Verda Informilo, nro. 04/2007, 15a de feb. 2007
Grüner Bote, Nr. 04/2007, 15. Feb. 2007

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN) www.esperanto-nb.de

1. gravaj datoj 2007

30a Somera Esperanto Familia Tendaro (SEFT)
kiam: 21a ĝis 28a de julio 2007
loko: tendejo "Campingplatz am Dreetzsee", apud vilaĝo Thomsdorf (regiono Feldberga lagaro)
Informoj: info@esperanto-nb.de
Kelkaj detaloj: la aranĝo okazas sur ordinara tendejo, la Esperanto-amikaro kolektiĝas kun la tendoj el certa parto de la tendejo. Ĉiu devas zorgi pri si mem: tendo, tendaĵoj, nutrado ktp. La programo de la E.-tendaro estas libervola, nia slogano estas: "nur okazas tio, kion vi mem aranĝas". Laŭ la emo de la partoprenantoj oni invitas al migradoj, ekskursoj, kafoklaĉoj, komunaj manĝoj, bivakfajro kaj vesperaj fabelhoroj por infanoj kaj interesuloj. Grava elemento de la tendaro estas la persona, individua kontakto inter la geamikoj.

84a Germana Esperanto Esperanto-Kongreso
dato: 24a ĝis 28a de majo 2007,
loko: Hamburgo
informoj: info@hamburg2007.de oder www.esperanto.de
Ampleksa programo, la organizantoj informas per kompakta disko. Krome okazas eskskursoj, fakrondoj, membrokunveno de GEA, libroservo ktp. ktp.

Ĉebalta Esperanto-Printempo
dato: 12a ĝis 20a de junio 2007
loko: Mielno, en la regiono de Koszalin de norda Pollando, rekte apud Balta Maro, sur terlango inter la maro kaj la Jamno-lago.
detalaj informoj: www.esperanto.koszalin.pl
reto: barslavo@poczta.onet.pl
tel. 0048 503 417 825
La kunveno ne nur okazas en rava loko dum ĉarma printempo, la kunveno okazas en speciala hotelo, kiu permesas agrablan Esperanto-etoson. Abunda programo: prelegoj, komuna kantado, ekskursoj, diskutoj ktp. Por eksterlandanoj tiu kunveno estas nepre vizitenda, sendepende de la agho, sanstato. El la hotelo oni post kelkminuta paŝado atingas la maron.

Esperanto-Ĝardenfesto
dato: 18a de augusto 2007, komenco: 12.00a horo, fino: ĉirkaŭ 18.00a horo.
loko: vilaĝo Pragsdorf, inter urboj Neubrandenburg kaj Woldegk,
en la vilaĝo demandu al la kolonio de etĝardenoj "Kleingartensparte Daheim".
programo: ni rostkrados, laŭ propono ankaŭ vegerane, poste kafoklaĉo (kukojn, tortojn bv. kunporti) por vespermanĝo ni planas la tradician supon sur bivakfajro, (ni tre invitas la polajn amikinojn, ke ili helpu per la mondkonataj, vaste ŝatatoj receptoj).
Info: www.esperanto-nb.de aŭ al unu el la kontakeblecoj de tiu informilo.
Kotizoj: ni kolektas monon por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, geamikoj el Pollando estas niaj gastoj, kiuj nenion pagos.

42a Esperanto-Semajnfina Seminario
dato: 26a ĝis 28a de oktobro 2007,
horaro:
vendredo: 18.00a-21.00a horoj,
sabato: 09.00a-21.00a horoj,
dimancho:09.00a-12.00 a horoj.
loko: Neubrandenburg, orienta kvartalo, en klubejo de loĝeja kooperativo.
Ni celas formi tri grupojn: absolutaj komencantoj (scivolemaj personaj), progresintoj, konversacia rondo.
La sabata vespero estas libera por prelegoj, diskutoj k. a. en komuna rondo.
Kotizoj: 15,00 € po persono, infanoj sen propra salajro nenion pagos. En la kotizoj estas: tagmanĝoj, du vespermanĝoj, kafoklaĉo. La produktojn ni aĉetos en grandmagazono por ŝpari monon, krome ni petas, ke ĉiu partoprenonto aktive helpu la prizorgadon.

Informoj, demandoj: Esperanto-Societo Neubrandenburg.

Landa-Zamenhof-Festo / LAMA-membro-elekto-kunveno
dato: 08a de decembro 2007
loko: Hanso-Urbo Stralsund
invito al landa membro-kunveno por elekti novan estraron,
festa kunveno okaze de naskiĝo de Esperanto,
rondiro tra historia urbocentro.

2. Ondo Esperanto

du diversaj elsendoj en regiona, shtata radio

pri la movado:
la elsendo okazas monate kaj oni povas auskulti ĉiujn elsendojn en interreto: www.esperanto-nb.de .
Venonta elsendo: 01a de marto 2007, 18.00 - 19.00 horoj,
ripeto: 04a de marto 2007, 16.00 - 17.00 horoj.
Tiu elsendo informas pri la Esperanto-movado, komence de nia societo, GEA, UEA, najbaraj kluboj, revuoj kaj multaj aliaj interesaĵoj. La celgrupo estas la ĝenerala publiko.

pri unu temo:
okazos je 14a de marto 2007, 15.00 - 16.00 horoj
ripeto: 18a de marto 2007, 16.00 - 17.00 horoj.
Tiu elsendo nur havas unu temon, kiun ni profunde pridiskutas: ekzemple interlingvistiko, historio, lingvo-problemo en EU, priparolo de libroj pri Esperanto ktp. Celgrupo estas personoj, kiuj deziras sin informi pri la teorio kaj praktiko de Esperanto kaj interlingvistiko.

Tiel ni certigas, ke ĉiusemajne ni disaŭdigas unu 60-minutan elsendon, al nia E.-redakcio apartenas tri personoj, ni devas memstare solvi ĉiujn aferojn: redakciaj, programaj, muzikaj, teknikaj, planado de tutstacia horaro, formularoj ktp. ktp.

3. Kunvenoj de Esperanto-Societo Neubrandenburg

ni ne havas konstantan kunvenejon, sed ĉiam estas gastoj, aŭ en gastejoj aŭ en privataj domoj aŭ en klubejoj k.a.

januare 2007
ni kunvenis en aparta solono de librovendejo en unu el niaj mezepokaj defendo-domoj en la urbomurego.

februare 2007
okazos je 14a de februaro 2007, tempo 16.00-18.30 horoj.
loko: gastejo "Uns Eck" (nia angulo), je la bulvardo en urbocentro.
enhavo:

estontaj kunvenoj:

4. Halo, kiu mi estas, chu vi rekonas min?

Surprize telefonis al nia rondo s-ino Helga Olschewski, kiu iam apartenis al Esperanto-Klubo Anklam. Ŝi nun loĝas en la germana ĉefurbo kaj membras en la Esperanto-Ligo Berlin. Ŝi post longa paŭzo revenis al la movado kaj nun kontaktis al novaj kaj malnovaj geamikoj.

Simila telefonsigno venis de "Henriko", li 1967 partoprenis kun Werner Pfennig junularan turisman kunvenon en Seged/Hungario. Lia demando estis: ĉu vi rememoras la bongustan hungaran vinon kaj la ĉarmajn belajn knabinojn.... Henriko loĝis siatempe en Silezio/Pollando kaj nun en Germanio kaj denove serĉas rilatojn al siaj geamikoj.

5. emocia, malofta demando

El Slovenio venis peto, serĉi sinjorinon en Pomerio. Kio okazis? Dum la dua mondomilito slovena junulo absolvis devigan laboron en grandbieno de Pomerio, apud urbo Anklam. Kontraŭ ĉiuj malpermesoj li enamiĝis en germana virino kaj rezulte el tio la virino 1943 naskis knabinon. Preskaŭ samtempe oni metis la slovenon en koncentrejon apud urbo Wolgast, pro tio li perdis kontakton al sia amatino. La viro travivis koncentrejon kaj militon kaj nur 2006 rakontis al sia familio, ke li havas filinon en Germanio. La ESN skribis leterojn, demandis homojn kaj kiel unopaj mozaika ŝtonetoj iam formiĝis rezulto, ni trovis la virinon kaj peris ŝian adreson al Slovenio.

6. PSI 2007

La Printempa Semajno Internacia (PSI) invitas al ebleco de sperto-interŝanĝo
PSI: okazos de 02a.-09a de aprilo 2007 en la dua germana ĉefurbo Bonn
pli detalaj informoj:
http://www.esperanto.de/psi/ 2007/

7. Esperanto-forumo en Usono (USA)

Mar-Kardena@GrupoAmikema.org invitas al San Diego, Kalifornio/Tihuano, Meksiko je la 27a ĝis 30a de julio 2007. Okazos forumo de ELNA kaj kiu el Europo hazarde dum tiu tempo estas en Usono, estas kore invitata. Bonvolu antaŭ-aliĝi kaj tre dezirataj kaj invitataj estas prelegoj de la gastoj.

8. EU-komisaro kritikas civitanojn de la unia landaro

ni manĝas tro multe, tro dolĉe, tro grase kaj ĉirkaŭ 60 procentoj de la homoj tro pezas, en kreskanta nombro ankaŭ infanoj. La amikoj de la Esperanto-movado ne alie aspektas. Kion do fari: gravas informado kaj neniam sekvi sencaciajn dietajn programojn, tion nur peras malseriozaj entreprenoj aŭ personoj. Al nia Societo de Neubrandenburg apartenas naturkuracistino, kiu diradas: nur per deca manĝokulturo kaj dum tutviva disciplino oni vere sukcesas. Tio fakte nenion kostas, ĉar ĉio, kion ni bezonas kreskas ĉirkaŭ ni.

Geschäftsstellen:

LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: werner.pfennig@t-online.de
Bankverbindung des LAMA:
BLZ: 150 505 00,
KT-NR: 11 00 360 588
Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de
Bankverbindung des EVN:
Postbank Hamburg
BLZ: 201 100 22, KT-Nr. 279 712 51 13