VERDA INFORMILO, n-ro. 8/2017, 28a de aŭgusto 2017
GRÜNER BOTE, 08/2017, 28. August 2017

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Iomete pri la GEK en Freiburg

Werner ja partoprenis la Germanan Esperanto-Kongreson en Freiburg. Tie estis balotita nova estraro.

Jen kelkaj fotoj pri la kongreso:

Vorschau
Prelego pri la kongrestemo
Vorschau
Pri la financoj
Vorschau
Interrelegia diskuto
Vorschau
Nova estraro de GEK, prezidento kunmetas manojn
Vorschau
Libroservo
Vorschau
Jen citaĵo de Tolstoj en Esperanto
Vorschau
U. Brandenburg, la nova estro
 

2. Esperanto-Kurso en SWR1

Ekde kelkaj tagoj troveblas esperantokurso sur la pago de SWR1.

Jen ligilo: https://www.swr.de/swr1/bw/programm/thomas-bormann-in-schmidts-samstag-esperanto-kurso-lektion-1/-/id=446250/did=20037596/nid=446250/u94dcn/index.html

Eĉ dua kaj tria partoj jam estas tie:

Se la ligiloj eble pli poste ne plu funkcias ĉe vi, bonvolu demandi la redaktoron de la Verda Informilo pri la kurso.

3. Nachtrag zum Treffen in Stettin 2017

90 Jahre "Metropolis" ein Stummfilm 1927 Fritz Lang

Im Stettiner Kino "Pionier" wurde dieser deutsche Monumentalfilm den Teilnehmern des "IV. Stettiner Esperanto-Frühlings" vorgeführt.

Der gesamte Film wurde mit Esperanto-Untertiteln versehen, die Kristoforo Lobacz verfaßt hatte. Begleitet wurde die Aufführung von einer beeindruckenden mitreißenden Musik.

Regisseur von "Metropolis" war Fritz Lang, das Drehbuch schrieb seine Frau Thea von Harbou, die parallel dazu einen Roman verfasste. Schauplatz des Zweieinhalb-Stunden-Films ist eine Zukunftsstadt, in der sich anonyme Arbeiter für die Reichen und Schönen aufreiben. Die Stadt beherrscht Joh Fredersen; sein Sohn Freder und die von ihm verehrte Maria wollen das Los der Armen bessern. Sein eigenes Spiel spielt der Erfinder Rotwang, Schöpfer einer künstlichen Frau, die die Arbeiter zur Revolte hetzt.

Die Grundidee des Filmes ist die Versöhnung der Arbeiter und der Kapitalisten: "Mittler zwischen Hirn und Hand muß das Herz sein".

Dieser Film inspiriert bis heute beispielsweise die Produktion der utopischen Weltraumfilme der USA und anderer Staaten.

Gottesdienst während des Stettiner Esperanto-Frühlings

Es gehört zu den schönen Traditionen dieser Veranstaltung, daß für Christen aller Konfessionen und Interessierte am Sonntag ein Gottesdienst im Zentrum der Salesianer stattfindet. Das Glaubensbekenntnis, Vater Unser und andere wichtige Elemente des Gottesdienstes sind ohnehin ökumenisch.

Siehe das Gottesdienstbuch "ADORU", ekumena diserva libro, Gemeinschaftsausgabe des katholischen und des evangelischen Esperanto-Verbandes (IKUE und KELI).

4. Teo Zamenhof

En la paĝaro de Ondo de Esperanto legeblas, ke eblas mendi Teon Zamenhof.

Jen la ligilo al la artikolo: http://sezonoj.ru/2017/06/kitaj-2/#more-10790

5. Deksesa Novjara Renkontiĝo (NR)

La 16-a Novjara Renkontiĝo (NR) okazos de la 27-a de decembro 2017 gis 3-a de januaro 2018, merkredo ĝis merkredo en Saarbrücken, samtempe kaj samloke kun la 9-a NIS, la programo por junuloj.

Jen listo de aligintoj, kie ankau estas ligilo al la aligilo: http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr16.php

Reneo tie eĉ trovis nomojn de kelkaj SEFTanoj, kiuj ja loĝas en la relativa proksimeco de la novajara aranĝo.

6. Artikolo de Esperantisto en Kirchenzeitung

Ni ricevis la jenan informon:

Karaj geamikoj!

Mi volas al vi informi, ke hieraŭ aperis jena artikolo en nia gazeto.

kun salutojn
Franz-Peter Kurtz

Jen foto pri tio:

Vorschau
Jen la koncerna pago de la gazeto
 

7. Diversaj ligiloj

Reneo denove trovis diversajn ligilojn, kiuj iel rilatas esperanton. Jen malgranda kolekto:

Jen ligilo al reta vortaro esperanta-germana: https://www.slowniki.eu/esperanto/esperancko-niemiecki.pdf

Jen ligilo al libro en pdf-formo: http://www.karapaco.de/u/B.Traven/btraven_mortulasxipo.pdf

Jen ligiloj al la paĝoj de GEA pri SEFT 2017: https://www.esperanto.de/de/enhavo/seft-2017 kaj https://www.esperanto.de/de/bundesl%C3%A4nderveranstaltungen/mecklenburg-vorpommern

Jen ligilo al nia pago pri esperanta muziko: http://www.esperanto-nb.de/ligoj/kantoj.html

Jen ligilo al pdf-dosiero de GIL: http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/15/beiheft15-fischer.pdf

Jen ligilo al NDR pri nomigo de placo en la urbo Herzberg: https://www.ndr.de/nachrichten/niedersachsen/braunschweig_harz_goettingen/Herzberg-benennt-Platz-nach-Esperanto-Erfinder,esperanto120.html

Jen ligilo al arkiva paĝgo http://www.medienarchiv.com/Deutschland/Mecklenburg%20Vorpommern/Feldberger-Seenlandschaft/Thomsdorf-Camping/Thomsdorf-Camping.htm, kiu enhavas ec foton pri SEFT 2006.

Jen ligilo al intervjuo de esperantistino: https://www.spiesser.de/artikel/klingonische-begruessungen-klingen-schrecklich

Ligilo al artikolo pri speso (mono): http://www.emuenzen.de/forum/threads/der-speso-internationale-waehrung-nur-eine-vision.42388/

Prelego de Ŝverinano pri vizito de Islando: http://www.schwerin-news.de/quer-durch-island-zum-esperanto-weltkongress/40364/

Blogo eĉ parte pri esperanto: https://informilo.wordpress.com/2011/07/

Jen artikolo ligita en la antaŭe menciita paĝo: https://www.neues-deutschland.de/artikel/202283.ni-parolu-n-lasst-uns-sprechen.html

8. Jubilea 40-a SEFT

De la 22-a ĝis la 30-a de julio 2017 okazis nia jubilea, 40-a SEFT. Partoprenis ĝin 63 partoprenantoj sur la kutima tendejo. La plej juna partoprenanto havis nur 2 jarojn kaj la plej aĝa jam pli ol 80 jarojn.

La vetero estis iomete miksa. Tamen nur unu familio fuĝis, eble pro pluvo, kaj la ceteraj eltenis ĝis la fino de la semajno. Bedaŭrinde la semajno tre rapide finiĝis. Sed ni jam antaŭĝojas pri la sekvontjara SEFT. Ĝi okazos de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2018 sur la sama tendejo.

Granda surprizo estis, ke ĉe Reneo aliĝinta kvinopo el Saksio vere venis per kvin bicikloj kaj tendumis en du malgrandaj tendoj. Ĉiuj kvin parolas esperanton :-)

Pli granda surprizo eĉ estis, ke subite aperis duopo de la televida stacio RBB kaj filmis nian rondeton. Tio videblis nur dum iom pli ol minuto la 4-an de aŭgusto 2017 en la elsendo ZIBB. Se vi interesiĝas pri la filmeto kaj ne sukcesis spekti nek retrovi ĝin en la reto, bonvolu demandi la redaktoron de la Verda Informilo pri tio.

Okaze de la jubileo Diana organizis ĉe la tendeja gastejo bongustan kapreolaĵon kaj kelkaj aldone kreis diversajn salatojn.

Pro la kelkfoje okazinta pluvo ja bone kreskis diversaj fungoj, tiel ke kelkaj SEFTanoj kelkfoje iris al diversaj lokoj kaj tie kolektis multe da fungoj, ĉefe kantarelojn. Eĉ Reneo kuraĝis kuniri kun la grupeto.

Bedaŭrinde la pluvo ankaŭ placis al kuloj, kiuj ŝatis piki kelkajn SEFTanojn. Eble la vespertoj, kiuj kutime flugis vespere, manĝis kelkajn kulojn, tiel ke en 2018 estos malpli da tiaj suĉemaj bestetoj.

Reneo iomete donis kurseton pri Esperanto, eĉ se nur estis unu partoprenantino. Li esperas, ke en 2018 la intereso estus pli granda pri tio.

Dum la semajno okazis ankaŭ kelkaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon, piede aŭ bicikle. Reneo iomete bedaŭris, ke lia propono pri vizito de la Schliemann-muzeo en Ankershagen ne realiĝis. Eble ĝi ja realiĝos en 2018.

Vorschau
Komuna manĝo
Vorschau
Komuna manĝo
Vorschau
Jen du tabloj kun manĝaĵo
Vorschau
Nudeloj, salatoj, bagetoj kaj tomata saŭco
Vorschau
Nia rondo dum manĝado el iom da distanco
Vorschau
Nia rondo
 

Bedaŭrinde eĉ la tradiciaj fabelhoroj ne okazis. Espereble ili denove estos en 2018, eĉ se kelkaj SEFTanoj ne venos pro la UK en Lisbono /Portugalio.

Ni dankas al ĉiuj organizintoj de la bongusta manĝaĵo kaj ĝojas, ke Diana havis la ideon pri la kapreolaĵo kaj mendis ĝin ĉe la tendeja gastejo.

Reneo krome dankas al la kunorganizantoj de nova tendo :-) Ĝi jam alvenis per poŝto kaj atendos ĝis 2018.

Reneo proponas, ke en 2018 ni laŭeble organizu pentran konkurseton pri SEFT kaj la tendejo. Li havas eĉ materialon por tio, kiel ekzemple diversajn farbojn kaj penikojn. Kiu organizos pavilonon por tio? Alternative eblus fari artajn fotojn, ĉar nuntempaj poŝtelefonoj ja subtenas eĉ prilaboradon de fotoj, kaj ne ĉiu emas aŭ povas pentri.

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de