Stralsundaj frekvencoj marto 2008

Fortoŝparado

Ĉu junecforir' la sort'?

Ŝparu vi je via fort'!

Ĉiu, kiu pezas nun,

estas perdo de fortun'.

Ĉiu, kiu penas vin,

venu nepre nun al fin'!

Kaj kverelojn kun ekscit'

pace ĉesu sen hezit'!

laŭ Marie-Luise Bald

 

Ĉu leonon bati,

bati giganton?

Ĉu vi konas la gajnanton?

Povas tiu,

kiu sin superas.

laŭ Walther von der Vogelweide

Versaĵoj ĉiam volas diri ion al ni, ĉu el la mezepoko aŭ el la dudeka jarcento.

Eltrovita el la interreto.

La pripensoj pri la E-kulturo aperis en interreto en germana lingvo por montri al multaj homoj  la poveblecojn de nia lingvo. Mi klopodis traduki ĉion por la amikoj de S.F. en Esperanton.

Esperanto-kulturo
vigla, moderna internacia

Esperanto estas lingvo evoluita por la interkompreno de homoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Intertempe Esperanto estas parolata ekde pli ol 120 jaroj en pli ol 100 landoj. Pruviĝis, ke ĝi kompare kun naciaj lingvoj estas egalranga rilate al esprimpovo - ankaŭ pri sentoj kaj humoro.

Grava faktoro de la Esperanto-kulturo estas la internaciaj renkonkiĝoj.

Literaturo

La biblio kaj la korano same kiel la verkoj de Shakespeare kaj Böll aperis en Esperanto. Tradukoj de verkoj el "malgrandaj lingvoj", kiuj ne estas plublikitaj, faras Esperanton al kultura ponto-lingvo.

En sinsekvo de la tempo kreis pli kaj pli aŭtoroj siajn verkojn en Esperanto. La internacia verkisto-asocio (PEN) estimis tiun ĉi original-literaturon akceptante en 1993 apartan Esperanto-sekcion. La Esperanto-verkisto William Auld el Skotlando estis en 1999 kaj 2001 kandidato por la literatur-Nobelpremio.

Muziko

La Rokgrupo "Persone" el Svedio entuziasmigas ekde pli ol 15 jaroj per melodiaj gitaroj kaj elstaraj tekstoj sian publikon. La kantofarantoj Jomart & Nataŝa, iam devenantaj el Kasaĥio , ĝojas aparte en Rusio pro nehaltanta popolareco."Esperanto-Desperado", dana-bosna-pola grupo, ofertas buntan miksadon da stiloj de roko kaj baladoj ĝis skao - do veran mondo-muzikon.

La repertuaro de la germanaj "La kuracistoj" konsistas el E-tradukoj de kantoj, kiuj origine devenas de la "ärzte". La muzikisto JoMo el suda Francio kantas krom en Esperanto ankaŭ en pli ol 20 lingvoj el diversaj eŭropaj landoj, dum la usonano Radikulo Grupo Kajto el Nederlandoprezentas bluson en Esperanto. La friza popolgrupo Kajto invitas dum siaj koncertoj al kunkantado kaj dancado. Dennis Rocktamba el la Demokrata Respublko Kongo rakontas en siaj regeo-kantoj pri la mondo el la perspektivo de afrikano.

De la facilmovaj muzikaĵoj de la brazila grupo Merlin ĝis la obskuraj metalsonoj de "Krio de Morto" el Pollando: Dum la lastaj jaroj fariĝis la muzik-scenaĵo de Esperanto pli faceto-riĉa kiel ĝis nun. Hodiaŭ ekzistas simfonioj same kiel diversaj variantoj de jazo; facilaj ŝlagroj same troveblas kiel laŭta punko. La en 2003 aperinta albumo "Elektronika Kompilo" montras per dek artistoj el ok landoj supervidon pri novaj muzik-stiloj. Grava rolo por la ekesto de novaj KD-oj ludas la franca firmao "Vinilkosmo", kiu estas tute specialigita por Esperanto-muziko.

Teatro

En la teatro evoluiĝis diversspecaj tendencoj: La  ensemblo "Kia koincido" el Germanio  ludas nur teatraĵojn, kiuj antaŭe estis tradukitaj de la aktoroj mem. En Italio furoras ekde multaj jaroj la "Torina Nova Trupo" (TNT). La unua Esperanto-musikalo (titolo: "Venu rapide, homoj!") estis prezentata en 1997 kadre de Junulara Esperanto-Mondkongreso. La studenta Esperanto-klubo el Zagreb (Kroatio) finfine frapas per sia eksperimenta avantgarda teatro.

Niaj venontaj kunvenoj:

marto:  6. 3., 14:30h en Stralsund - kafejo Strahl en la Mönchstraße

aprilo:

aŭ 3. 4., 14:30h  ĉe Erika Lutzke en Greifswald, Gertrudenstr. 26

aŭ 10. 4., ĉe Fred Jahn en Ahrensfelde, Fichtestr. 28.

Krucvortenigmo

Enigmo el marto 2008

Horizontale:  1. interna organ’   3. rabobird’   6. ligna vegetaĵo   7. persona pronomo   8. laŭtempa gust’   10. persona pronomo   12 ĝarden-frukt’   14. solena poemo   17. part’ de korpo   19. instrumento   21. persona pronomo   22. sento de danĝero   23. muzika sign’   24. tabelvorto de loko

Verticale: 1.fraza sign’   2. part’ de planto   3. pingla arb’   4. part’ de pilkludoj   5. unuiĝ’  9. valora metal’   11. stulta hom’   13. alta ŝuo   15. pre-pozicio por compari   16. flanka parto de konstruaĵo   18. mebl’ por dormi   20. grasa fluidaĵ’

z

Solvo de la januara numero

Bakisto Alfredo el Meksiko vekiĝas memstare je la 7a h. kaj partoprenas E3-on.

Piloto Rolando el Hispanio estas vekata de la hotelservo je la 5:30a h por partopreni E1-on.

Studento Andreo el Francio vekiĝas per muziko je 6:30a h por privata ekskurso.

Ŝoforo Otto el Germanio petis amikon veki lin je la 7:30a h. por E2.

Kuracisto Mikaelo el Belgio uzas vekhorloĝon je la 6a h. por E4.