"Immer am ersten Donnerstag im Monat für Sie die Esperanto-Welle auf NB-Radiotreff 88,0" (Ĉiam la unuan ĵaŭdon en la monato por vi la Ondo Esperanto.) sonas nia saluto germanlingve.
Ekde 2003 ni estas triopo, nome Werner Lewien, Werner Pfennig kaj René Philipp.
Ni raportas dum la elsendoj pri novaĵoj el la Esperanto-mondo, kiujn ni trovas en la interreto kaj diversaj societaj gazetoj aŭ mem travivis dum diversaj renkontoj. Krome ni informas pri la lingvo.
Aŭskultebla estas la Ondo-Esperanto sur 88,00 MHz en la ĉirkaŭaĵo de ĉa. 30km ĉirkaŭ Neubrandenburg kaj per http://www.nb-radiotreff.de/. Kiu pro manko de tempo ne povis aŭkulti elsendon, tiu povas trovi la elsendojn ekde januaro 2005 kiel mp3-Datei sub www.ondo-esperanto.de.
Pro proponoj kaj ideoj je la elsendo ni ĉiam dankas. Niaj retpoŝtaj adresoj estas la jenaj: Werner.Lewien@t-online.de, werner.pfennig@t-online.de kaj tlustulimu@web.de (René Philipp).
Krome ni ankoraŭ serĉas virinan voĉon, por iom leĝerigi niajn elsendojn.
Pro teknikaj kialoj ne ĉiuj elsendoj troveblas kiel mp3-dosieroj sub www.ondo-esperanto.de. Se vi registris mankanta(j)n elsendo(j)n, bonvolu sendi ĝin/ilin kiel mp3-dosiero(j) (maks. 7MB!) al tlustulimu@t-online.de. Se eblas, bonvolu antaŭanonci tion. (La alia retpoŝta adreso de RP ne eblas pro limo de 4MB.)
Ekde julio 2006 elŝuteblas elsendoj okazintaj ekde januaro 2005 de la adreso www.ondo-esperanto.de.
La aktualaj datoj troviĝas en la informiloj.
Nur haveblas germane kun enhavoj de la elsendoj de 2003 (nur 2), 2004, 2005 kaj 2006. De la januara elsendo el 2006 ni havas fotojn.