Malbork (Pollando), la 17an ĝis 21an de julio 2004
Konstanta adreso: ESPERANTO-RONDO "KASTELO"
Pl. Słowiański 5
82-200 Malbork (POLLANDO)
Tel. +48 607-659-404 kaj +48 55 272-44-86
8.00-13.00 akceptejo, librovendejo, informejo - en la Urba Kultur-Domo, Pl. Słowiański 18, MDK-Miejski Dom Kultury /akceptado de la gastoj, tie oni povas pagi aliĝkotizon, hotelon, ricevi kongresmaterialojn, aĉeti E-librojn, E-bildkartojn kaj akiri ĉiujn necesajn informojn /
14.00-15.00 Oficiala Malfermo /salutvortoj de la reprezentantoj de Hispanio, Kubo, Malio, DR Kongo, Belgio, Finnlando, Slovakio, Ruslando, Germanio, Ukrainio, Pollando kaj informoj de Aŭgusto CASQUERO de la CRUZ (Valencio - Hispanio) pri la celo de la Kongreso kaj pri la iniciativo lia kaj de želimir PEHAR (Melburno - Aŭstralio), Moliere NGANGU (Kinŝaso - DR Kongo)/.
15.00-16.00 Ĝenerala Kunveno por fondo de Internacia Turismo - kafopŭzo
16.00-16.45 1-a prelego - Andreo GRZĘBOWSKI (Bydgoszcz - Pollando) - "Internacia Esperanto-Turismo 2004" - kafopaŭzo
17.00-17.45 2-a prelego - Moliere NGANGU (Kinŝaso - DR Kongo) - "Mi konas Afrikon"
18.00-18.45 la 26 min. filmo de E-reĝisoro Romano DOBRZYŃSKI (Varsovio - Pollando) - "LA SIEĜOJ de MALBORKO" /enE-versio/
18.45 -19.30 la 1-a kvizo - A. CASQUERO de la CRUZ kaj samtempe komenco de la kurso "Esperanto dum 5 tagoj !" - la 1-a rapida E-kurseto - M. NGANGU /laŭ Ĉe-metodo/
19.30 -20.00 vespermanĝo
20.00 Interkona vespero kun dancado.
8.00-9.00 matenmanĝo
9.00-10.00 Sankta Meso en Esperanto /kun bapto de trimonata filino de s-ano Kristoforo/ - pastro Stanislavo PŁATEK
10.00 -12.00 la solenaĵoj en la skvaro "Esperanto" - "PARKO de la MONDO", plantado de nova arbo: valencia kverko kaj malfermo de E-memorŝtono "HISPANIO-VALENCIO" - la 30a ZEO en Malborko (la 1-a loko en la mondo !)
arta programo: "Kapela Kociewska"- la "Kocjevia Kapelo" - folklor-ensemblo el Starogard Gdański kaj en la granda 50-porcia ujo /pato/ publika kuirado de "PAELLA" /kokidaĵo, rizo, salikokoj, safrano, agarikoj kun la glaseto da ruĝa vino "Sangria" - la hispana delektinda manĝo/
12.30-13.30 tagmanĝo /senpaga por la aliĝintoj/: "Paella" aŭ pola specialaĵo "Bigos"
13.30-16.45 vizitado de la Teŭtona Kastelo en Malborko /UNESKO-Listo de Monda Kultur-Heredaĵo/ kun E-ĉiĉerono
16.45-17.30 3-a prelego - Marcelo DELFORGE (Charleroi - Belgio) - "Arkeologiaj spuroj de niaj prauloj" - kafopaŭzo
17.40-18.25 4-a prelego - OProf. Dr. Eva Poláková (Slovakio) - "Turismo kaj komunikado en multkultura EU"
18.35-19.205-a prelego - Aŭgusto Casquero de la CRUZ (Valencio - Hispanio) - "Pacaj bataloj en Valencio"
19.30-20.15 la 2-a kvizo - A. CASQUERO de la CRUZ kaj samtempe la 2-a rapida E-kurseto - M. NGANGU /laŭ Ĉe-metodo/
20.30 bivakfajro - babilado, kantado, biero/vino ...
8.00-9.00 matenmanĝo
9.00 ekskurso al la "Triurbo": Gdansko, Sopoto kaj Gdinio /Gdynia/, ĉe la balta marbordo. Ni vizitos la Malnovan Urbon de Gdansko, la monumenton al "Solidareco", la moleon en kuracloko Sopot, kaj la haven-urbon Gdynia.
Prezo de la ekskurso: 8 eŭroj.
Dum la vizitado paŭzo por tagmanĝi (ebleco tagmanĝi po ĉirkaŭ 4 eŭroj). Sume ĉirkaŭ 12 €
17.00-18.00 6-a kaj 7-a prelegoj - Stanislavo MANDRAK (Glivico - Pollando) - "UK de Esperanto en Gotenburgo" /en la fotoj de Stano MARČEK - slovako, ĉefredaktoro de "Esperanto"/ kaj "Poŝtmarkoj rakontas historion de Esperanto" /preparita de franca s-ano Jean-Pierre DUCLOYER, ĝi per filatelaĵoj rakontas pri nia lingvo, nenie ankoraŭ prezentita/
18.00-19.00 vespermanĝo
19.00-20.00 la 3-a kvizo - A. CASQUERO de la CRUZ kaj samtempe la 3-a rapida E-kurseto - M. NGANGU /laŭ Ĉe-metodo/
8.00-9.00 matenmanĝo
9.00-9.45 veturado el Malborko al Pelplino - ekskurso al Pelplino kaj Gniew
10.00-11.00 vizitado de la Katedralo kaj la orgena koncerto
11.15-11.30 solena meto de floroj ĉe la tombo de episkopo-esperantisto Konstanteno DOMINIK la estonta beatulo
11.30-12.00 vizitado de la Dioceza Muzeo
12.15-13.15 promenado sur la Monton de Papo Johano Paŭlo la Dua (se estus bela vetero en ĉi tiu loko la folklor ensemblo "Modraki" /"La Cejanoj"/ povus prezenti dancojn kaj kantojn en Esperanto kaj en la dialekto de la Kocjevje-Regiono
13.30-14.00 tagmanĝo kaj kafo /en la lerneja manĝejo/
14.00-14.30 veturado al Gniew /legu: Gnjef/ urbeto proksime de Pelplino, nur 15 km.
En ĉi tiu urbo oni povas viziti la Teŭtonan Kastelon, la Arkeologian Muzeon, la Kapelon /sume tio daŭros 1,5 horo/ kaj ankaŭ oni povas rigardi /sed speciale post la antaŭa mendo/ en la korto de la kastelo spektaklon pri batalo de mezepokaj kavaliroj. En ĉi tiuj bataloj oni povas partopreni mem. Ankaŭ estas okazo manĝi en la kavalira restoracio specialajn mezepokajn manĝaĵojn /ĉirkaŭ 7 eŭroj/.
La restado en Pelplino - prezoj: vizitado de la Katedralo kun koncerto - 2 eŭroj, vizitado de la Dioceza Muzeo - 2 eŭroj, tagmanĝo kaj kafo - 2 eŭroj
La restado en Gniew - prezoj: vizitado de la kastelo kaj la muzeo en Gniew - 3 eŭroj, la spektaklo - 4 eŭroj. Kaj la buso po persone 6 eŭroj, do sume: 19 eŭroj
17.15-18.00 reveno al Malborko
18.00-18.30 vespermanĝo
18.30-20.00 8-a kaj 9-a prelegoj - S. MANDRAK - "Esperanto-movado en Pollando" kaj "Modernaj projektoj de E-instruado"
20.00-21.00 10-a prelego - Jadviga WASIUK (Pelplino - Pollando) kaj Eduardo KOZYRA (Malborko - Pollando) - "Esperanto-movado en Pomerio" kaj samtempe la 4-a rapida E-kurseto - M. NGANGU /laŭ Ĉe-metodo/
21.00 adiaŭa vespero
8.00-9.0 matenmanĝo
10.00-10.30 11-a prelego - S. Mandrak - "Miaj rememoroj el Ĉinio-2000"
10.30-11.30 la 50 min. filmo de E-reĝisoro Romano DOBRZYŃSKI (Varsovio - Pollando) - "BONVENON AL BJALISTOKO" /enE-versio/ kaj samtempe la fino de la kurso "Esperanto dum 5 tagoj !" - 5-a rapida E-kurseto - M. NGANGU /laŭ Ĉe-metodo/
11.30-12.30 Oficiala Fermo / Iniciatinto de la Kongreso Aŭgusto CASQUERO de la CRUZ montras ĝian rezulton kaj planon por la estonto /
13.00 tagmanĝo
14.00-15.00 la 47 min. filmo de E-reĝisoro Romano DOBRZYŃSKI (Varsovio - Pollando) - "ESPERANTO" / reportaĝo pri E-movado en kelkdeko da landoj, i.a. el Oomoto-Centro en Kameoka, Japanio - en E-versio /
Adaptita por la reto de René Philipp.
Krome ekzistas la jena doc-versio, kiu pli bone estas printebla.