Stralsundaj frekvencoj majo 2006

Malsame kantas ni, l' birdar',

kaj sonas tre diverse ĉio,

la najtingal', noktu', jen en l'arbar'

laŭ ĉies propra melodi'.

laŭ Matthias Claudius

 

Rigardas la floroj ĉiuj

avide eksteren al sun';

forfluas riveroj ĉiuj

al maro brilanta en lum'.

Flirtadas la kantoj ĉiuj

al mia bel-amatin'.

Kunportu la larmojn kaj ĝemojn,

vi kantoj de melankoli'!

laŭ Heinrich Heine

Legita en interesa libro

Ne ofte okazas, ke faklibro pri iu ajn lingvo fariĝas la plej ofte legita libro de unu sezono. Sed Bastian Sick per sia malgranda verko "Der Dativ ist dem Genitiv sein Tod" (La dativo estas la morto de la genitivo) atingis milionojn da legantoj. Primoke li montras al ni niajn pli malpli grandajn pekojn kaj ne haltas antaŭ ĉio pro politikistoj kaj ĵurnalistoj. Jen kelkaj ekzemploj. Mi ne povas citi tiujn laŭvorte, ĉar mia loko ne sufiĉus.

Plej bruteble komparaciita superlativo

Jam kiel malgrandaj infanoj ni lernis de niaj gepatroj, ke "ununura" ne estas komparaciebla kaj en la lernejo la instruisto substrektis tian eraron per ruĝa koloro. Sed kio okazas hodiaŭ en la gazetaro. Oni povas legi pri la "plej totala frenezo" aŭ la "plej perfekta momento". 

Iu konkurstiristo opiniis: "Estas la  plej maksimumo gajni en Monaco". Kaj la ministro por trafiko de Svicio diris: "La plej optimala solvo estus kontrakto kun la Federacia Respubliko Germanio.

Heiner Geißler (CDU) pri la vestaĵoj de sia parti-presidantino Angela Merkel: "La plej bona estas la klasika kostumo, sed pli bone estas la pantalon-vestaĵo"

Ankaŭ la vorto pozitiva ne estas komparaciebla. Pli pozitiva ol pozitiva ne povas esti la plej pozitiva gravedectesto.

Kadavro-sakoj el supermerkato

Por vendo-strategoj la kapto de la angla lingvo jam estas memkomprenebla afero. Produktoj, kiuj estas pli "hipper" kaj pli "cooler" certe oni pli bone povas vendi. Sed kiu ridinda tio povas esti montras sekva ekzemplo. Studento el Oldenburg observis kiel usonaj gaststudentoj en la studenta manĝejo ege ridis kaj li rimarkis, ke ili legis prospekton de iu supermerkato. Pri iu kun "bag" oni parolis. Do li iris al tiu ĉi supermerkato kaj vidis oferton pri "body bags" kaj konstatis: Oni volis vendi simplajn dorsosakojn - germane Rucksack. Post iom da pripenso li rememoris pri la vorto "body bag". Je la Vietnam-milito la usona armeo transportis la kadavrojn de la mortintaj soldatoj per tiaj sakoj hejmen - do ili estas kadavro-sakoj.  Kial oni ne serĉis en vortaro la ĝustan anglan vorton, se oni nepre devas uzi la anglan lingvon. La studento prenis tiun kaj trovis : Dorsosako angle estas rucksack. Tiam oni ja de komence povus uzi la germanan.

La kurioza arsenalo de la milito

Malĝustaj tradukoj de agentejo-informoj ofte povas fari el danĝeraj aferoj ŝercajn eventojn. En novaĵoj de germana televid-programoj oni povis ekscii, ke dum la Irak-milito la anoj de la Saddam-reĝimo transportis grandajn sumojn da mono per "traktoroj" al la limo. La estimata konsumanto de tiu novaĵo nun povas imagi al si, kiel tiuj ĉi veturiloj per 25km/h estis krakantaj sur la polvaj stratoj al la landlimo. Vere oni informis pri "tractor trailers" kaj tio estas grandaj kontener-transportiloj.

En alia artiklo estis legebla pri "porteblaj radioj", per kiuj la usonaj soldatoj havis konekton inter si. Ĉu tio vere estis la teknika supereco de Usono dum la milito. La baterioj de la "radioj" certe baldaŭ estu elĉerpitaj pro la granda varmeco en la dezerto. Nur pli poste rimarkas la leganto, ke temas en la originala teksto pli "mobile radios" kaj tio estas modernaj radio-komunikiloj.

Itala por komencantoj

En Germanio intertempe ekzistas amase da italaj restoracioj. Povas esti, ke la simplaj manĝaĵoj ne facile estas prononceblaj por germanaj gastoj. Tiel ankaŭ por juna paro en unu el tiuj.

"Spinaco-Gnocchi - ho, karulo, kiel eble gustas tiuj ĉi 'gnoĉi'?"

- "Karulinjo, tion oni ne prononcas 'gnoĉi', sed 'njokki', ĉar la 'ho' malantaŭ la du 'co' malmoligas la 'c-ojn'. Oni ja ankaŭ diras Pinokkio kaj ne Pinoĉio."

- "Nun bone, mi prenas tiujn ĉi 'njokki'.

Do ŝi vokas la kelneron. Tiu respondas en flua germana lingvo : "Tre volonte, kaj kiun vinon vi deziras?"

- "Ĉianti"

- "Vi opinias pri 'kianti'."

-    "Jes, certe".
Poste la animo ne plu estas sufuĉe festa, ĉar ŝi ĉiam timas diri iu ajn malĝustan. Do ŝi prefere konversacias pri teniso, la vetero kaj eĉ pri politiko.

Kiu aŭ kio estas "First Lady"?

La esprimo devenas el Usono. Jes, kompreneble, sinjoro Bush estas la unua viro en la ŝtato kaj sekve lia edzino Laura Bush estas la "First Lady". Legante en leksikono ni ekscias, ke "First Lady" estas la edzino de ŝtata prezidento. Do, por Usuno la afero estas klara. Sed la ĵurnalistoj volonte uzas tion pro belsono ankaŭ por aliaj virinoj, kiuj apud siaj edzoj paŝas sur iu ajn ruĝa tapiŝo, ekzemple Cherie Blair, Bernardette Chirac, Doris Schröder-Köpf kaj eĉ Ljudmila Putina, kvankam Rusio dum jardekoj estis bastiono kontraŭ la anglismoj.

Granda Britio ne havas ŝtatan prezidenton, do oni simple uzas la esprimon por la edzino de la ĉefministro. Sed, se Cherie Blair estas la "First Lady", kio tiam estas la reĝino, ĉu eble la "second"? Certe, Elizabeth nomiĝas "la Dua", sed tiun ĉi signifon ŝi eble ne ŝatus. Kaj Doris Schröder-Köpf? Ŝia edzo Gerhard nur estis la kvara laŭrange en Germanio. Kial ŝi estu la unua?

Mi esperas, ke miaj eltrovaĵoj plaĉas al vi. La libreton mi nur povas rekomendi.

Gunter

enigmo pri E-renkontiĝo

Enigmo

enigmaj taskoj
1. Alfredo el Hispanio lernis E-on en kurso de sia hejmurbo. 8. Kiu ŝatas korespondi alvenis per aviadilo.
2. La ĉeĥo volonte vojaĝas kaj memstare lernis la lingvon. 9.   Roberto estas denaska esperantisto.
3. Petro el Bulgario venis per buso 10. La germano alvenis je 20:00h per propra aŭtomobilo.
4. Unu el la amikoj interesiĝas pri muziko 11.  Je la 11a horo la gastiganto alvenis piede.
5. Johano serĉas amikajn kontaktojn. 12. La gasto el Italio alvenis je 19:00h kaj kolektas poŝtmarkojn.
6. Kiu alvenis je 19:30h, lernis E-on dum sia studtempo. 13. Unu samideano lernis E-on en interreto.
7. Unu el la partoprenantoj  nomiĝas Franko.

Kiu alvenis je 15:00h?                      Kiu alvojaĝis per trajno ?

Solvo de la marta enigmo:

horizontale: 1. kub'   3. hal'   5. arb'   7. ero   8. erc'   9. bal'   10. nod'   11. emu'   12. amo   14. ost'   16. ol   18. ark'   19. toro   21. apro   23. mono   24. skot'   25. rel'   26. se   28. mod'   30. rok'   32. eta   33. adi'   34. ole'   35. dom' 36. nom'   37. odo   38. ovo   39. opi'

vertikale: 1. kablo   2. bela   3. honoro   4. ledo   5. aceton'   6. bruto   13. marto 15. stolo   17. lak'   20. ros'   22. pomado   23. merino   24. speco   27. elegi'   29. damo   31. komo