VERDA INFORMILO, n-ro. 7/2016, 15a de novembro 2016
GRÜNER BOTE, 07/2016, 15. November 2016

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Pri la oktobra kurseto

La 22-an de oktobro 2016 okazis kurso de Esperanto, ĉe kiu eĉ novuloj aperis.

La kurseto daŭris de la 9-a horo ĝis la 18-a horo kaj ĉeestis ĝin 11 personoj. Je la komenco ni komune matenmanĝis kaj tagmeze ni manĝis supojn kaj poste ec iomete promenis en la ĉirkaŭaĵo. Reneo instruis al la progresintoj, dum ke Vernereto gvidis la kurson por la komencantoj.

Reneo kaj Brunjo iomete fotis dum la kurseto. Jen la ligiloj:

Jen kelkaj fotoj el nia kolekto:

Birgit kaj Bernd
Birgit kaj Bernd
Reneo kaj Stefan
Reneo kaj Stefan

 

Kursanoj
Kursanoj
Kursanoj dum mangado
Kursanoj dum mangado

2. Zamenhoffesto 2016 en Berlino

La ĉijara Zamenhoffesto en Berlino okazos la 25-an de novembro, de la 15-a ĝis 20-a horo en „Kitzspinne“ je Schulze-Boysen str.38 10365 Berlin.

Jen mapo kun markilo de la vojo ekde la urbotrajna stacio „Nöldnerplatz“:

Mapo
Mapo

Ni dankas al Ronald pro la mapo.

3. Pri la Kolekto por Planlingvoj

Vernereto sendis la jenan informon:

Ekde sia fondo en 1927 la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko disponas pri ampleksa biblioteko, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 “Kolekto por Planlingvoj”. Planlingvoj – laŭ difinitaj kriterioj konscie kreitaj lingvoj – estas temoj de la sciencobranĉo interlingvistiko.

Laŭ dokumentspecoj la biblioteko konservas ĉirkaŭ 40.000 faldfoliojn, 35.000 volumojn, 25.000 gazetartikolojn, 22.000 fotografaĵojn, 10.000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 3.100 diversajn titolojn de gazetoj kaj revuoj, 3.000 muzeajn objektojn, 1.500 afiŝojn kaj 1.200 sondokumentojn.

Jen iomete pri la historio de la Kolekto por Planlingvoj:

  • 1927 Hugo Steiner (1878-1969) fondis la asocion “Internacia Esperantomuzeo”, kiu jam en 1928 fariĝis per oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Laŭ Hugo Steiner la impulso por la fondo de la Esperantomuzeo venis dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig de Felikso Zamenhof (1868-1933), frato de la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917).
  • 1929 la solena inaŭguro okazis en la pompa salono de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
  • Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), la Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj. Sed la argumento, ke la havaĵo de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.
  • 1947 la remalfermo okazis en la Hofburg sub Mikaela kupolo.
  • 2005 ampleksan, kaj organizan kaj spacan novkomencon rezultigis la translokigo en la Palais Mollard (Herrengasse 9, 1010 Wien), kie ekzistas idealaj kondiĉoj en sekuraj kaj klimatizitaj ĉambroj por la biblioteko, la arkivaĵoj kaj la muzeaj objektoj.

4. Seminario pri Esperanto-gramatiko

Andreas Kueck raportas en sia Ipernity-pago pri la okazinta seminario. Ĝi okazis en Mueß apud Schwerin, de la 21-a ĝis la 23-a de Oktobro 2016, kun 16 partoprenantoj.

Jen ligilo al la paĝo: http://www.ipernity.com/blog/55667/4636722

5. Literaturo en kaj pri Esperanto

Reneo trovis longan liston de libroj sur la paĝaro de SAT-Amikaro. Jen la ligilo:

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de