Stralsundaj frekvencoj majo 2008

Kronpretendantoj

Mi estas grafo Réaumur,

malamas vin en tuto !

Vi ŝatas Celson laŭ dezir',

vi apostato-bruto!

La reĝo Fahrenheit, jen li

rimarkas la plezuron:

"Pli belis temp'; jam uzis vi

laŭ mi eĉ la mezuron!"

laŭ Christian Morgenstern

z

Estas la turdo

Estas la turdo, tirilant',

printempo, kortuŝita kant';

mi sentas, kiel el la grundo

spiritoj kreskas de l' profundo.

La vivo fluas sonĝe for -

mi kredas esti arb' kaj flor'.

laŭ Theodor Storm

Ĉŭ vi jam sciis,

ke bovinoj kontribuas ion al la ozontruo?

Ne nur aŭtomobiloj damaĝas la medion. Ankaŭ la naturo mem kontribuas al la plia tralasivo de la ozontavolo. Bovinoj produktas dum maĉado de herbo metangason kaj tio estas 14-oble pli agresiva ol la karbodioksido de niaj aŭtoj. Po jaro unu ruktanta bovo evoluas same multaj damaĝaj substancoj kiel 75-ĈP-aŭtomobilo, kiu veturas 10000km.

ke KD-oj ne eterne funkcias ?

Kiu kredas, ke sia muzikkolekto estus storita por ĉiam sur KD, povus travivi iam malagrablan surprizon. Materialesploristoj koncesias al la ŝatataj diskoj nur maksimuman vivodaŭron de dudek jaroj. Kaŭzoj por rapida kadukiĝo estas polvo, grataĵoj, fingro-premaĵoj, varmeco kaj rekta sunlumo. Por esti certe, rekomendas ekspertoj fari kopion post kvin jaroj aŭ stori sur firma disko.

ke viraj cerboj pli rapide maljuniĝas ?

Mense aktiva ĝis la alta aĝo ! Kiu ne revas pri tio? La ŝancoj ne estas malbonaj, kondiĉe oni vivas sane, trejnas siajn grizajn ĉelojn kaj - oni estas virino! Ĉar, se viroj maljuniĝas, ili anatome perdas trioble da cerboamaso kiel virinoj. Enketoj pruvis, ke ĉe viroj jam inter la 18-a kaj 45-a vivaĝo reduktiĝas la koncentrad-povo. Virinoj el tiu ĉi aĝogrupo evidente pli sukcesis dum la testoj.

eltrovita el la revuo "TV klar"

Kio, kiam, kie?

Post la sukcesa landa kunveno en Rostock nun jam "vokas" novaj aranĝoj la esperantistojn ankaŭ de nia regiono. Jen nur kelkaj datoj al pluaj renkontiĝoj, kiuj povus esti interesaj por niaj samideanoj:

Sudokuo

 

5

4

2

 

6

8

1

 

1

     

5

     

3

7

     

8

     

2

2

             

4

 

9

7

     

6

5

 

6

             

7

9

     

4

     

6

5

     

2

     

8

 

4

2

7

 

1

9

3

 

Enskribu en la liberajn kestojn la ciferojn 1 – 9! En ĉiu horizontala kaj vertikala linioj kiel en la malgrandaj kvadratoj devas aperi ĉiuj naŭ nombroj. Ĉio estas per logikaj paŝoj solvebla.

z

Solvo el la marta numero:

horizontale

1. kor’   3. agl’    6. arbo    7. mi    8. mod’    10. ili    12. rib’    14. odo    17. kol’    19. ilo    21. li    22. timo    23. not’    24. tie

vertkale

1. kom’   2. radik’    3. abi’    4. golo    5. lig’    9. or’    11. idiot’ 13. boto    15. ol    16. alo    18. lit’    20. ole’

z