Stralsundaj frekvencoj julio 2006

Somera Tago

La tago somera brilete ridetas,

la tago julia, plej bela en mond'.

Radioj de l' suno abunde sin ĵetas

sur arbojn, sur lagon kun trembrila ond'.

La floroj en parko kaj sur la herbejo

kantadas silente al ĉiu anim'.

Silvio triladas el verda sidejo,

donacas al homoj ĝojigon sen lim'.

Malte Markheden

Mi deziras al ĉiuj geamikoj belegajn, sunriĉajn kaj ripozplenajn somertagojn ĉijare kaj multe da plezuro dum Esperanto-rekontiĝoj. Vokas la UK en Florenco sed ankaŭ multaj aliaj kunvenoj kun nia ŝatata amikeca etoso.

Laste okazinta

83a GEA-kongreso en Braunschweig

De la dua ĝis kvina de junio okazis la ĉijara Germana Esperanto Kongreso en la urbo Braunschweig (Brunsvigo). Estis la 83a kongreso de GEA, sed tamen jubilea, ĉar antaŭ 100 jaroj ĵuste en tiu urbo estis fondata nia asocio. Kvankam la laboro ofte estis interrompita per du mondmilitoj, malpermesoj kaj disdivido la E-aktivecoj en Germanio neniam ĉesis kaj ni festis la jubileon kun plena rajto.

Altkvalitaj prelegoj same kontribuis al sukcesplena evento kiel bunta kultura kaj turisma programo. Multaj gastoj en ĉiuj najbaraj landoj, sed ankaŭ el Rusio, Italio kaj Slovenio donis al nia festo internacian etoson. Braunschweig estis bonega gastiganta urbo.

cirklo

28a ĈEP en Mielno

ĈEP 2006

Denove je la sojlo de somerkomenciĝo kunvenis E-amikoj el naŭ landoj en tiu ĉi bela banloko ĉe Balta Maro. La Sankta  Petro donacis al ni belan veteron kaj la animo kiel ĉiam estis eksterordinara dum dan-cado, kantado kaj ripozo en mara aero. Kvankam la akvo ankoraŭ estis ege malvarma la plej kuraĉaj el ni eĉ riskis baniĝon kaj naĝadon.

Tre interesaj denove estis la ekskursoj, kiuj ĉijare direktis nin al Koszalin kaj Darłowo. Speciale la vizito en la muzeo  de la lasta  impresis min. Multaj eksponaĵoj el la pasinteco de la urbo kaj de la regiono pruvas pri la ŝanĝoplena historio. Ĉe la marbordo en Darłówko blovis malvarma vento, sed ni tamen ĝuis la pitoreskan malgrandan banlokon.

Denove ĝojiga estis la kanto-horoj kun Ula Giercarz. Ĉijare ŝi prezentis al ni konatajn kantojn de Beethoven kaj Mozart kun E-tekstoj verkitaj de nia majstro Ludoviko mem.

Diversaj prelegoj pliriĉigis denove la programon, ĉu pri sanigaj temoj, ĉu pri interesaj ekleziaj informoj. Ĉiuvespere okazis iu ajn. Eĉ la ĉampionata futbalmatĉo inter Pollando kaj Germanio ne mankis. Ni povis rigardi ĝin en la televidilo.

Sed kulmino kiel kutime estis la bivakfajro kun rostado de kolbasetoj. Kaj kompreneble ankaŭ ĉe tio multe estis kantataj. La adiaŭa resumado estis mallonge. Neniu volis diri iu ajn kritikan vorton kaj ni jam ĝojas pro la 29a ĈEP.

cirklo

5. Landa Esperanto Renkonto de Meklenburgio-Antaŭpomerio
24a de junio  en Neubrandenburg, gastejo "Sandkrug"

Laŭ invito de la Neubrandenburga E-societo kunvenis ĉ. 20 ge-amikoj al nia ĉijara landa renkonto. Estis kelkaj kaŭzoj por festi jubileojn. 35 jaroj ekzistas la Neubrandenburga grupo kaj samtempe 35 jaroj la amikeca kunligo kun la klubo en Koszalin. Krome Werner Pfennig povas konstati, ke li jam 50 jarojn laboras por Esperanto. Elkorajn gratulojn al ĉiuj!

Kompreneble dum la festprelegoj estis honoritaj tiuj ĉi okazaĵoj kaj ankaŭ en la komputila retrospektivo de Ralf Kuse estis menciita la meritoj de la Neubrandenburganoj. Kulmino estis rondiro sur pado laŭ tradicioj de E-eventoj en Neubrandenburg. Komencante ĉe Nikolaj-kirko kaj sur "Kultur-fingro", kie okazis la fondado de la societo, sekvis la vizito de la radiostacio, kie la du Werner-oj regule raportas pri nia lingvo. Poste ni vizitis la ruinon de la iama Kulturligo-domo, kie antaŭ la politika ŝanĝo okazis la semajnfinaj seminarioj. En Fünfeichen (Kvin kverkoj) kaptita pola oficiro sekrete instruis nian lingvon. Sekvis la Ring-hotelo, la loko de la 81a GEA-kongreso en 2004, la E-kverko plantita dum tiu ĉi evento kaj finfine agrabla kafoklaĉo.

         Gunter

Silabenigmo:

El la sekvaj silaboj formu vortojn! La unuaj kaj sesaj literoj de supre al malsupre donas japanan proverbon.

a a a ak al am an as ba bal baŭ be bi bu ĉam deo dis do do do dra eks flan ga gus ĝo I ja jo ju ka ke ki kon kun la la le li lio lo lo lu mar me mi mo mo mo nes no no no no nio nu or or pa pa pe pe pon pro ra ren res ro ro ro ro ro se so sub ŝe ta ta taŭ ter ti ti to tre tro tro ur va ves vi

1.dekstre kaj maldekstre   2. fruktprodukto  3. korpa parto  4. tagtempo  5. eŭropa ŝtato  6. kampara loko  7. malpeza metalo  8. tempounuo  9. la tre malproksima parto  10. oficisto, zorganta pri la interna loĝejo de suvereno  11. ŝippereo  12. kaverno de granda rabobesto  13. aldiro al demando  14. malriĉa dometo   15. sciencisto okupanta pri steloj 16. arbeda planto por heĝoj 17. altkvalita 18. prologo  19. monato  20. deklari ion bona kaj laŭdinda  21. kunveni  22. paroli kun haltoj kaj ripetoj de silaboj  23. bela floro  24. scienco pri la hebreoj  25. materialo por skribi al aliaj homoj  26. rita tablo en preĝejoj

Por la solvo
1…………………………………………… 14……………………………………………
2…………………………………………… 15.……………………………………………
3…………………………………………… 16……………………………………………
4…………………………………………… 17……………………………………………
5…………………………………………… 18……………………………………………
6…………………………………………… 19……………………………………………
7…………………………………………… 20……………………………………………
8…………………………………………… 21……………………………………………
9…………………………………………… 22……………………………………………
10…………………………………………… 23……………………………………………
11…………………………………………… 24……………………………………………
12…………………………………………… 25……………………………………………
13…………………………………………… 26……………………………………………

Solvo de la maja enigmo

Solvo de la enigmo Alfredo venis je la 15:00a h.
Per traino venis Roberto.