Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio
RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2008
31-a SEFT 2008
La 31a aranĝo okazis de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008.
1. Partoprenantoj
Partoprenis pli ol 60 personoj el Nederlando kaj Germanio. Kelkaj partoprenantoj restis ĝis la 3a de aŭgusto. Ĉifoje ne partoprenis katoj aŭ hundoj, kvankam la tendeja estraro permesas tion. Estis 32 tendoj kaj 5 loĝoĉaroj. 17 partoprenantoj kunhavis biciklon.
2. Vetero
La vetero estis iom miksa, komence estis suna vetero, sed je la finaj tagoj iomete pluvis. Sed pro pluva vetero neniu fuĝis hejmen.
3. Okazaĵoj
Ĉiuvespere okazis la fabelhoro por la infanoj kaj aliaj interesuloj, parte eĉ en Esperanto. Preskaŭ ĉiam estis montritaj du germanaj fabeloj.
Je la nepluvaj tagoj okazis diversaj migradoj en la ĉirkaŭaĵon. La migrantoj migris piede, boate aŭ bicikle. La 1an de aŭgusto okazis Neptuna festo, kiel montras la sekva bildo.
Ĉiun posttagmezon okazis ekde la 16a horo nia kafoklaĉo, ofte kun diversaj diskutaj rondoj. Post la kafoklaĉo okazis kurseto por kelkaj interesuloj. Gvidis tion s-ro Werner Pfennig el Neubrandenburg (Meklenburgio-Antaŭpomorio).
Kulmina programero estis la adiaŭa vespero kun tre variaj bongustaĵoj. La 31an de julio estis kuirita supo por la tuta rondo kaj la 30an de julio Klaas el Nederlando bakis kun kelkaj helpantoj bongustajn patkukojn kun diversaj aldonaĵoj, kiel ekz. pomeroj, ŝinko, sekvinberoj, fromaĝo.
4. Atentigo
Pliaj informoj pri la aranĝo SEFT troveblas en la interreto sub: http://www.esperanto-nb.de/seft/seft_eo.html kaj http://seft.de/.
Jen unu novaĵo, pri kiu rakontis Reneo dum la aranĝo: ekde julio ekzistas artikolo pri SEFT en la Esperantolingva vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Somera_Esperanto_Familia/Feria_Tendaro
6. Informoj
- La sekvontjara SEFT (2009) okazos tuj post la UK de la 27a de julio ĝis la 3a de aŭgusto.
- La adreso de tendeja oficejo:
adreso de tendeja oficejo Campingplatz "Am Dreetzsee", s-ro H.-J. Döhring
Thomsdorf 37
17268 Boitzenburger Land
telefono: (03 98 89) 7 46
fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93
reto: www.dreetzseecamping.de
Retpoŝto: dreetzseecamping@t-online.de
- Jam nun invitu viajn geamikojn, helpu orienteŭropanojn. Por kelkaj el tiuj landoj ekde 2004 ne plu estas pasportaj problemoj. SEFT devas esti kaj internacia kaj solidara! Sendu nian invitilon al geamikoj, kluboj kaj petu publikigon en E.-gazetoj, kluboj, geamikoj!
7. Teknikaĵoj
- Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.
- Se vi ankoraŭ havas demandojn al la organizantoj, do sendu tiujn al:
Listo de organizantoj nils.pfennig@seft.de Nils Pfennig organizado tlustulimu@web.de René Philipp raporto, fabelhoroj,
retpaĝaroh.a.l.o@12move.de Olaf Malcherek kaso wos_devil@web.de Ludwig Schröder adresaro - Krome ni petas vin pri fotoj de SEFT 2008, por meti ilin sur la pagarojn de seft.de . Sed bonvolu paki ilin en zip-formato kaj malgrandigu ilin al 380x260 lau grando! Por koloraj fotoj ni preferas la jpg-formaton, por nigre-blankaj suficas la gif-formato. Sendu ilin al nils.pfennig@seft.de (por SEFT.de), atentante eventualan posto-kestan limon de 4MB kaj aldonante informojn kion vi fotis, se ne rekoneblas sen via sciigo. Bonvolu antauanonci vian sendajon, por ke eblu malplenigi gin!
Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2009
viaj SEFT-organizantoj