VERDA INFORMILO, n-ro. 4/2018, 16a de aprilo 2018
GRÜNER BOTE, 04/2018, 16. April 2018

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Ligiloj

Antaŭ kelkaj tagoj Reneo trovis interesajn ligilojn al germanlingvaj paĝoj, kiuj temas pri lingvaj aferoj:

2. Nia granda biblioteko en Aalen

Nin atingis la sekva mesago el Berlino:

Saluton!

Sur http://www.faz.net/aktuell/gesellschaft/jugend-schreibt/esperanto-15488676.html aperis artikolo pri Esperanto kaj la biblioteko en Aalen, kiu estas ŝajne tutmonde la due plej granda Esperanto-biblioteko :-)

(Se vi volas subteni la bibliotekon, verŝajne la kunlaborantoj tre ĝojos, se vi donacos al ĝi per la konto de GEA, "Donaco biblioteko Aalen". https://www.esperanto.de/eo/kontoj )

Certe bone, se vi esprimos vian ŝaton de la artikolo (ĝis nun nur du homoj faris tion...). Mi komentis la artikolon kaj kompreneble mi tre ĝojos, se vi bonvolos esprimi vian ŝaton pri ĝi. Verŝajne por ambaŭ tiuj agoj necesas registriĝi ĉe FAZ; kostas neniom, nur iomete da tempo.

Antaŭdankon
Lu

3. Esperanto-Kurso en SWR1

Aldone al la Verda Informilo 8/2017, punkto 2, jen informo pri la kvara kaj kvina partoj de la videoj.

4. Societa kunveno en marto 2018

La 21-an de marto 2018 okazis nia societa kunveno en la gastejo „Uns Eck“.

Okazis diversaj prelegoj, interalie Reneo prelegis pri vortoj kun duoblaj konsonantoj kaj vokaloj, kiuj relative maloftas en Esperanto.

Jen kelkaj vortoj kun duoblaj konsonantoj trovitaj de li:

  • Anno (virina nomo, NPIV, pago 92)
  • finno (popolo en nordorienta Europo, NPIV, pago 337)
  • Mekko (urbo en Saud-Arabio, NPIV, pago 723)
  • Messo (urbo en Loreno/Francujo, NPIV, pago 732)

Jen kelkaj vortoj kun duoblaj vokaloj trovitaj de Reneo:

  • Aarono (biblia nomo, NPIV, paĝo 41)
  • maato (ŝipano, kies rango varias, NPIV, paĝo 699)
  • oolito (globeto ĝenerale kalcita, NPIV, paĝo 811)
  • oomikotoj (filumo de senklorofilaj kromistoj, NPIV, paĝo 812)
  • Oomoto (religia movado el Japanujo, NPIV, paĝo 812)
  • oosfero (inseksa gameto de la plantoj, NPIV, paĝo 812)
  • oosporo (daŭra zigoto de la oomikotoj, NPIV, paĝo 812)

Jen kelkaj fotoj pri la kunveno:

Nia rondeto
Nia rondeto
Reneo prelegas
Reneo prelegas
Dekstre videbla Stefan
Dekstre videbla Stefan
Birgit, Bernd kaj Manfred
Birgit, Bernd kaj Manfred

5. Esperantlingvaj libroj

Jen trezoro por legemuloj, kiuj ŝatas eĉ esperantan literaturon kaj tradukoj de nacilingvaj verkoj. La ligilo jenas: http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj

6. Videoj en Esperanto

Antaŭ kelkaj tagoj Reneo trovis kelkajn videojn.

Jen la ligiloj:

7. Gazetaraj artikoloj

Jen kelkaj ligiloj al gazetaraj artikoloj, trovita foje de Reneo.

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de