Stralsundaj Frekvencoj 11/2006

Amo, vi de l' homoj plej dia raci',

la danĝeran ŝtormon kontraŭstaris vi,

koron al kor' ligis vi ja firme pli,

Nodu bonanimojn, manojn kun pasi'!

laŭ Johann Gottlieb Herder

Kvinfolio

Se trafas vin malben',

akceptu ĝin sen plendo!

Se kaŭzas ĝi ĉagren',

pli fortas malkontento.

Se vin ofendas l' amik',

pardonu tie ĉi!

Se li bonfartus mem,

alie agus li.

laŭ Friedrich Rückert

Ni gratulas

Peter Voigt
Peter

En oktobro nia samideano Peter Voigt festis

rondan jubileon. Li fariĝis kvindek!

Kara Peter,

La esperantistaro de Stralsund, Mek-Pom-o kaj certe de la tuta mondo deziras al vi ĉiun bonon kaj antaŭ ĉio fortan sanon. Via hobio estas la lingvoj de la mondo kaj vi diligente lernas kelkajn el ili en vesperaj kursoj. Havu ĉiam plezuron kaj memkonfidon per tio. Sed restu ankaŭ ĉiam nia fidela kunbatalanto por nia bela Esperanto.

Laste okazis...

- Esperantistoj en Siedlce (Pollando)

Semajnfine (1.9. - 3.9.2006) okazis la 18a kongreso de la polaj fervojistoj en Siedlce. Renkontiĝis ĉirkaŭ 50 esperantistoj el Pollando, Ĉeĥio kaj Germanio.

Vendredo Posttagmeze okazis la solena inaŭguro de la evento en la Blanka Salono de la urba Kulturdomo. Poste estis komuna promenado kaj vizitado de la urbo. Vespere ĉiuj renkontiĝis en la kafejo de la studenta klubo PeHa. S-ro Jindřič Tomišek, ĉefkomitatano de IFEF, rakontis pri la 58a kongreso en Ŝanghajo kaj S-o Stanisław Mandrak, Presidanto de PEA, prelegis pri la Esperanta movado en Pollando.

Sabato: Matene ni forveturis al ekskurso. Ni vizitis la komputilan regejon en Mazovia Misko (Minsk Mazowiecki) kaj prezentadon de UOZ. Tio estas sistemo por fortimigi bestojn kaj havas la taskon kontraŭagi la enmigradon de la ĉasbestaro per teruregaj akustikaj signaloj. Posttagmeze ni vizitis la pravilaĝon en Sucha. Ĉe bivakfajro ni kantis babiladis kaj manĝis. Vespere ni dancis en la studenta klubo.

Dimanco: Okazis vizitado de dioceza muzeo kaj muzeo al papo Johano Paŭlo IIa.

Halina Sobiech, vicpresidantito de PEFA estis la ĉeforganizantino de tiu ĉi renkontiĝo. La esperantistoj el Siedlce jam la trian fojon organizis tiun kongreson (1999 kaj 2000). Ekde tiu jaroj aperas kvar foje po jare en bona kvalito "Bulteno de Pola Esperanta Fervojista Asocio" en Esperanto kaj en pola lingvo.

                                                                       Edeltraut

- Baltmara Esperanto-Aŭtuno

Meze de septembro estis planita aŭtuna renkontiĝo en Stralsund kaj ĉirkaŭaĵo. Kvankam jam de januaro la kunveno estis anoncita en "Esperanto aktuell" kaj en interreto, la intereso ne estis granda kaj mi jam intensis neniigi la tutan aranĝon. Tamen ni povis akcepti karajn gastojn, Marga kaj Henry el Ŝlesvigio-Holstinio kaj Danlando. Dum bela, preskaŭ somera vetero ni dum la mallonga tempo travivis belajn komunajn tagojn sur la duoninsulo Darß kaj en Stralsund kaj Greifswald. La vizito ankaŭ estis nova instigo por nia Stralsunda E-grupo, kiu post longa paŭzo denove kunvenis en la hotelo kun niaj gastoj al vespera babilado.

- Kunveno de la Antaŭpomeria E-grupo

Ankaŭ nia grupo denove kunvenis meze de oktobro en la hejmo de la familio Dallmer. Tre agrable estas, ke ĉifoje kunvenis ses gesamideanoj. Simila jam delonge ne plu okazis. Dankon pro la bona regalo al Monika kaj pro la kuko al Edeltraut.

Nepre notu al vi la venontan kunvenon. Ni renkontiĝos je  ĵaŭdo, la 16. 11. 2006, 14 :30h. en la « Kafejo Strahl » en la Mönchstraße de Stralsund, vidalvide al la eniro de la marmuzeo. Gastoj ĉiam estas bonvena.

                                                                                  Gunter

Rebuso

Rebuso de 11/2006

Mi deziras multe da plezuro dum la solvo de la enigmo kaj esperas, ke vi  ekkonas miajn desegnaĵojn.  Unu konsilo: Rigardu la forstrekendaj aŭ ŝanĝendaj literoj!

Solvo de la septembra enigmo:

Solvo de la septembra enigmo

8

6

9

2

4

7

5

3

1

3

4

2

5

1

8

6

7

9

1

5

7

9

6

3

2

4

8

5

8

4

6

3

2

9

1

7

7

1

6

8

5

9

4

2

3

2

9

3

1

7

4

8

6

5

6

7

1

4

8

5

3

9

2

4

2

5

3

9

1

7

8

6

9

3

8

7

2

6

1

5

4