VERDA INFORMILO, n-ro. 5/2018, 28a de majo 2018
GRÜNER BOTE, 05/2018, 28. Mai 2018

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Societa kunveno en majo 2018

La 30-an de majo 2018 okazos nia societa kunveno en la gastejo „Uns Eck“.

Temaro:

  • Ŝtetina Esperanto-Printempo
  • Festo de demokratio, informstando la 1-an de majo
  • Germana Esperanto-Kongreso
  • Ondo-Esperanto
  • Kiu estis kie? (EH en pollando, NP en Kievo)
  • Esperanto-Fervojista kongreso sur Dars
  • 53-a kurseto en oktobro
  • Lingvaj ekzercoj

2. Videoj kaj fotoj pri ŜEP

La 21-an de aprilo 2018 Brunjo iomete filmis dum ŜEP en Stetino. Kaj Reneo enretigis du videojn sur la jena paĝo http://esperanto-nb.de/kalendaroj/jam_okazis2.html (La ligilo ŝanĝiĝos en januaro 2019!)

Jen du fotaroj pri ŜEP:

Jen iomete la kulminoj de la programo.

  • Vendrede je la 19-a horo ni partoprenis koncerton en la Filharmonio de Ŝtetino.
  • Sabate ni vizitis vojevodian policejon, kies konstruaĵo jam delonge estas uzata kiel policejo.
  • Krome okazis ĉambra muzikkoncerto de ĉarma violona kvarteto, prelego de Roman Dobrzysnki pri sia libro „Zamenhof en Varsovio“, prezentiĝo de „Szczecinianie“ kun popolaj kantoj kaj dancoj, prezentado de Tai Ĉi kaj esperantaj kantoj.

La germanoj partoprenis la aranĝon okope, el la urboj Ŝverino (2), Neubrandenburg (4), Neustrelitz (1) kaj Prenzlaŭ (1).

Prezentiĝo de „Szczecinianie“ kun popolaj kantoj kaj dancoj
Prezentiĝo de „Szczecinianie“ kun popolaj kantoj kaj dancoj
Ĉarma violona kvarteto
Ĉarma violona kvarteto
Kvaropo el Neubrandenburg
Kvaropo el Neubrandenburg
Okopo el Meklenburgio kaj norda Brandenburgio
Okopo el Meklenburgio kaj norda Brandenburgio

7 el la okopo estas el Meklenburgio kaj la ĉarma virino en la malfono estas el Brandenburgio.

La aŭtoro de la informilo tenis verdan flagon :-)

3. Societa kunveno en junio 2018

La okazos nia societa kunveno en la gastejo „Uns Eck“.

4. Invito al Krakovo

Vernereto sendis la jenan inviton retpoŝte:

Estimataj geamikoj, Ni invitas Vin partopreni en la 31-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo, kiuj okazos ekde 1a de junio ĝis 3a de junio 2018 (vendrede - dimance).

Ĝi estas tradicia aranĝo de krakova esperantistaro kun abunda prelega kaj arta programoj. Komencas samtempe kun datrevenon-festado de lokiĝo de la iama reĝa ĉefurbo de Pollando.

La E-Tagojn de Krakovo organizas Krakova Societo ESPERANTO en la Kulturcentro de Podgórze, strato Sokolska 13, PL-30-510 Kraków, Pollando (http://www.centrumkultury.eu).

Ĝis la revido! Organiza Teamo

5. Invito al Greziljono, Francujo

Vidu la someran oferton de la franca Esperanto-kastelo Greziljono:

http://gresillon.org/somero

6. Esperanto-Fervojista Kongreso en Prerow

ĝis okazos Esperanto-Fervojista Kongreso en Prerow.

Pli detalajn informojn vi povas peti ĉe vorstand@esperanto-nb.de

7. Ligiloj

Reneo trovis denove kelkajn ligiloj pri diversaj temoj, kiuj iel rilatas esperanton.

Claude Labetaa proponis al li paĝaron de Perigorda Esperantista Grupo, en Francujo.

8. Nia informstando

La ni triope organizis informstandon en la urboparko.

Edeltraut kaj „Mudder Finksch“ kaj „Möller“
Edeltraut kaj „Mudder Finksch“ kaj „Möller“
Nia triopo
Nia triopo

9. Bicikla karavano al la ĉijara UK en Lisbono

Berlinaj esperantistoj organizas karavanon per biciklo al la UK en Lisbono. Ili ekveturos la 10-an de junio. Pliaj detaloj legeblas en la reto sub http://www.liberafolio.org/2018/04/02/biciklado-el-berlino-al-lisbono/ kaj http://bemi.tejo.org/vokovo/.

Ni deziras al ĉiuj partoprenantoj bonan vojaĝon :-)

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de