Stralsundaj Frekvencoj de januaro 2006

La vintro

Kreskas jam pan' dum la vintra mallum',

ĉar semo sub neĝ' verdiĝas laŭ mor'.

Nur, se printempe jam brilas la sun',

sentas vi benon de l' vintra favor'.

Kaj, se la mond' eĉ en tristec',

la tagoj estas sen oportun',

silentu pace pro l' realec'!

Kreskas jam pan' dum la vintra mallum'.

laŭ Friedrich Wilhelm Weber

kvinfolio

Al ĉiuj amikoj ni deziras belegan kaj sukcesplenan novan jaron 2006.

La jaro 2006 ofertas la 250-jaran naskiĝdatrevenon de grava muzikisto - Wolfgang Amadeus Mozart

MozartMozart

Estis hela, lumriĉa tago, kiam la malgranda Wolfgang naskiĝis en la aŭstria urbo Salzburg. Sed, ĉu oni tiam jam povis antaŭsenti, ke komenciĝis la mallonga vivo de unu el la plej elstaraj majstroj, kiuj iam ekvidis la lumon de la mondo?

Jes, certe, la patro ankaŭ jam estis muzikisto kaj komune kun sia fratino li estis prezentata al la muzik-mondo kiel sesjara "mirakloknabo". Sed la plej grava afero estis, ke jam la infano vere havis eksterordinaran talenton. Hodiaŭ oni scias, ke la romantika tempo iun gravaĵon ignoris. La vivo de la gracia knabo, kiu saltis sur la sinon de la imperiestrino Maria Theresia, ne estis sen tragiko.

La 13-jarulon oni membrigis en la akademion de Bologna sed 36-jara li mizere devis morti. Hodiaŭ ni scias, ke libera artisto estis naskita je la 9a de majo 1881, kiam Mozart disrompis la ĉenojn de la korta servuto kaj klarigis, ke li ne plu volas labori laŭ la favoro de la landa princo. Tio okazis ok jaroj antaŭ la franca revolucio. Do, ne Beethoven, sed Mozart kreis la modelon de la libera artisto kaj pagis per sia sano kaj vivo. Sed Beethoven kaj ankaŭ la maljuna Joseph Haydn sekvis sur lia vojo. Kiel klare li komprenis la situacion montras liaj vortoj: "La koro nobligas la homon, kaj kvankam mi ne estas grafo, mi certe havas pli da honoro en mi kiel kelka grafo, kiu ofendas min kiel hundfraton." Sed tiun batalon li ne povis gajni. La genia kreinto de tiel elstaraj verkoj kiel "Figaro", "Don Giovanni", "La Magia Fluto" kaj de la "Jupiter"-simfonio ne plu ricevis dungadon en Vieno. Ekonome ruinigita oni enfosigis la kadavron de la "Dio-karulo" post la morto en iu ajn povrulo-tombo. Ĝis hodiaŭ oni ne konas la lastan kuŝejon de la granda majstro.

Restas lia muziko. Tio estas kaj gaja, facilmova kaj solena, digna. Inter la ribele amuza "Figaro" kaj la humorplena "Cosi fan tutte" situas la demona "Don Giovanni". La turmentoplena g=Minor-simfonion li skribis inter la animigaj en E- kaj C=Major. Ĉu Mozart estas tipa reprezentanto de Rokoko-tempo? Certe jes, sed  tiu ĉi pritaksado finiĝas, se oni vidas la tutan vastecon de lia muzika horizonto. "Mozart estu devinta komponi la 'Faust'-on". Tiuj ĉi vortoj de Goethe montras la altan estimon de lia arto en la postmorta tempo. Sed la muziko de Mozart  ankaŭ estas la muziko de la kaj por la popolo. Liajn lastan operon li skribis laŭ german-lingva libreto kaj ĉiuj povis kompreni ĝin en Aŭstrio kaj Germanio. Kaj  "La Magia Fluto" fariĝis unu el la plej ofte prezentataj muzik-verkoj. Ĉu lia muziko ne kunligas la homojn same kiel nia ŝatata lingvo ?

laŭ Ernst Krause de Gunter

kvinfolio

La venonta termino:

La venonta kunveno de la Antaŭpomeria E-grupo Stralsund okazos je la 1a de februaro, 14:30h,  en Prenzlau ĉe Edeltraut.

Serĉenigmo

Komparendaj bildoj
  Unua bildo   Dua bildo

Rigardu atenteme ambaŭ bildojn! Ekzistas dek diferencoj.

Trovu ilin!

kvinfolio

Solvo de la novembra informilo

1 - 13  septembro     2 - 14  pratempo     3 - 15  terpomo     4 - 16  kompoto

5 - 17 siesto               6 - 18 ŝipestro        7 - 19 hejmtasko   8 - 20  fantasto

9 - 21 komodo          10 - 22 humoro      11 - 23 kanono      12 - 24  tenoro

Tempo estas mono.