Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio
RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2009
32-a SEFT 2009
La 32a aranĝo okazis de la 8a de ĝis la 15a de aŭgusto 2009.
1. Partopreno
Partoprenis pli ol 90 personoj el Nederlando, Koreio, Francio kaj Germanio. Kelkaj partoprenantoj restis ĝis la 16a de aŭgusto. Ĉifoje ne partoprenis katoj aŭ hundoj, kvankam la tendeja estraro permesas tion. Estis 32 tendoj kaj 5 loĝoĉaroj. 17 partoprenantoj kunhavis biciklon.
2. Vetero
La vetero estis iom miksa, komence kaj fine estis suna vetero, sed je la mezaj tagoj iomete pluvis. Sed pro pluva vetero neniu fuĝis hejmen.
3. Aranĝoj
Ĉiuvespere okazis la fabelhoro por la infanoj kaj aliaj interesuloj, parte eĉ en Esperanto. Ĉijare estis montrita nur po unu germana fabelo je vespero.
Ĉiutage okazis diversaj migradoj en la ĉirkaŭaĵon. La migrantoj migris piede, boate aŭ bicikle.
Ĉiun posttagmezon okazis ekde la 16a horo nia kafoklaĉo, ofte kun diversaj diskutaj rondoj. Post la kafoklaĉo okazis kurseto por kelkaj interesuloj. Gvidis tion s-ro Werner Pfennig el Neubrandenburg (Meklenburgio-Antaŭpomorio).3. Kulmino
Kulmina programero estis la adiaŭa vespero kun tre variaj bongustaĵoj. La 11an de aŭgusto estis kuirita supo por la tuta rondo kaj la 14an de aŭgusto Klaas el Nederlando bakis kun kelkaj helpantoj bongustajn patkukojn kun diversaj aldonaĵoj, kiel ekz. pomeroj, ŝinko, sekvinberoj, fromaĝo.
4. Paĝaro
Pliaj informoj pri la aranĝo SEFT troveblas en la interreto sub: http://www.esperanto-nb.de/seft/seft_eo.html kaj http://seft.de/.
5. Informoj
- La sekvontjara SEFT (2010) okazos tuj post la UK de la 24a de julio ĝis la 1a de aŭgusto.
- La adreso de tendeja oficejo:
adreso de tendeja oficejo Campingplatz "Am Dreetzsee", s-ro H.-J. Döhring
Thomsdorf 37
17268 Boitzenburger Land
telefono: (03 98 89) 7 46
fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93
reto: www.dreetzseecamping.de
- Jam nun invitu viajn geamikojn, helpu orienteŭropanojn. Por kelkaj el tiuj landoj ekde 2004 ne plu estas pasportaj problemoj. SEFT devas esti kaj internacia kaj solidara! Sendu nian invitilon al geamikoj, kluboj kaj petu publikigon en E.-gazetoj, kluboj, geamikoj!
6. Teknikaĵoj
- Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.
- Se vi ankoraŭ havas demandojn al la organizantoj, do sendu tiujn al:
Listo de organizantoj nils.pfennig@seft.de Nils Pfennig organizado tlustulimu@web.de René Philipp raporto, fabelhoroj,
retpaĝaroh.a.l.o@12move.de Olaf Malcherek kaso wos_devil@web.de Ludwig Schröder adresaro - Krome ni petas vin pri fotoj de SEFT 2009, por meti ilin sur la pagarojn de seft.de . Sed bonvolu paki ilin en zip-formato kaj malgrandigu ilin al 380x260 laŭ grando! Por koloraj fotoj ni preferas la jpg-formaton, por nigre-blankaj suficas la gif-formato. Sendu ilin al nils.pfennig@seft.de (por SEFT.de), atentante eventualan posto-kestan limon de 4MB kaj aldonante informojn kion vi fotis, se ne rekoneblas sen via sciigo. Bonvolu antaŭanonci vian sendajon, por ke eblu malplenigi ĝin!
Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2010
viaj SEFT-organizantoj