ĈEP okazis de la 17a ĝis la 25a de junio. Sed ni nur ĉeestis de la 18a ĝis la 22a.
Ni alvenis la 18an de junio 2003 posttagmeze en Mielno.
Vespere je la 18a horo ni aŭskultis la prelegon de d-ro Bormann el Hamburgo pri "Aktualaj problemoj de tutmondiĝo".
Je la 20a horo ni spektis videofilmon pri la 87a UK. Tie estis Gunter Ebert el Ŝtralsundo.
Antaŭtagmeze ni promenis tra la vilaĝo Mielno.
Je la 17a ni ĉeestis la komunan kantadon sub gvidado de Urszula Giercarz.
Poeziaĵojn ni povis aŭskulti ekde la 18a horo.
Nia Ŝtralsundano Gunter Ebert prelegis de la 20a ĝis la 21a pri komponistoj de germana romantiko el 19a jarcento.
Ekde la 8a horo ni ekskursis per busoj tra pollando al Slupsk, Ustka, Darlowo. Tie ni vizitis multajn muzeojn.
Vespere je la 20a Vernero prelegis pri "Medioj kaj mono - la potenco de la monopoloj".
Je la 9a horo okazis renkonto kun estraranoj de la ĉefa estraro de PEA.
Ekde la 16a posttagmeze ni ĉeestis komunan kantadon sub gvidado de Urszula Giercarz.
Vespere je la 18a Vernero prelegis pri "La diluvo, ĉu vere puno de la ĉielo?".
Post la vespermanĝo je la 20a ni partoprenis dancvesperon ĉe bona muziko, kies tekstojn kantatajn ni ne komprenis pro la pola lingvaĵo.
Tuj post la matenmanĝo ni triope reveturis hejmen.
Hazarde retrovita de RP kiel printaĵo kaj tiam skanita per OCR-programo kaj adaptita al la interreto. La tekstojn mi nur malmulte ŝanĝis.