VERDA INFORMILO, n-ro. 7/2018, 10a de julio 2018
GRÜNER BOTE, 07/2018, 10. Juli 2018

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Lingva angulo

Kiel nomiĝas "smiley" resp. "emoticon" en Esperanto?

Ĝi devenas el la Komunejo, kie troveblas bildoj por la diversaj Vikipedioj. Jen la ligilo https://commons.wikimedia.org/wiki/File:SNice.svg Verkis ĝin la uzanto Mystic, kies uzantopaĝo troviĝas en la angla Vikipedio sub https://en.wikipedia.org/wiki/User:Myst%C3%ACc

Jen la terminoj por "smiley" el Komputeko https://komputeko.net/index_eo.php?vorto=smiley

  • miensimbolo;
  • ridetulo;
  • mieneto

Esperanta vikipedio por tio uzas la terminon „ridetulo“. Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Ridetulo.

Jen la terminoj por "emoticon" el Komputeko https://komputeko.net/index_eo.php?vorto=emoticon

  • miensimbolo;
  • mienvinjeto;
  • mieneto

Esperanta vikipedio por tio uzas la terminon „miensimbolo“. Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Miensimbolo.

Kelkaj terminoj estas menciitaj en la Komputeko por ambaŭ sencoj. Sed la vorto „miensimbolo“ havas pli vastan sencon ol „ridetulo“. La plej konataj miensimboloj resp. ridetuloj ja estas :-) kaj :-(.

La germana Vikivortaro enhavas eĉ pli longajn listojn de tiaj simboloj. Jen la ligilo:

2. Amikumu

Por interesuloj, kiuj serĉas esperantistojn en sia proksimeco, jen kelkaj interesaj ligiloj, kiuj rilatas la apon „Amikumu“.

Jen du pliaj artikoloj en Esperanto pri Amikumu:

La apo haveblas por la du operaciumoj „Android“ kaj „iOS“.

3. SES – kurso en slovakio

Samtempe kun la ĉijara SEFT okazos Somera Esperanto-Seminario en la slovaka urbo „Liptovský Mikuláš“.

Jen informoj en la germana https://ses.ikso.net/2018/de/ kaj en Esperanto https://ses.ikso.net/2018/eo/.

4. Enkonduko pri la programo „Inkscape“

Antaŭ kelkaj tagoj Reneo hazarde trovis enkondukon pri la uzado de la programo „Inkscape“ en Esperanto. Jen ligilo https://inkscape.org/de/doc/basic/tutorial-basic.eo.html

Per la senpaga programo eblas krei kaj prilabori grafikojn en vektora formo. Unu tia bildeto jam videblas en la aktuala informilo en la ĉapitro 1, nome „Lingva angulo“.

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de