Stralsundaj frekvencoj marto 2006

La nuntempon ĝuu

per gaja mens',

sen zorg', kia l'estontec'

al vi estos;

sed  prenu triston

eĉ per rida pens' !

Perfekte la fortun'

neniam restos.

laŭ Horaz

Per tiuj vortoj de la fama antikva romia poeto Horaz mi deziras al ĉiuj geamikoj agrablan starton en la ĉijaran printempon kaj belajn travivaĵojn dum la renkontiĝoj en- kaj eksterlandaj. Ne forgesu ankaŭ anonci vin al la kunveno en Stralsund! Vidu www.esperantoland.org!

Gunter

La S.E.E-hotelo prezentas sin

Kiel jam anoncita la esperantistoj el la en- kaj eksterlando denove havas la eblecon dum unu semajno ripozi en kaj ĉirkaŭ la Hanseurbo Stralsund.  La aranĝo okazos de la 12a ĝis 16a de septembro ĉijare. Laŭ petoj de diversaj geamikoj, kiuj jam venis antaŭ du jaroj ĉi tien mi decidis denove inviti. Ĉio estas legebla  sub www.esperantoland.org.

Nun mi deziras iomete prezenti nian hotelon. S.E.E. estas mallongiĝo kaj signifas Sport (sporto), Erholung (ripozo), Entspannung (malstreĉiĝo). Ĝi situas ĉ. 8km for de Stralsund ĉe la federacia strato n-ro 194. Proksime troviĝas sufiĉe densa arbaro kaj la Borgwall-lago. Do, oni bone povas promeni. La insulo Rügen oni atingas post kvarona horo per aŭtomobilo, la urbon Greifswald post duona horo kaj Usedom post naŭdek minutoj. Ankaŭ la duoninsulo Darß situas ĉ. 40km for.

La de familio gvidata hotelo disponas pri komfortaj ĉambroj kun televidilo, telefono kaj banejo (duŝejo). Parte ili posedas suddirektan balkonon. En la teretaĝo troviĝas vendejoj kaj restoracio, kie oni kompreneble ankaŭ ricevas bonan matenmanĝon (en la prezo).

Krom biciklaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon la hotelo mem ofertas naĝadon en propra naĝbaseno (7 x 17m). Ankaŭ la saŭno envitas al ripozo. Rekomenda dum la vesperoj estas la keglejo aŭ la boŭlejo.

La prezoj po persono kaj po nokto estas 54€ en unulita ĉambro kaj 38,50€ en dunlita. La estrino garantias gruprabaton, se estas anoncita certa kvanto da partoprenantoj. Ŝi rezervigas l0 ĉambrojn ĝis la 30a de majo. Kompreneble ankaŭ poste oni povus anonci sin, sed sen garantio.

La tempo de la 12a ĝis 16a de septembro estas la proponita dato de mi, sed oni ankaŭ povas mendi pli malmulte da noktoj aŭ plilongigi la restadon.

En la programo de la semajno estos ekskusoj al Rügen, Hiddensee, Usedom kaj al la urboj Stralsund kaj Greifswald. Kultura aranĝo en Stralsund same estas planita kiel boŭlovespero en la hotelo.

Mapo al Negast
Mapo al Negast

Krucenigmo

Enigmo de marto 2006Horizontale

1. geometria korp'   3. grandega ej'   5. lingna plant'   7. malgranda peco    8. metalenhava mineral'   9. dancaranĝ'   10. kunligita plektaĵ'   11. aŭstrala strut'   12.inklino por iu aŭ io    14. part' de skeleto 16. konjunkcio de komperativo   18. kurblini'    19. ronda elstaraĵo ĉirkaŭ kolono   21. sovaĝa porko   23. rimedo por pagi   24. brit'   25. voj' por trajnoj   26. dependiga konjunkcio   28. gust' de la tempo   30. grandega ŝton'   32. malgranda   33. pingloarb'   34. grasa fluidaĵ'   35. konstruaĵ'   36. distingiga vort'   37. lirika poemo   38. produkto de kokino   39. narkotigaĵ'

Verticale

1.  drato por konduki kurenton   2. bonaspekta   3. altestimo   4. materialo por ŝuoj    5. senkolora  likvaĵ'    6. besto en grego    13. monato    15. longa ŝalo de pastro dum diservo   17. brilanta farb'    20. matena humidaĵ'     22. ŝmiraĵo por la haroj    23. ŝafraso    24. grupo kun komunaj ecoj    27.  melankolia poem'   29. reĝino en kartludo     31. interpunkcia signo.

Solvo de januaro 2006

Solvo de la januara enigmo