Verda Informilo, nro. 04/2014, 26a de oktobro 2014
Grüner Bote, 04/2014, 26. Oktober 2014

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo
Neubrandenburg (ESN)

ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Podkastoj el Varsovio

La elsendoj de „Varsovio Vento“ jam okazis pli ol cent fojojn. La centa elsendo okazis en majo 2014 kaj estas elŝutebla sur la paĝo http://www.podkasto.net/2014/05/01/la-100-elsendo/ Espereble la redakcio sukcesos krei pliajn elsendojn, eble eĉ pli ol cent. :-)

Aliaj elsendoj eĉ el la sama urbo estas tiuj de Pola Retradio: http://www.pola-retradio.org/.

2. Nova podkasto en Esperanto

Nova podkasto sendas nun per la paĝaro http://esperanto-radio.com/vinilkosmo. Fakte temas pri varia esperanto-muziko de la fama francuja eldonejo de esperanta muziko.

3. Wir trauern / Ni funebras

Hans
Abbildung 1: Hans dum sia 90jariĝo en 2011

Hans Eichmann, el Prenzlaŭ mortis.

21.10.1921, + 09.09.2014
La familio skribis, ke li "nach einem wachen Leben verstarb am 09.09.2014..."
Hans neniam mankis je la diversaj kunvenoj en PZ kaj ne timis klopodojn.

Li forpasis en aĝo de 92 jaroj. Sendube li estis la plej fidela amiko en la grupo Prenzlau. Kvankam li dum siaj lastaj vivojaroj jam devis uzi rulseĝon, Hans neniam mankis je la kunvenoj. Vigle li interesiĝis pri la Esperanto-movado kaj liaj pensoj ĝis la vivofino restis freŝaj kaj klaraj.

Hans lernis Esperanton en 1989. Li estis tre diligenta kaj jam frue prelegis pri fiŝkkaptado en Mielno, Pollando.

Estraro de ESN.

ASci. mag. Andrzej Grzębowski (71 j.) mortis en Buenos Aires

la 4-an de aŭgusto 2014 j.

Li por chiam restos en nia memoro!
Informas:
Familio – edzino Regina, filoj Andreo kaj Romeo kun edzinoj kaj sep nepoj
kaj
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz
Internacia Klubo “Esperantotur” en Bydgoszcz
Filio de Pola Esperanto Asocio en Bydgoszcz

4. Sprachliches / Iom lingva

Rideto
Ridetu matene, ridetu vespere,ridetu ofte sen fin´,
Al hela ĉielo al suno kaj steloj, ridetu, mi petas vin.
Ridetu ja estas unika rimedo kontraŭ ĉagren´ de la kor´,
Dum via rideto la mond´ pliboniĝos kaj tristo tuj iros for.
Ridetu al vivo rapide fluanta, al via malbona sort´,
Al homoj tre lacaj kaj maljuniĝantaj, ridetu ofte, sen vort'.
Ridetu al ĉiuj dum tera migrado, ridetu ankaŭ al mi,
Rezulte de via serena rideto feliĉo gastos ĉe vi.
Verkis: Ĉeslavo Baranovski, Pollando

5. Verbandsrat

Von Freitag, den 31. Oktober, bis Sonntag, den 02. November, findet in Herzberg das diesjährige Verbandsratswochenende statt. An der Tagung des Verbandsrates nehmen für LAMA René P. und Werner P. teil.

6. 88a Kjuŝua Esperanto-Kongreso

Nia estraro sendis la jenan mesaĝon okaze de la 88-a Kjuŝua Esperanto-Kongreso:
Akceptu niajn bondezirojn okaze de via 88a Kjuŝua Esperanto-Kongreso. Kiu kongresas jam la 88an fojon, tiu povas fieri pri longa tradicio en la movado de nia internacia lingvo.
Kontinuu viajn aktivecojn kaj havu sukcesan kongreson.
Prezidanto de Esperanto-Societo de la regiono "Meklenburgia Lagaro".
Brunhilde Pfennig

7. Leteroj de legantoj

Karaj amikoj,
okaze de mia 90-an naskiĝtagon mi ricevis kelkajn gratulojn de nia asocio por kio mi volas danki en la LAMA informilo:

Koran dankon al ĉiuj geamikoj de LAMA kaj EVN kiuj memoras min okaze de mia 90-an naskiĝtagon. Mi deziras ĉion bonan en nia movado.
Kore salutas Kurt Güse

Kelkaj legantoj dankis ĉe la antaŭa redaktoro de la Verda Informilo. Dankon pro tio.

https://www.facebook.com/pages/EsperantoKoszalinPL/384985681608053?ref=stream
https://plus.google.com/101924880032402005905/posts
https://www.youtube.com/channel/UCrdjq14exs3bvbUIZeO2Ynw/videos

Saluton!
Rememore pri Arkones 2014 mi enretigis la 1-an parton de la fragmente filmitaj sinprezentadoj dum la aranĝo. Supre vi trovos la ligilojn al la TTT-ejoj sub la komuna ŝildo Esperanto KoszalinPL.
La paĝoj estas libere alireblaj kaj ne postulas havi propran konton. Spektu, ĝuu kaj plusendu;-) La dua parto venos post nelonge.
Amike
Andrzej Broda

8. Zamenhoffesto en Berlino

La Zamenhoffesto en Berlino pro organizaj kialoj jam devos okazi la 29-an de novembro, nome inter 14-a kaj 18-a horoj. La ejo ankaŭ ŝanĝiĝis al tiu, kiun ni jam uzis por KEK en 2012, nome la oranĝerion de la „Kietzspinne“.

La loko havas eĉ propran paĝaron http://www.kiezspinne.de/

9. AlTUNE

Altuna TUmulta Nesto okazos kiel komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj de vendredo, 24-a de oktobro vespere ĝis lundo, 3-a de novembro 2014 matene

Kursoj, muzikado, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj lam via elekto

Pliaj detaloj legeblas sur la paĝo: http://gresillon.org/autune

10. Flago el Rostock

Dum la kunveno en Güstrow estos diskutata la afero pri la Esperanto-flago el Rostock. La Kulturhistoria muzeo en Rostock havas intereson transpreni la flagon por sia kolekto.

11. "La Ondo de Esperanto"

Ĉar multaj esperantistoj estas sufiĉe legemaj jen iom pri la gazeto:

"La Ondo de Esperanto" estas internacia, sendependa magazeno. Ĝi aperas ĉiumonate kaj estas legata mondvaste.

La legantoj estas informataj pri aktualaj okazaĵoj de la Esperanto-movado, politiko, historio, religio, literaturo kaj multaj aliaj temoj.

Ĉi tiu unika ĵurnalo estu abonata de ĉiu Esperanto-amiko aŭ societo.

La Ondo de Esperanto

"La Ondo de Esperanto" ist ein internationales, unabhängiges Magazin, es erscheint monatlich und wird weltweit gelesen.
Die Leser werden über aktuelle Ereignisse der Esperanto-Bewegung, Politik, Geschichte, Religion, Literatur und viele andere Themen informiert.

Diese einmalige Zeitschrift sollte von jedem Esperanto-Freund oder Verein abonniert werden.

Ĝi povas esti mendata pere de / Bestellt werden kann sie über:
Esperanto-Buchversand, www.libroservo.eu

aŭ/oder Dr. Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, 55129 Mainz.

Jarabono / Jahresabonnement: 42,00 €

12. Societa kunveno en oktobro

La 15-an de oktobro 2015, ekde la 16-a horo okazis nia societa kunveno en la gastejo "Uns Eck".

Kunvenis tie 8 personoj el la tri urboj Prenzlau, Neustrelitz kaj Neubrandenburg.

La jenaj programeroj estis:

Edeltraut
Abbildung 2: Edeltraut
Werner
Abbildung 3: Werner kun la gazeto „Ondo Esperanto“

 

René - Werner
Abbildung 4: René und/kaj Werner
Steffen, Werner, Manfred
Abbildung 5: Steffen, Werner, Manfred und/kaj Werner

13. Kunvenoj kaj aranĝoj en 2015

En 2015 okazos la jenaj societaj kunvenoj:

Krome okazos pliaj aranĝoj de la Landa Asocio, nome:

Kelkaj societanoj eĉ partoprenos al la Universala Kongreso 2015, kiu estos en la franca urbo Lillo:

14. Gratulation / Gratulo

Das Ehepaar Renata und Marian Laba feierten kürzlich ihre runden Geburtstage Renata ihren 80. und Marian seinen 85.
Beide erfreuen sich noch bester Gesundheit. Wir wünschen den Beiden noch noch viele gemeinsame, glückliche Jahre.

Antaŭ ne longe la geedzoj Renata kaj Marian Laba festis rondajn naskiĝtagojn: Renata fariĝis 80-jara, Marian nun havas 85 jarojn.
Ambaŭ ĝojas pri siaj solidaj sanstatoj. Al ambaŭ ni deziras ankoraŭ multajn komunajn, feliĉajn jarojn.

Schon seit 1971 bestehen zwischen Neubrandenburg und dem polnischen Koszalin feste, freundschaftliche Beziehungen. Das Ehepaar Laba hat schon oft uns und unsere Region besucht.

Jam ekde 1971 inter Neubrandenburg kaj la pola Koszalin estas firmaj amikecaj rilatoj. La geedzoj Laba jam ofte vizitis nin kaj nian regionon.

Estraro de LAMA

15. - 37a Kontribuo pri stilfiguroj:

En la antaŭa, 36a kontribuo pri stilfiguroj ni konatiĝis kun frazeologiaĵo sub la nomo parformulo
ĝemela vortparo (ekz. glite kaj glate; de poko ĝis poko; de tempo al tempo). Tiu nomo skizas ĉi
esprimon sole laŭ la formo, laŭ ĝia eksteraĵo (du vortoj de la sama vortklaso, kiuj estas ligitaj per
konjunkcio, prepozicio aŭ haltostreko). Sed pri ebla senco de tia vortkombinaĵo la termino nenion
indikas. Pro tio indas esplori, kiuj diversaj sencdirektoj povas kaŝi sin sub tiu parformula mantelo.

Kiel ni jam eksciis el la teksto “Delogado per krajono” (kp. la 36an kontribuon), la parformulo glite
kaj glate
kvazaŭ duoble atentigas pri ia sama kvalito de la priskribata ago, de la dialogo, kiu
“disvolviĝis glite kaj glate”, t.e. sen interrompo, sen paŭzo, sen ofendoj aŭ kriadoj. Sekve - en tiu
kazo la parformulo identas kun taŭtologio (kp. la 26an kontribuon, kie estas dirite, ke taŭtologio
konsistas en duobla esprimo de la ideo aŭ fakto per alivortigo de la sama penso).

Ankaŭ tute kontraŭa senco povas esti esprimata pere de parformulo, nome kontraŭeco inter la du
konsistigaj partoj de difinita parformulo. En la sekva ekzemplo, kapalpuge kaj pugalkape, en kiu
ĉiuj kondiĉoj de parformulo estas plenumitaj, ni povas paroli pri antitezo. [Leksiko: skolopendro =
Tausendfüßler; kalkano = Ferse; kalkanumo = Schuhabsatz; pugo = Hintern, Arsch]:

Tion komprenas nun Lia Doktora Moŝto, sed li ne povas aŭ ne
volas reagi. Ene de la ekzamenatoj, li travidas la monstron
produktotan de tiu senkultura, sensenca, porprofita scienco…
senfinan skolopendron de kravatuloj kaj pikkalkanumulinoj
gluitaj al superulo kapalpuge kaj pugalkape al subulo. Bone se ili
ĉiuj, kaj li kun ili, dronos antaŭ la metamorfozo.
(García, Higinio: Fina ekzameno. In: Beletra
Almanako [2010], n-ro 8, p. 24)

En la germana lingvo la ĉefaj vortoj en parformuloj aŭ ĝemelaj vortparoj ofte havas karakterizan
aliteracian „trajton“, t.e. la samajn komencliterojn, ekz. mit Kind und Kegel; in Bausch und Bogen;
mit Zittern und Zagen; ganz und gar; Haus und Hof; Donner und Doria; ohne Rast und Ruh.

Granda estas la defio por tradukistoj trovi taŭgan ekvivalenton, enhave kaj formale, en alia lingvo,
ekz. en esperanto. Ni foliumu en Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (E.-D.Krause, Granda
Vortaro Germana-Esperanto, Hamburg 2007) kaj serĉu la ofertojn por la du unuaj germanaj
parformuloj:

Kvankam parformuloj en etnaj lingvoj estas rigardataj kiel frazeologiaĵoj, kiel fiksitaj sintagmoj, mi
opinias, ke en la planlingvo esperanto tia procedo de fiksado (ankoraŭ ne) finiĝis. Pro tio mi listigis
la parformulojn sub la nocio „stilfiguroj”.
Permesu al mi citi el la artikolo de Humphrey Tonkin “Marjorie Boulton, poeto kore fajra”:

Iuj asertus, ke al Esperanto, konstruita lingvo, mankas la profundo de tradicio, kiun ni trovas en la
grandaj literaturaj lingvoj, kiel la angla, franca aŭ itala; kaj la nuancaj signifoj, kiujn ni trovas en
tiuj pli multe trapasataj teritorioj. Iusence ili ne malpravas; tamen, Esperanto permesas novajn
apudmetojn, novajn vortoformojn, novajn formojn de esprimo, tiel gajnante en freŝeco tion kion ĝi
perdas en tradicio.

(Beletra Almanako, n-ro 20 [junio 2014], p.59)

Anschriften

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: Werner Pfennig hat diese Aufgabe an René übergeben!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, KTNR: 320 002 134 8, BLZ: 150 50 200
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de