Stralsundaj frekvencoj 1/2008

Grumblu ne, se l' temp' nun tristas,

kaj se io premas vin,

eĉ fiaĵo ne persistas,

nova tag' forigas ĝin.

En konstanta ven', forkuro

estas ja dolor' kaj ben',

gajaj bildoj en futuro

venos reen do sen pen'.

Ho esperu! Kun obstino

nombru vi la horojn nun!

Ŝanĝo estas vivdestino,

venos tag' kaj jen fortun'.

laŭ Theodor Fontane

Kristnasko nun forpasis kaj eble vi havis belajn horojn en viaj familioj. Kaj nun komenciĝas nova jaro. Estas kutimo, ke oni transsendas bondezirojn al la parencoj kaj geamikoj. Ankaŭ mi volas uzi tiun ĉi eblecon por sendi al vi ĉiuj la plej elkorajn salutojn. Antaŭ ĉio mi deziras fortan sanon kaj fortunon sur ĉiuj el viaj vojoj. Plenumu la nova jaro ĉiuj viaj propraj revoj!

                                                                                    Gunter

Citaĵoj kaj proverboj

kolektitaj de Monika Dallmer

Oni vojaĝas ne nur por ie alveni, sed antaŭ ĉio por esti survoje.

Johann Wolfgang von Goethe

Boneco en vortoj kreas konfidon, boneco en la pensado kreas profundecon, boneco dum donado kreas amon.

Laotse

Scivolemo estas vundebla kreskaĵo, kiu ne nur bezonas instigon, sed antaŭ ĉio liberecon.

Albert Einstein

Kiu longe pripensas pri ĉiu paŝo, tiu staras dum sia tuta vivo sur unu kruro.

ĉina proverbo

Nenio sukcesas bone, escepte oni efektivigas ĝin kun ĝojo.

Thomas von Aquin

Vido al la pasinteco nur validas,  se ĝi servas al la estonteco.

                                                                                              Konrad Adenauer

Sen pena kaj severa laboro ne eblas brila sukceso.

ĉina proverbo

La diverseco de la lingvoj ne estas diverseco de sonoj kaj signoj sed diverseco de la mondkonceptoj.

                                                                                              Wilhelm von Humboldt

Mi ne povas imagi al mi alian solvon kiel klerigado kaj kulturo, por ŝanĝigi la mondon al la bono.

Peter Sodann

Ni elektis novan malnovan estraron.

Nova estraro 2008
Werner Lewin, Gunter Ebert, Werner Pfennig, Ralf Kuse, Brunhilde Pfennig, Franz-Peter Kurtz

Je la 8a de decembro okazis en Stralsund nia ĉiujara Zamenhof-solenaĵo. Ni kunvenis en la gastema InterCity-hotelo en Stralsund kaj post matenmanĝo ni aŭdis la raporton de nia presidanto Werner Pfennig. Sen problemoj ni povis akcepti tion kaj malŝarĝi la malnovan estraron. Ĉiuj samideanoj estis pretaj ankaŭ dum la venontaj jaroj kunlabori. Unuvoĉe oni elektis la malnovan estraron kiel novan. Restis du taskoj. Werner kaj Franz-Peter prilaboru nian statuton por ke ni povas decidi pri tio dum nia venonta kunveno. Poste mi petu pri agnosko de ĝenerala utileco de LAMA ĉe la financoficejo de Stralsund.

Jen la estraro:    

Werner Pfennig kiel presidanto

Gunter Ebert, Franz-Peter Kurtz, Ralf Kuse, Werner Lewien, Brun- hilde Pfennig, René Philipp kaj Margret Schattenberg.

En la arbitra komisiono laboros Monika Dallmer kaj Klaus Alsdorf kaj en la kontrolkomisiono Edeltraut Henning kaj Wiebke Kuse.

                                                                       Gunter

La venonta kunveno de la Stralsunda grupo:

ĵaŭdo, la 10. 1. 2008, en Parow, Straße am Sund 1, je 14:30h.

Logikalo: Dum ekskursa tago de UK oni frue devas ellitiĝi.

Enigmo de januaro 2008

  1. Alfredo el Meksiko estas bakisto.  
  2. La studento Andreo vekiĝas  je 6:30h.
  3. Karlo estas vekita de amiko.
  4. La germano estas ŝoforo.
  5. Unu vekigilo estas vekhorloĝo.
  6. Mikaelo el Belgio partoprenos E4.
  7. Je 5:30h estas vekigata por E1.
  1. La kuracisto ellitiĝas je 6:00h.  
  2. Por E3 iu senhelpe vekiĝas.  
  3. Je 7:30h Karlo vekiĝas por E2.  
  4. La franco vekiĝas per muziko.  
  5. Rolando el Hispanio uzas la hotelservon.
  6. Kiu ellitiĝas je 7:00h ne faras privatan ekskurson.

 Kiu estas piloto?

z

Solvo de la novembra numero

t(p)asko   a(e)tendi   l(k)orno   a(o)vo   -   r(k)olo   s(a)trio   m(j)odo  -  i(e)no   l(r)obo s(a)orto   l(r)ano   a(o)rdo   -   p(e)lekti   m(s)ano   s(t)orto   e(a)mo   p(s)olvo   -   a(e)dzo   v(r)olo   e(o)ro   l(j)upo   -   m(d)ento   a(e)ro   -   s(l)eĝo   -   k(h)oro   a(o)mbro   l(m)ito   o(a)doro   l(r)ado   a(o)bstini

Peko kaj eraro estas eroj de l’ homaro