VERDA INFORMILO nro. 03/2002
oficiala organo de la landa estraro de Meklenburgio-Pomerio
(LAMA) kaj Esperanto Societo Neubrandenburg (ESN)

1-e societa kunveno en Woldegk (12-a de junio)

kunvenis ĉirkaŭ 10 geamikoj, ni aŭdis prelegetojn pri SEFT, UEA, GEK en Husum, gastame akceptis nin familio Weller-Schulze en sia vilao.

2-e 24-a ĈEP en Mielno (08-a ĝis 16-a de junio)

partoprenis ĉirkaŭ 75 personoj el PL, GB, DE, Blankrusio, F, Maŭricio, Belgio, DK kaj aliaj landoj.

El ESN partoprenis 3 personoj, ili prezentis prelegon pri la temo: la bona influo de bestoj je la bonfarto de homoj".

3-e La IV-a PER Pomeria Esperanto Renkonto (majo 2003)

la petoj al la organizontoj: aranĝi la kunvenon je dimanĉo, ĉar multaj geamikoj pro labortago ne povas veni.

La Akademio de Esperanto petis min, korekti nian nomon de "Pomerania" al "Pomeria", ĉar en PIV "Pomerio" estas klare definita.

4-e Vier-Tore-Fest (urbo-festo de NB) 24-a - 25-a de augusto 2003

La ESN partoprenos tiun feston per informtendo kaj la estraro tre petas pri aktiva helpo-partopreno de chiu el ni.

Detalojn : ĉe Brunhilde Pfennig.

5-e La 25-a SEFT

ja baldaŭ startos kaj la organizantoj tre esperas pri multpersona partopreno. La programo estos tute ordinara, lau la tradicio. La amikoj kaj membroj de ESN estas vokatj almenau vizite partpreni la kunvenon, ni estos sur la tendejo "Zeltplatz am Dreetssee" Thomsdorf. kiu ne konas la vojon: Neustrelitz - Feldberg - direkto Carwitz - antau Carvic rekten en arbaron ghis tendejo.

6-e Gratulon pro naskiĝtagon

Ingeborg Neumann, iam aktiva en nia rondo, nun multe rilatas kun ni en urba radio de NB, festas sian 80-an naskiĝtagon. Ni gratulas kaj deziras konstantan vivoĝojon kaj sanon.

Kore salutas la estraroj de LAMA kaj ESN


Adaptita por la reto de René Philipp.