2014 okazis
aktualigita je 19.02.2026
2013aj aktivaĵoj
Zamenhoffesto en Hamburgo
La 20-an de Decembro 2014 okazis la Zamenhoffesto en Hamburgo, en Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099 Hamburg.
Vidu ankaŭ sur la Hamburga paĝaro aŭ PDF-dosieron kun la programo de novembro 2014 ĝis januaro 2015
Societa kunveno en Decembro 2014
La 10-an de Decembro 2014 okazis nia Societa kunveno en la gastejo "Uns Eck".
Ĉifoje kvar partoprenantoj fotis, nome: Brunjo, Edeltraut, Reneo und Vernereto.
Zamenhoffesto en Berlino
La 29-an de Novembro 2014 okazis la Zamenhoffesto en Berlino.
Vidu ankaŭ Grüner Bote / Verda Informilo 4/2014.
Landa kunveno en Güstrow
La 15-an de Novembro 2014 okazis nia Landa kunveno en Güstrow.
Vidu ankaŭ Grüner Bote / Verda Informilo 3/2014, Grüner Bote / Verda Informilo 5/2014.
Reneo tie iomete fotis. Vernereto sendis kelkajn bildojn same kiel Ralf kaj Brunjo.
Asocia konsilio
Ekde la 31-a de Oktobro ĝis la 2-a de Novembro 2014 okazis la Asocia konsilio (germane Verbandsrat) en Herzberg.
Reneo iomete fotis. Vernereto sendis kelkajn bildojn.
Okazis la jena programo.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 4/2014.
Esperantista Aŭtuna Migrado
La Germana Esperanto-Asocio organizis de la 19-a ĝis 24-a de oktobro 2014 Aŭtunan Migradon ĉe la rivero Mozelo.
Vidu ankaŭ http://www.esperanto.de/gea.malnova/ema2014.html
Vidu ankaŭ Verda Informilo 3/2014.
Societa renkontiĝo en Oktobro
La 15-an de oktobro 2014 okazis nia societa renkontiĝo de la 16-a ĝis la 18-a horo en la gastejo Uns Eck.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 3/2014, Verda Informilo 4/2014.
Societa renkontiĝo en Septembro
La 17-an de septembro 2014 okazis nia societa renkontiĝo de la 16-a ĝis la 18-a horo en la gastejo Uns Eck.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 2/2014, Verda Informilo 3/2014.
Societa renkontiĝo en Aŭgusto
La 13-an de aŭgusto 2014 okazis nia societa renkontiĝo de la 16-a ĝis la 18-a horo en la gastejo Uns Eck.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 2/2014, Verda Informilo 3/2014.
SEFT 2014
La 37a SEFT okazis de la 12a ĝis la 20a de julio 2014. Eĉ hispana esperantisto ĉeestis la aranĝon.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 2/2014.
Societa kunveno en junio
La 18-an de junio 2014 okazis nia societa kunveno en la gastejo "Uns Eck", en la urbo Neubrandenburg.
91-a Germana Esperanto-Kongreso
De la 6-a ĝis la 9-a de junio 2014 en la turingia ĉefurbo Erfurto okazis la 91-a Germana Esperanto-Kongreso.
Informoj kaj aliĝilo: http://www.esperanto.de/dek
Societan kunveno en majo
La 17-an de majo 2014 okazis nia societa kunveno en la gastejo "Schützenhaus", en la urbo Prenzlau.
Rigardu la raporton. WP sendis kelkajn fotojn. Danke al Edeltraut Reneo povis skani kelkajn fotojn.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 2/2014.
Informstando en Neubrandenburg
La 1-an de majo 2014 ni aranĝis informstandon dum "Demokratia festo" en la urbocentro de Neubrandenburg.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 2/2014, Verda Informilo 3/2014.
Kunveno en Ŝtetino
La 12-an de aprilo 2014 okazis la kunveno "Ŝĉecina Esperanta Printempo 2014" resp. "„Subtera Ŝĉecino" en Ŝtetino.
Jen la invitilo kaj aliĝilo por 2014.
Vidu ankaŭ Verda Informilo 2/2014.
Societa kunveno en aprilo
La 9-an de aprilo 2014 okazis nia societa kunveno en la gastejo "Uns Eck", en la urbo Neubrandenburg.
Societa kunveno
La 19-an de marto 2014 okazis nia societa kunveno en la urbo Neubrandenburg, en la gastejo "Uns Eck".
Societa kunveno en februaro
La 19-an de februaro 2014 okazis nia societa kunveno en la gastejo “Uns Eck” en la urbo Neubrandenburg.
Societa kunveno en januaro
La 22-an de januaro 2014 okazis la Societa kunveno en la gastejo “Uns Eck” en la urbo Neubrandenburg.
Novjara festo
Do ĉion bona en la nova jaro 2014!