Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio
RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2011
34-a S E F T 2011
La 34a aranĝo okazis de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto 2011. Partoprenis pli ol 85 personoj el Nederlando, Skotlando, Svislando kaj Germanio. Kelkaj partoprenantoj restis ĝis la 7a de aŭgusto. Ĉifoje ne partoprenis katoj sed 5 hundoj. Estis 32 tendoj kaj 5 loĝoĉaroj. 17 partoprenantoj kunhavis biciklon.
La vetero estis iom miksa, komence kaj fine estis pluveta vetero, sed je la mezaj tagoj brilis la suno. Sed pro pluva vetero neniu fuĝis hejmen.
Ĉiuvespere okazis la fabelhoro por la infanoj kaj aliaj interesuloj, parte eĉ en Esperanto. Ĉijare estis montrita nur po unu germana fabelo je vespero.
Ĉiutage okazis diversaj migradoj en la ĉirkaŭaĵon. La migrantoj migris piede, boate aŭ bicikle.
Ĉiun posttagmezon okazis ekde la 16a horo nia kafoklaĉo, ofte kun diversaj diskutaj rondoj. Post la kafoklaĉo okazis kurseto por kelkaj interesuloj. Gvidis tion s-ro Werner Pfennig el Neubrandenburg (Meklenburgio-Antaŭpomorio).
Kulmina programero estis la adiaŭa vespero kun tre variaj bongustaĵoj. La 4an de aŭgusto estis kuirita supo por la tuta rondo kaj la 3an de aŭgusto Klaas el Nederlando bakis kun kelkaj helpantoj bongustajn patkukojn kun diversaj aldonaĵoj, kiel ekz. pomeroj, ŝinko, sekvinberoj, fromaĝo.
Pliaj informoj pri la aranĝo SEFT troveblas en la interreto sub: http://www.esperanto-nb.de/seft/seft_eo.html kaj http://seft.de/. La sekvontjara SEFT (2011) okazos tuj post la UK de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto.
Jen unu novaĵo, pri kiu denove rakontis Reneo dum la aranĝo: ekde junio 2008 ekzistas artikolo pri SEFT en la Esperantolingva vikipedio:
Krome la SEFTanaro kreskos baldaŭ, ĉar unu el la ĉarmaj SEFTaninoj estas graveda.
La tendaro mem havas jenajn adresojn:
- Campingplatz „Am Dreetzsee“, s-ro H.-J. Döhring Thomsdorf 37 17268 Boitzenburger Land
- telefono: (03 98 89) 7 46
- fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93
- reto: www.dreetzseecamping.de
- Retpoŝto: dreetzseecamping@t-online.de
8. Teknikaĵoj
- Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.
- Se vi ankoraŭ havas demandojn al la organizantoj, do sendu tiujn al:
Listo de organizantoj SEFT-Esperanto@web.de Werner Pfennig tlustulimu@web.de René Philipp h.a.l.o@12move.de Olaf Malcherek silke.ursel@t-online.de Silke Ursel - Krome ni petas vin pri fotoj de SEFT 2011 , por meti ilin sur la paĝarojn de seft.de . Sed bonvolu paki ilin en zip-formato kaj malgrandigu ilin al 380x260 lau grando! Por koloraj fotoj ni preferas la jpg-formaton, por nigre-blankaj sufiĉas la gif-formato. Sendu ilin al nils.pfennig@seft.de (por SEFT.de), atentante eventualan posto-kestan limon de 4MB kaj aldonante informojn kion vi fotis, se ne rekoneblas sen via sciigo. Bonvolu antaŭanonci vian sendaĵon, por ke eblu malplenigi ĝin!
Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2012
viaj SEFT-organizantoj
[1] Germane: Knüppelkuchen
[2] Aŭ eĉ de antaŭaj jaroj, sed tio ne tiel gravas kiel por la plej aktuala aranĝo.
[3] Vi ne devas uzi ekzakte ĉi tiun grandecon, nur gravas ke ĝi proksimu al ĉi tiuj valoroj kaj la proporcioj similu!