Ni proponas SOMERE 2a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo. Ĉi-jare en la mezmontara regiono Eifel, 40 kilometrojn sudokcidente de Bonn.
Ni trovis domon kun ĉarma ĝardeno en Kall-Krekel, sudoriente de Akeno (inter Schleiden kaj Blankenheim). La domo situas en bela ĉirkauaĵo kaj relative proksimas al la landoj, el kiuj venis la plimulto de la pasintjaraj eksterlandaj partoprenantoj - Nederlando, Belgio, Francio kaj Luksemburgio estas apudaj kaj ni sekve esperas, ke denove estos bele internacia renkontiĝo kun infanoj.
Pasintjare entute estis 34 homoj, inter kiuj 14 eksterlandanoj kaj 10 infanoj. Por la ĉi-jara SOMERE ni jam povis kolekti 8 aliĝintojn, el kiuj unu komentis: "Mi ĝojas, ke vi denove sukcesis oferti la lastjare tiom agrablan renkontiĝon." La retaj informoj kun bildoj kaj aliĝilo troviĝas ĉe http://www.EsperantoLand.org/somere.
La programa skemo estos simila al la pasinta jaro:
Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado kaj manĝoj estos simila al la pasinta SOMERE:
Vi povos elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ĉu manĝi grupe aŭ mem zorgi pri viaj manĝoj. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmos pri tendo kaj vi malpli ...
La aĝogamo estos same vasta kiel pasintjare: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekjaruloj.
Ankaŭ ĉi-jare ni ofertos intensan kurson en la unuaj tagoj por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Ĉi-foje ĝi okazos de lundo, 26a de julio, ĝis vendredo, 30a. Tiel eblos kiel pasintjare en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio.
Kaze de malaliĝo ĝis la fino de majo vi devos pagi neniom. Ni tamen petas vin ĝiri la aliĝkotizon jam nun por certigi vian lokon; kaze de eventuala malaliĝo ni reĝiros la monon.
Se vi ŝatos, vi povos loĝi en tendo aŭ mem zorgi pri viaj manĝaĵoj - tio kostas multe malpli. Krome estas rabatoj por eksterlandanoj kaj programkontribuantoj (kaj por la donacantoj kaj kunlaborantoj de EsperantoLand).
Ĉu vi interesiĝas? Bonvolu baldaŭ reagi ĉe
http://www.EsperantoLand.org/somere - la tempo ĝis aŭgusto estas mallonga kaj ni tre ĝojus rapide havi almenaŭ bazan liston de partoprenantoj. Plian bildon de la ĝardeno kun la domo fone vi povas vidi sur la renkontiĝo-mapoj de EsperantoLand ĉe http://www.esperantoland.org/renkontighoj/legrenkon.php?renid=390&R=13
Amike
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Por la kreskigo de Esperantujo