stralsundaj frekvencoj 2005 novembro

kajtado

Eltrovita en kalendaro.

Invito

La S.E.E.-hotelo en Negast apud la Hanseurbo Straldund

denove invitas
al turisma Esperanto-aŭtuno
de la 12a ĝis 16a de septembro 2006.

Informoj kaj aliĝoj eblas telefone, rete aŭ letere al Gunter Ebert (Vidu sur la lasta paĝo!)

Diversaj aferoj

Jara kunveno de la Kulturligo. Je sabato, la 22. 10. 2005 okazis en Neustrelitz la jarkunveno de la Kulturligo Meklenburgio-Antaŭpomerio. Ĉeestis la federacia presidantino de Kulturligo, s-ino Barbara Kellerbauer. Flanke de la esperantistaro partoprenis Wally Baumann el Schwerin kaj Gunter Ebert el Stralsund.

Surprizo en Neubrandenburg Dum la lasta semajnfina seminario en Neubrandenburg mi travivis surprizon kaj povas diri, ke la mondo vere estas vilaĝo. Partoprenis el Svedio nia amiko Hans Häglund. Je la reciproca prezentado li menciis, ke li lernis E-on de ŝatata instruisto, kiu ekde jardekoj ne plu ŝatas trinki kafon. Je mia demando, ĉu temas pri Manfred Stenberg, mian longjaran amikon, li jesis kaj mem ankaŭ estis surprizita, ke mi konas tiun. Jes, lastfoje mi estis kune kun Manfred dum la UK en Vilno. Ni eĉ uzis komunan ĉambron.

Nia venonta kunveno La venonta kunveno de la antaŭpomeria E-grupo Stralsund okazos je merkredo, la 11. 01. 2006, 14:30h, en la kafejo Strandt en la Mönchstraße, vidalvide de la eniro al la marmuzeo.

Logika enigmo pri infana kongreseto

enigmo4

1. Peĉjo kun la blanka ĉemizo havas dektri jarojn.               8. Unu el la geknaboj venas el Italio.       

2.  Linjo kun blua ĉemizo ŝatas muzikon.         9. Unu portas flavan ĉemizon.            

3. La germano kolektas poŝtmarkojn.           10. Unu estas dekdu-aĝa.

4. La hungarino portas verdan ĉemizon.         11.  Miĉjo ludas tenison kej venas el Hispanio.

5. La futbalisto estas filmamatoro.                12. La sprintulino havas dekunu jarojn.

6. La naŭjarulo portas ruĝan ĉemizon.               13. Pavlo el Bulgario jam festis sian dekkvaran naskiĝtagon.

7. Karinjo estas gimnastino kaj volonte vizitas teatron.

Kiu estas boksisto?               Kiu ŝatas enigmojn ?

Solvo de la septembra enigmo:

1 13  septembro     2 14  pratempo     3 15  terpomo     4 16  kompoto

5 17 siesto               6 18 ŝipestro        7 19 hejmtasko   8 20  fantasto

9 21 komodo          10 22 humoro      11 23 kanono      12 24  tenoro

Tempo estas mono.