VERDA INFORMILO, n-ro. 10/2017, 13a de decembro 2017
GRÜNER BOTE, 10/2017, 13. Dezember 2017

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Informoj el Francio

Ni ricevis la jenan informon el Francio:

La sekva programo de kastelo Greziljono: gresillon.org/agendo

2018-apr-20/28: PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kaj internaciaj KER-ekzamenoj: gresillon.org/p

2018-maj-09/13: Korusa renkonto de Interkant’ kaj Vegana renkontiĝo: gresillon.org/koruso

2018-jul-09/27: Maratona Esperanto-kurso dum 18 tagoj

2018-jul-09/16: Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kaj Esperanto-kurso: gresillon.org/s1

2018-jul-16/21: Turisma semajno kaj Esperanto-kurso: gresillon.org/s2

2018-jul-21/27: Internacia E-Konferenco de OSIEK « Esperanto en Artoj »: gresillon.org/s3

2018-aŭg-11/19: Festa Semajno por infanoj kaj familioj, gresillon.org/s4

2. Subteno de Greziljono

Ĵus atingis nin la jena mesaĝo:

Kara samideanino, kara samideano

Ekde sesdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon Grésillon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj. Por konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko, necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.

Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita (PMR) oferti unu aŭ du adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn sen diskriminacio. Pluraj ebloj estas konsiderataj kaj la elektita projekto estos realigita tuj kiam ni havos la necesajn financojn. La leĝa limdato de la laŭnormigo estas la 31a de decembro 2018.

Por akceli la aferojn, ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin, bonvolu sendi vian donacon al: Maison Culturelle de l’Espéranto, Château de Grésillon, St Martin d’Arcé, 49150 Baugé-en-Anjou, France aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”.

Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj teamoj. Pli da informoj, i.a. la teĥnika dosiero kaj la kostokalkulo, estos afiŝitaj poste. Ne hezitu nin kontakti per retpoŝto al kastelo@gresillon.org. Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto- Kulturdomo dankas vin varme.

gresillon.org/donaco

3. LAMA-kunveno

La okazis nia LAMA-kunveno en la urbo Güstrow, en la tiea gastejo „La Dolce Vita“.

Jen la temaro germane/ Ablauf:

  • Rechenschaft des Vors. LAMA,
  • Stand der Finanzen (RP),
  • Bericht der Kontrollgruppe (A+FPK),
  • Diskussion, Bestätigung der Berichte und des Vorstandes,
  • Informationen über unsere Vereine in MV und der Aktivitäten,
  • Kurzvorträge/Gespräche, unter anderen
    • Ernst Barlach (Esperanto-Wikipedio),
    • Katalonien, hat auch Esperanto dazu eine Verbindung?

Post la tagmanĝo ni migris tra la malnova urboparto kaj vizitis la katedralon kaj poste revenis al la gastejo, kie tiam okazis kafoklaĉo.

Jen kelkaj fotoj de Brunjo. Dankon :-)

Vorschau
La tuta rondo en Güstrow
Vorschau
Jen plia foto de Brunjo
Vorschau
Ni matenmanĝis kune
Vorschau
Parto de nia rondeto
 

4. Societa kunveno en decembro

La societa kunveno en decembro 2017 okazos la en la gastejo „Uns Eck“. Temaro:

  • Kio okazis en 2017 kaj kiu ĉeestis tie?
  • 49-a LAMA-kuveno
  • datoj por 2017 (Ŝtetina Esperanto-printempo, inform-stando, GEK, SEFT, kurso, 50-a LAMA-kuveno)
  • lingvaj ekzercoj pri Kristnasko, Novjaro, solstico ktp.

5. GEK 2018

La Germana Esperanto-Kongreso 2018 okazos en la urbo Zweibrücken, de la ĝis la .

Loka Kongresa Komitato: Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken,
Postfach 2019, DE-66470 Zweibrücken
Email: 95aGEK@ esperanto-reto.eu
Telefon: +49 6332 981190 oder +49 151 25096448
Fax: +49 6332 981192

6. Informilo el Ŝverino

Ĉijare aperis en Ŝverino la 120-a eldono de la „Ora Rajdanto“. Ĝi estas trovebla sur la paĝaro www.esperanto-sn.de

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de