Stralsundaj frekvencoj septembro 2006

Vagas am' sur ĉiuj vojoj,

sole loĝas fidelec';

baldaŭ venas am' kun ĝojoj,

fido estas en kaŝec'.

laŭ Johann Wolfgang von Goethe

Kvinfolio

Dolorus la stultec',

ho kia la kriad'

nun estus en la mond',

en ĉiu sola strat'.

laŭ Friedrich von Logau

Post ferioj kaj "super-julio" nun denove regas la ordinara vivo. Sed ne forgesu vi la aranĝojn en Esperantujo! Okazas ankoraŭ multaj dum la venontaj monatoj. Ankaŭ estas tempo anonci sin por la gravaj eventoj de la venonta jaro. Ĝustatempa aliĝo ŝparas monon.

Florenco validis la vojaĝon

Domo en Florenco

La naskiĝurbo de la rene-canco ĉijare bonvenigis la esperantistojn el la tuta mondo. Venis pli ol 2000 el 62 landoj. La plej forta delegacio ĉijare venis el Francio, sed ankaŭ la gastigantoj, japanoj, germanoj, poloj kaj aliaj multnombre estis aliĝintaj. Rimarkinde ankaŭ estas, ke 22,4%, do preskaŭ kvarono, venis el ekstereŭropaj landoj.

Allogis la interesa historio de la urbo kun multaj atestoj el foraj jarcentoj kaj kompreneble ĉiuj povis ĝui la belecon de la vi-dindaĵoj. En la programo estis sufiĉe da interesaj ekskursoj al la urbo mem, sed ankaŭ al aliaj urboj de Toskanujo.

La E-aranĝoj, kiel kutime estis altkvalitaj kaj bone funkciis la teknika ekipaĵo. Ĉu vi scias, laŭ kiom da vidpunktoj oni povas klasifiki la prepozicioj. Dum la kongresa universitato oni povis ekscii tion.

Ankaŭ la artaj aranĝoj entuziasmigis la geamikojn, kvankam la alta nivelo de Vilno ne estis atingata. Oni certe devas laŭdi nian presidanton Renato Corsetti, kiu sen hezito en sia parolado Florencon nomis la naskiĝurbon de Esperanto. Tie post la mezepoko germis nova moderna pensmaniero, kies unu rezulto finfine ankaŭ estas nia lingvo. Li ankaŭ komparis Davidon, kiu laŭ biblico ja venkis kontraŭ la multe pli forta batalanto Goliato, kun Esperanto. Jes, ĉu ne ankaŭ la esperantistoj seninterrompe batalas kontraŭ fiktivan "Goliaton". La David-statuo de Mikelangelo do ne nur estas simbolo por Florenco, sed ankaŭ por nia movado.

Sed malgraŭ la sendube belaj de travivaĵoj la kongreso ankaŭ havis siajn malagrablaĵojn. La plej multe vizititaj aranĝoj devis okazi en la fortikaĵo Basso, proksime de la kongresejo. Kaj tiu salonego estis tiel aranĝita, ke triono de la kongresanoj ne povis vidi la tro malgrandan scenejon. Do, oni transmisiis la eventojn al grandaj ekranoj. Estis kiel en kinejo. La nacia vespero konsistis el du partoj, kiuj okazis en diversaj tre fordistancaj lokoj. Kiu nun havis ekskurson en sia programo havis problemon vidi ambaŭ partojn. La montara koruso certe estis altkvalita, sed por iu nacia vespero tro malmulte.  Same la partoprenantoj de la granda bankedo ne povis ĉeesti je la dancvespero, ĉar ambaŭ okazis preskaŭ samtempe kaj ankaŭ en tre diversaj lokoj. Multaj kongresanoj ankaŭ plendis, ke la kongresa kuriero "Florenca Lilio" ne venis ĝustatempe. Kaj finfine Italio estas multekosta lando kaj ne estis facile trovi bonkvalitan kaj tamen restoracion kun malaltaj prezoj.

Finfine dum la bedaŭrinde tro mallonga (tamen multekosta) postkongresa ekskurso montriĝis denove la bela Esperanto-etoso. La kunestado kun gesamideanoj el preskaŭ ĉiuj kontinentoj estis la plej granda travivaĵo. Interese estis por mi la revido de juna japanino, kiu antaŭ 11 jaroj surgrimpis monton en Laponio (Finnlando) por vidi  sunsubiron kaj sunleviĝon dum unu nokto. Jes, ĉi konfirmis al mi, ke ŝi tiam agadis tiel, sed ne libervole. Pro malheleco ŝi tiam, 13-jara, timis reiri al la hotelo kaj atendis ĝis la heliĝo.

                                                                                  Gunter

Legita en "La Ondo de Esperanto"

Tio okazis en Italujo, nia ĉijara kongreslando.

Du samklasaninoj, la juda Rebeka kaj la romkatolika Kris-tina, renkontiĝis hazarde en la urbocentro post multaj jaroj. Rebeka laboris tiam en vendejo kaj Kristina, monaĥino, venis tien por aĉeti ion.

Ilia ĝojo estis granda kaj ili ekiris eksteren al la apuda parko por kunbabili.

Tiam la monaĥino eltekigis sandviĉion kaj ofertis tiun al la judino. "Prenu! Estas en ĝi tre bongusta porka kolbaso," ŝi diris.

Rebeka: "Ne, mi ne rajtas manĝi porkaĵon. Mi fariĝis pia."

Kristina: "Lasu tion ĉi! Ni ja troviĝas en la 21a jarcento. Manĝu kaj ĝuu kun mi !

Rebeka:  Bone, mi faros tion, sed nur je via geedziĝfesto.

Sudokuo

Ĉu vi konas Sudoku-on? Certe jes. Tamen jen la reguloj : La granda kvadrato konsistas el naŭ malgrandaj kvadratoj. En ĉiu malgranda kvadrato vi enskribu ĉiujn nombrojn 1 ĝis 9. Same oni trovu ĉiujn nombrojn en ĉiu horizontala kaj ĉiu vertikala linio. Kelkajn nombrojn jam troviĝas en la diagramo. Ekzistas nur unu solvo ! Mi deziras sukceson.

Sudokuo

Solvo de la julia enigmo: 1. ambaŭflanke   2. marmelado   3. organo  4. vespero  5. Italio   6. draŝejo   7. aluminio   8. sekundo   9. ekstremo   10. ĉambelano   11. subakviĝo   12. ursonesto   13. respondo   14. kabano   15. astronomo   16. ligus-tro   17. valora   18. antaŭparolo   19. januaro   20. aprobi   21. renkonti   22. bal-buti   23. orkideo   24. judismo   25. leterpapero   26. altaro

Amo vidas eĉ sur kalvaj arboj la florojn de l' venonta printempo.