bildo de stralsundaj frekvencoj 2007 el novembro

Junaĝe ja estis mi

gaja pro l' maten',

ploris je vesper';

nun mi pliaĝas,

dubante vidas

komencon, sed

sankta, serena

estas la fino.

laŭ Friedrich Hölderlin

Aŭtuno estas tempo de medito kaj filosofado. La poemo de Hölderlin certe donas instigon por pripensado kaj eble diskutado. Aranĝu tion dum viaj E-renkontiĝoj! Sur la sekvaj pagoj mi hodiaŭ elektis poemon de Günther Peek. Ĝi volas semi optimismon por nia movado kaj en smpla formo provas instigas nin por pluagado.

Kompreniĝo

Sin kelka homo kontentigas,          Sed kion li de hejme scias,

ĉar ege vojaĝad' klerigas.            ĉi tie vere ja nenias

Por havi per kontaktoj ĝojojn,        Malbona estas komprenado

li sen turistoj serĉas vojojn.           kaj ne funkcias babilado.

Kaj ĉar li jam la lingvon konas      Veter' kaj manĝo ne altiras;

nun oni Grandbrituj' proponas.      pro tio li al sudo iras.

Allogas nun la varmaj zonoj,         Jen en Francujo kun elano

jen, kie floras la citronoj.              li provas nun per buŝ' kaj mano

Sed la orel' nun aŭdas ion;           la diskutadon kun la homoj.

hispane do li taksas tion.               Fiaskas jam prononc' de l' nomoj.

Latinan lerni li komencis,              Direktas sin pro malkuraĝo

sed tio certe ne parencis.             al Italuj' nun la vojaĝo.

Li antaŭkredas facilecon;             Ferioj foras kaj la mono,

itala havas muzikecon.                 kaj regas tamen la malbono.

Ni kompreniĝos do per kantoj

en lando de l' muzikamantoj.

Ridinda estas la ekzerco ;

fariĝas diskutad' nur ŝerco.

Popollernejo jen ofertas,               Nun jam li trovas en kunvenoj

por ke li ne enuon spertas,            amikojn fremdajn sen problemoj.

ke Esperanton lernu li.                 Jes, tion vere lin nun ŝatas,

Li faras ĝin kun emoci'.               kaj gaje fine li konstatas,

Kaj baldaŭ sekvas adaptado,        ke ĉiujn bone li komprenas,

leteroj kiel klerigado.                    de kie ili ankaŭ venas.

Kaj la vojaĝojn li komplete            Komprenon serĉas vi ne vane,

do planas delegitorete.                 se trovos vi samideane

Kaj pro kontakto per persono       la aliulojn, kiuj emas,

fariĝas ĉio laŭ bezono.                 ke ĉiuj homoj sin komprenas!

Ĉar do la lingvo nin kunligas,

al amikeco ĝi instigas.                                      

laŭ Günther Peek el la germana de Gunter Ebert

Venu al Stralsund!

Nia landa asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) devas elekti novan estraron. Sekve ĉijare okazos la baloto je la 8a de decembro en Stralsund. Nia urbo jam ĉiam estis alloga por turistoj kaj ankaŭ niaj E-aranĝoj ĉiam estis laŭdataj. Ĉefe ili okazis en somero aŭ frua autuno, sed la jara ĉefkunveno de nia asocio dum la lastaj jaroj ĉiam estis aranĝita samtempe kun la Zamenhof-festo en decembro. Tiel ankaŭ la ĉijara estis planita.

            La Intercity-hotelo troviĝas senpere ĉe nia ĉefstacidomo. La enirpordo troviĝas ĉe la bushaltejo. Kiu venas per trajno, do nur devas iri kelkajn paŝojn direkte al la urbocentro kaj ne transiri la straton. Ankaŭ por aŭtomobilistoj la afero estas komforta. Venante el la direkto de Rostock oni enveturu la straton dekstre malantaŭ la hotelo (Bahnhofstraße). Tie troviĝas la eniro de la parkdomo de la hotelo. Sed, se vi daŭrigos la vojon ĉ. 100m, vi ankaŭ trovos senkostajn parklokojn.

            Se vi venos de la alia flano, do de la urbocentro, vi kom-preneble devas veturi maldekstren antaŭ la hotelo.

            Uzante la aŭtovojon A20 de okcidento veturu ĝis la elve-turejo Tribsees kaj sekvu la straton ĝis Stralsund. Vi alvenos je stacidomo. De la orienta flanko (Neubrandenburganoj) veturu ĝis la elveturejo Stralsund kaj sekvu la B 96n ĝis la elveturejo Tribseer. De tie vi uzu la stratojn "Karl-Heydemann-Ring" kaj "Tribseer Damm" al la stacidomo. Destre malantaŭ la stacio troviĝas la hotelo.

            La programo dependos de la daŭro de la baloto kaj de la vetero. Kompreneble ni povus veturi per niaj aŭtomobiloj sur la novan Rügen-ponton aŭ laŭ deziro fari mallongan promenon sur nia kristnaska foiro. Preparata estas ankaŭ bildrakonto pri la UK en Jokohamo kaj Tokio.

            Kaj nun mia lasta peto. Informu min nepre, ĉu vi partoprenos aŭ ne! Mi devas anonci ĝis la 28.11. en la hotelo la precizan nombron de la gastoj. Laŭ tio ni poste ankaŭ ricevos la fakturon. La paŭŝalan monon de 14€ po persono pagos la asocioj (GEA kaj LAMA).

Do mi diras: "Bonvenon!"

                                                           Gunter

Ŝanĝu la kapojn!

Trovu por ĉiu vorto novan kapliteron, por ke ekestu novaj sens-plenaj vortoj. La novaj literoj formiĝos al Zamenhofa proverbo.

Por faciligi la solvon mi metis inter du vortoj distancon per strio.                                                                                                             tasko   atendi   lorno   avo   -   rolo   strio   modo  -  ino   lobo sorto   lano   ardo   -   plekti   mano   sorto   emo   polvo   -   adzo   volo   ero   lupo   -   mento   aro   -   seĝo   -   koro   ambro   lito   odoro   lado   abstini

z

Solvo de la septembra numero

solvo de enigmo
8 5 1 3 9 6 4 7 2
6 7 4 8 5 2 3 1 9
9 3 2 1 7 4 6 5 8
5 8 3 4 6 7 2 9 1
7 2 6 5 1 9 8 3 4
1 4 9 2 8 3 5 6 7
2 6 8 7 3 1 9 4 5
3 1 5 9 4 8 7 2 6
4 9 7 6 2 5 1 8 3