Ŝtraldundaj frekvencoj de septembro 2007

Malgranda kant'

Malgranda kant' !
Per kiu far'
nun amas ĝin
la aǔskultar'?
Klarigu do
sen timo !

Estas en ĝi
malganda ton',
belega iom,
kaj belson',

kaj krome
la animo.

laǔ Marie von Ebner-Eschenbach

La somero nun preterpasis kaj ni ĉiuj espere havas novajn fortojn por la laboro ankaǔ rilate al Esperanto. Ni deziras al ĉiuj belan oran aǔtunon.

Io pri la UK 2007 en JapanioPri la aventuro ekstre- ma oriento

Denove la UK okazis en lando de ekstrema oriento. Post Koreio kaj Ĉinio ni nun ankaŭ kongresis en Japanio.

Jam delonge mi deziris, ke la monda esperantistaro ankaŭ renkontiĝu en tiu lando, pri ties moderneco oni jam multe aŭdis kaj legis. Kaj Jokohamo estas la plej bono pruvo, ke tie jam komenciĝis la estonteco. Ĉu tiu estas dezirinde aŭ ne, estus alia temo por kongresaj kunsidoj.

Sed la vojaĝo por mi vere estis aventura, ne sciante ĉu ĉio estus aranĝita laŭ miaj deziroj. Jam en februaro mi interrete mendis ĉiun bezonatan ĉe Centra Oficejo en Roterdamo. Al la konfirmo mi vane atendis. Finfine mi telefonis en julio kaj devis ekscii, ke neniu alvenis. Nur la mono estus sur mia konto. Pri la solvo de mia problemo devus decidi la japana vojaĝoficejo, kiu respondecas pri ĉiuj tranoktoj kaj ekskursoj. Do mi tute sen certeco flugis al Japanio. Post kelkaj erarvojoj ni finfine atingis la supozitan hotelon kaj la unua bona novaĵo estis, ke ili havis lokon por mi. Do mi minimume havis tegmenton super la kapo.

Ankaŭ la ekskursojn mi post kelkaj demandoj povis partopreni, kvankam kapacito de ĉiuj estis elĉerpita. Ĉi tie mi nur povas laŭdi la japanajn organizantojn. Ili vere aranĝis ĉiun senburokrate kaj perfekte. La kongresaj salonegoj bonege estis elektitaj kaj ekipitaj (akustiko, prilumigado, klimatigado).

La temo de la kongreso estis "okcidento kaj oriento: akcepto kaj rezisto". Tio speciale koncernis Japanion. Jes, oni multe da okcidentaj kutimoj transprenis ekde la internacia malfermiĝo meze de la 19a jarcento. Hodiaŭ la vestaĵoj, la komercaj aferoj kaj la popmuziko similas al eŭropecaj aŭ Usonaj. Oni povas diri la japana estas moderna socio. Tamen estas multaj aspektoj, kiuj restas tradiciaj: la skribaĵo, la manĝaĵoj, la ĝardenkulturo, la teatro k.a.

Kutime mi interesiĝas pri la kulturaj aranĝoj. Ili estis bunta miksaĵo el japana tradicio, popmuziko kaj klasika muziko. Komenciĝis per nacia vespero per kvar partoj, pri kiuj eĉ japanaj vizitantoj diris, ke ili tian antaŭe neniam vidis. Krome entuziasmigis la publikon diversaj solistoj, korea blovorkestro, la grupo Asorti kaj la Jokohama Mozart-orkestro. Kompreneble ankaŭ ne mankis internacia vespero kun ĥoruso de kongresanoj kiel kulmino.

Dum la ekskursoj ni fuĝis el la moderna "domodezerto" al ripozigaj lokoj kiel la Jamaŝita-parko kun belega muzeo de pupoj kaj la ĉina kvartalo. Speciala travivaĵo estis la ekskurso al la sankta monto de Japanio, la bela Fuji. Ni veturis ĝis alteco de 2300m kaj tie eĉ regis pli agrabla klimato kompare de la 40°C en la urboj. Tie oni bone povis promeni. Ankaŭ ĉe la bordo de Pacifiko la temperaturoj preskaŭ ne estis elteneblaj. Sed tie oni ja povis iri en la akvon, kaj ankaŭ tiu estis 30°C varma - tro multe. La japanaj sanktejoj estas bone flegitaj kaj ne nur tie okulfrapis la eksterordinara pureco, kvankam nenie troviĝas rubujoj. La japanoj - tutsimple - portas siajn paperaĵojn hejmen kaj forjetas ilin tie. Ĉu por ni vere estas tro peza la bonbon-papero, por ke ni devas ĵeti ĝin surteren, kie ni ĵuste troviĝas ? Mi pensas, ke la okcidento ankaŭ lernu de la oriento.

Alie okulfrapis la afableco. Vendistinoj kaj kelneroj ĉiam salutas per rideto la klientojn. Kaj la profesiaj oficistinoj en la koncertejoj ĉiam salutis per « Bonan tagon » , certe la ununuraj vortoj, kiuj ili konis en Esperanto. Sed nia ĉicerono klarigis, ke tio postulas ilia profesio. Ili ja volas, ke la klientoj mendas kaj aĉetas.

En Tokio, dum la postkongresa ekskurso, ni konatiĝis denove kun belaj sanktejoj, ripozis dum ŝipkrozado kaj vizitis diversajn tipajn bazarojn. Sed ankaŭ tie salutis nin la estonteco de moderna urboplanado. En la kvartalo de nia hotelo, Shinjuku, staras 18 "nubskrapuloj" diversaj grandmagazenoj, fervoja stacio kaj administra konstruaĵo. Ĉiuj estas ligita per subtera klimatigita tunelsistemo. Pro manko de orientiĝo oni facile povas erariri. Ĉu en estonteco ni ĉiuj fariĝos talpoj? Sed de la Tokio-turo, simila al Eiffel-turo de Parizo, oni havas belegan superrigadon super la "domo-maro" ĝis Jokohamo. Bedaŭrinde la vizito de la ĉefurbo nur daŭris du tagojn kaj ni devis flugi hejmen.

La plej granda streĉo okazis en Germanio, ĉar mi dum la nokto devis veturi 12 horojn de Frankfurt/M. ĝis Stralsund.

Venontjare Roterdamo estas la celo de la monda esper-antistaro. Estos speciala jubileo de UEA - la centjara ekzisto. Pro tio oni decidis, ke Centra Oficejo deUEA mem aranĝu la kongreson kaj gastigu la mondon. La lasta decido pri la UK en la jaro 2009, la 150a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, iris al Bialystoko, ĉar la urbestro mem venis al Jokohamo kaj konvinkis en perfekta Esperanto la komision.

                                                                       Gunter

Sudokuo

8   1   9   4   2
                 
9     1 7 4     8
5   3 4   7 2   1
  2   5 1 9   3  
1   9 2   3 5   7
2     7 3 1     5
                 
4   7   2   1   3

En ĉiu malgranda kesto, same kiel en ĉiu horizontalaj kaj vertikalaj linioj devas stari la numerojn de unu ĝis naǔ. Mi proponas komenci la solvon tie, kie mankas nur malmulte da ciferoj.

z

solvoj de la julia numero 

Enigmo de septembro 2007