VERDA INFORMILO, n-ro. 2/2026, 23-a de februaro 2026
GRÜNER BOTE, 02/2026, 23. Februar 2026
estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo
Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de
1. Societa kunveno en februaro 2026
La okazis nia societa kunveno en la gastejo „Uns Eck“, kun 7 partoprenintoj.
Nia kunveno komenciĝis je la 15-a horo kaj daŭris ĝis post la krepusko.
2. Rerigardo al 2025
Societa kunveno en novembro 2025
- Dato: 12-a de novembro 2025
- Loko: Neubrandenburg, "Uns Eck"
- 7 partoprenintoj, el kiuj 4 prelegis
Temoj:
- Signifo de la gepatra lingvo, WP,
- Datoj de okazaĵoj 2026, BP,
- Sumoo, EH,
- Aktivaĵoj en la Esperanto-centro Herzberg, EH,
- 86a naskiĝtago, EH,
- Ĉu genra lingvajo en Esperanto? Propono de EVN, MB,
- El la romano "die alte Sonne" de Hermann Hesse, MB.
Societa kunveno en decembro 2025
- Dato: 10-a de decembro 2025,
- Loko: "Uns Eck", Neubrandenburg,
- 5 partoprenintoj, el kiuj 3 prelegis
Temoj:
- malgranda festo: 30 jarojn gastejo "Uns Eck", ni ricevis donacojn,
- Zamenhof-festo, genia lingvo, WP,
- Lydia Zamenhof kaj ŝia familio, EH,
- Esperanto en la respubliko Kongo, EH,
- Charles Darvin, kion li diris pri virinoj kaj viroj? MB, EH.
3. LAMA-kunveno 2026
Laŭ la jam dissendita invitilo la LAMA-kunveno okazos la , en la urbo Güstrow.
- Loko: Frühstücks-Café Schörx en Güstrow; adreso: Zu den Wiesen 8
- Komenco: 10:30 horo
Atentigo:
- Ĉiu partoprenanto bonvolu pagi sian tagmanĝon mem!
- Intermanĝo kaj trinkaĵoj estos pagataj el la LAMA- kaso.
4. Lingva angulo
Lingva angulo
- ujutna „bonetosa, komforta, hejmeca“ (laŭ Reta Vortaro)
- gemuta „sentiganta agrable komfortan hejmecan etoson“ (laŭ testa PIV)
- vikio „kunlabora retejo, kies enhavo povas esti redaktata per retumilo, ofte fare de iu ajn kun aliro“ (laŭ testa PIV)
- Vikipedio „libere kunredaktata interreta enciklopedio multlingva, kies Esperanta fako estis fondita en 2011“ (laŭ testa PIV)
- acero „falfolia arbo aŭ trunkarbusto, kies folioj aŭtune montras belegajn kolorojn (de flavaj ĝis rugaj); ĝiaj sekaj fruktoj (dusamaroj) havas du flugilojn; ĝia blanka aŭ hele brunruĝa ligno estas utiligata precipe por mebloj kaj tornajoj“ (laŭ testa PIV; bonvolu atenti, ke ĝi pro molekulgenaj esploroj nun apartenas al la familio de sapindacoj)
- ĥameleono (kameleono) „reptilio kun longega vermforma lango kaj kapabla ŝanĝi sian koloron“ (laŭ testa PIV)
Anschriften / Adresaro
Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)
Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
André Weber
Retpoŝto: ACW.Esperanto@mailbox.org
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
Esperanto-Verein Neubrandenburg (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de




