Stralsundaj frekvencoj 1/2007

Vintra miraklo-lando

Blanka prujno sur la arboj;

brilas neĝ' en multaj farboj.

Ŝajnas branĉoj nun kristal'

kaj glacias lag' en val'.

Intensa  blu' jen ĉirkaŭ l' sun'

radias kaj rigardo nun

ekvidas neĝ' ĉe l' arbarrand'.

Ho, vi mirakla vintroland'!

laŭ Oskar Stock

La tempo flugas. Nun jam dum kvin jaroj regule aperis nia malgranda informilo en la nova formo. Mi deziras al ĉiuj geamikoj, kiuj legas ĉi tiun numeron, sukcesplenan novan jaron kaj belajn travivaĵojn en Esperantujo.

Gunter

Kie vivas Dio do hodiaŭ?

Ankoraŭ en 1972a Mireille Matthieu kantis en germana lingvo "Dio vivas en Francujo, ĉar belas Francuj'." Neniu tiam estus kontraŭdirinta. Francujo ankaŭ hodiaŭ estas bela, sed Dio translokiĝis - al Usono. Certe li loĝas nun en la pensiulo-paradizo Miami aŭ en la komtempla Sankta Barbara. Kial mi tion supozas? La germana lingvo liveras sufiĉe da pruvoj. Antaŭ ol la germanoj direktis siajn antenojn tute al Usono, venis la plej gravaj esprimoj el Francujo.

Kiam Dio ankoraŭ vivis tie, ĉiu sciis, kio signifas "Savoir-vivre" kaj "Laisser-faire-principo". Hodiaŭ oni nur komprenas "Livestyle" kaj "Take it easy". Kiu estis bone informita estis "à jour", sed hodiaŭ "up to date". Kaj, se iu tretas alian en lifto sur la piedon, li/ŝi nun diras  "Sorry!" anstataŭ "Pardon!"

Kiu festas sian naskiĝtagon hodiaŭ donas "party"-on kaj ne plu "fete"-on. La "Grand Prix Eurovision de Chanson" hodiaŭ estas ĉe ni "Eurovision Song Contest Award". Je tiu ĉi aranĝo oni baldaŭ ne plu povas diri "L'Allemagne deux points". Do "Adieu la France"aŭ pli bone dirite: "bye, bye!"

Kiam Dio ankoraŭ vivis en Francujo, la geamantoj ankoraŭ trovis sin al "rendezvous", hodiaŭ al "date". La "charmeur" fariĝis "womanizer" kaj la infanoj en kelkaj familioj (novgermane - family) ne plu diras al la patro "Papa" sed "Daddy" aŭ "Dad".

Ankaŭ en kinejo oni trovas la saman evoluon. Dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj la germanaj viroj adoris Brigitte Bardot kaj Catherine Deneuve. Hodiaŭ ili sonĝas pri Nicole Kidman kaj Hilary Swank. Antaŭ ol Bruce Willis ekestis, Alain Delon estis la modelo de leĝera heroo. La filmo "Le Gendarm de St. Tropez" hodiaŭ certe nomiĝus "The Cop of St. Louis".

Ĉu sufiĉas? Certe! Kiu ankoraŭ ne kredas, ke Dio loĝas en Usono, tiu mem legu. Intertempe aperis la tria volumo de tiu ĉi amuza legaĵo.

Legita de Gunter en la dua volumo de "Der Dativ ist dem Genitiv sein Tod" (La dativo estas la morto al la genitivo) de Bastian Sick.

Kio okazis ĉe ni?

Je la 16a de decembro kvar samideanoj el nia grupo partoprenis la Zamenhof-solenaĵon en Berlino. Venis amase da homoj. Ne eblis nombri ĉiujn. Ĉeestis reprezentantoj ne nur el Berlino kaj Brandenburgujo, sed ankaŭ el Pollando. La unua evento estis longdaŭra kafoklaĉo ĝis finfine okazis interesa diskutrondo pri la senco de nia movado. Bedaŭrinde ni devis atingi nian lastan trajnon por esti hejme dum meznokto. Tiel ni nur povis partopreni la komencan prelegon de Georgo Handzlik.

Nia venonta kunveno okazos je jaŭdo, la 18a de januaro, 14:00h en Parow, strato ĉe Sund 1. Gastoj estas kiel ĉiam bonvenaj.

Logikalo pri kongresa universitato en Florenco

Logikalo de 1/2207

Kiu venis el Brazilo? Kiu prelegis pri "kompreno de komputiloj"?

Kvinfolio

Solvo de la novembra enigmo:

La har' en la supo ŝokigas lin, eĉ, se devenas ĝi de l' amatin'.