Ŝtraldundaj frekvencoj de julio 2007

La sunradio

La tago ŝajnas esti griza,

sed tamen tra la nuboj venas lum',

kaj sunradio brilas tre surpriza

sur via vojo tra nebula fum'.

 

Ĉe via vojo ree buntas floroj

kaj birdoj trilas bele en arbar'.

Vi povas ĝui de la florkoloroj

kaj de odoroj de la foliar'.

 

La tuta mondo ree ŝajnas hela,

malgaja sent' rapide flugas for,

ne restas plu en vi malĝoj' kruela,

sed ĝojo ree regas en la kor'

Malte Markheden

Ĝuu la someron en etoso de iu ajn Esperanto-renkontiĝo ! La longan vojon al Jokohamo vi eble ne iros. Sed okazos sufiĉe da aliaj.

Ernst Lutzke

Ni funebras

pro la forpaso de nia klubano kaj longjara esperantisto

Ernst Lutzke

Pro sia grava malsano li dum la lastaj jaroj ne plu aktive povis partopreni nian klubvivon. Tamen li estis preta  esti membro de la arbitracia komisiono en nia landa asocio kaj ĝis la fino li private okupiĝis pri Esperanto.

            Ni honore tenos lian personon en nia memoro.

Al lia vitvino, Erika, kaj al lia filino ni esprimas nian sinceran kondolencon.

Pentekosto en Hamburgo

Jam tradicie okazis la kongreso de la germanaj esperantistoj dum la pentekosto-festo kaj ni povis konstati, ke la Hamburgaj samideanoj organizis eksterordinare eventoriĉan programon. Altkvalitaj prelegoj, interesaj ekskursoj kaj belegajn kulturajn kontribuojn ni povis ĝui.

            Ĉu vi scias, kiel oni publike parolas aŭ kiun efikon biero havas je via sano. En Hamburgo vi povis ekscii tion. Sed ankaŭ interesaj informoj pri la situacio en la Eŭropa-Esperanto-Unio kaj la evoluo de grandaj kaj malgrandaj urboj en nuna Germanio estis prezentataj. Ankaŭ malgrandaj rondoj estis vizitindaj.

            Nur tri tagoj  - tamen unu kulmino post la alia sekvis dum la vesperoj. Maristoj-ĥoruso, la grupo Kajto kaj finfine Ralph Glomp enthuziasmigis la publikon.

            En konata ŝlagro estas kantata, ke ĉiuj estas povruloj, kiuj ne konas la straton Reeperbahn dum nokto je duono antaŭ la unua h. Ni ne plu apartenas al tiuj.

            Certe fariĝos malfacile atingi la saman nivelon je la ven-ontaj kongresoj. Sed la novelektita estraro promesis tion.

Denove en Mielno

Jam naŭfoje mi nun partoprenis ĈEP-on en Pollando ĉe la Balta bordo. Ĉifoje denove partoprenis pli ol 70 personoj el dek landoj. Mi devus ripeti min, se mi denove raportus pri la tiea ekster-ordinara etoso. Pro tio mi nur volas redoni la himnon al la ĝojo kun vortoj de Ludoviko Zamenhof laŭ la germana poeto Schiller. Ni kantis ĝin dum la lastaj du jaroj laŭ la melodio de la alia fama Ludoviko - Beethoven.

Ĝojo

Ĝojo, bela Dia lumo,

vi, filino de l' ĉiel'.

Al vi venas nun adeptoj

por saluti kun fidel'.

:I Vi mirakle ligas kune

dividitojn de la sort'.

Fratoj estas ĉiuj homoj,

kiujn tuŝas via fort'. I:

Nia lingvo ESPERANTO

donas helpon al la mond'.

Ho kreskadu la anaro

de l' pacema nia rond'!

:I Kaj nuliĝu per kompreno

la malsato en la mond'!

Nia lingvo ESPERANTO

povas servi kiel pont'. I:

La venonta renkontiĝo:

Laŭ la lastfoja interkonsento en la Stralsunda urbodomo ni  kunvenos je ĵaŭdo, la 10a de julio, 14:30h en la kafejo Strahl en la Mönchstraße de Stralsund; vid al vide de la marmuzeo.

Serĉenigmo

En la destra bildo troviĝas dek diferencoj al la maldestra. Trovu ilin!

Maldekstra enigma bildo

Dekstra enigma bildo

Vi ankaŭ povas kopii la bildojn al ekstra paĝo por pligrandigi ilin. Tiel vi eble pli bone ekkonos la diferencojn.

Solvoj de la maja numero 

 1. alo,   2. balo   3. abelo   4. baleno   5. aleno   6. lano   7. ano   8. rano   9. Irano   10. rikano   11. ankro   12. rano   13. aro   14. rako   15. karto   16. raketo   17. kreto   18. reto   19.  ero

J