Invito al Esperanto-ĝardenfesto en vilaĝo PragsdorfWerner Pfennig erartajpis retpoŝte alian lokon pro la baldaŭ okazonta SEFT


Jam kelkfoje nia Esperanto-Societo Neubrandenburg festis tian someran feston en ĝardeno.


Teknikaĵoj:

tendo

Kontraŭ vento, pluvo kaj por intima atmosfero ni konstruos en la ĝardeno tendon, same ni zorgos por trinkaĵoj.

kotizoj

De niaj germanaj geamikoj ni petas partoprenon je la kotizoj, kiu ne povas, tiu same estas bonvena. Niaj polaj geamikoj estas niaj gastoj (kiel ni jam kelkfoje estis iliaj karaj gastoj) - do, ni nur iom redonas la gastamon al ili.

alveno per aŭto

alveno per trajno:

Do, bonvolu nepre informi, kiam kaj kiom venos, nia hejma telefono: ....395 422 13 98,

kontakto, aliĝo, petoj:

La festo okazos sendepende de vetero, ne rezignu pro eventuala pluvo!!! Ne vestu vin tro eleganta, sed kamparana kaj laŭ vetero (varma).

Ĉu iu el vi povus nin kantigi aŭ alie amuzigi?

Ni germanoj ofte nur rondsidos kiel cemetsakoj.

Dum lasta julio-semajno ni estos je nia E.-tendaro SEFT apud urbeto Feldberg.

Kore mi salutas vin kaj viajn geamikojn

viaj Brunjo kaj Verner