VERDA INFORMILO, n-ro. 6/2018, 30a de junio 2018
GRÜNER BOTE, 06/2018, 30. Juni 2018

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Prelego pri Esperanto

Reneo enretigis germanlingvan prelegon de la fama profesoro Falkenhahn sur la jenan paĝon:

Bonvolu atenti, ke la paĝo eble povus iom bezoni iom da tempo dum la ŝarĝado, precipe se vi uzas malrapidan konekton aŭ poŝtelefonon. Pro la longeco li metis du partojn, kiuj kune daŭras pli ol horon.

La prelego estiĝis jam en la 1970-aj jaroj.

2. Societa kunveno en majo 2018

La okazis nia societa kunveno en la gastejo „Uns Eck“.

Temaro:

  • Ŝtetina Esperanto-Printempo (WP, RP)
  • Festo de demokratio, informstando la 1-an de majo (RP, EH, WP)
  • Germana Esperanto-Kongreso (EH) kun diversaj ekskursoj, nur la revizia komisiono ŝanĝiĝis
  • Ondo-Esperanto (WL, WP)
  • Kiu estis kie? (EH en pollando, NP en Kievo)
    • Pola Esperanto-Kongreso en Zabrze (EH)
  • Esperanto-Fervojista kongreso sur Dars (WP)
  • 53-a kurseto en oktobro (WP, RP)
  • 70 jaroj -Israelo (WP) laŭ artikolo en „Nordkurier“, de la 15-a de majo 2018
  • Lingvaj ekzercoj
    • pri prefikse uzataj adjektivoj kaj vortece uzataj afiksoj (RP)
    • pri interjekcioj laŭ PAG (Plena Analiza Gramatiko) (WP)

Jen kelkaj fotoj:

Foto 1: Vernereto, Vernerego kaj Reneo
Foto 1: Vernereto, Vernerego kaj Reneo
Foto 2: Edeltraut, Vernereto kaj Reneo
Foto 2: Edeltraut, Vernereto kaj Reneo
Foto 3: Birgit, Bernd kaj Edeltraut
Foto 3: Birgit, Bernd kaj Edeltraut
Foto 4: Birgit, Bernd, Edeltraut kaj Vernereto
Foto 4: Birgit, Bernd, Edeltraut kaj Vernereto

Ankaŭ eblas rigardi fotojn en nia paĝaro jene:

3. Simboleto por ESN

Antaŭ kelkaj tagoj Reneo enretigis simbolon por ESN.

Ĝi konsistas el Verda Stelo en la mezo kaj ĉirkaŭanta teksto „Esperanto-Verein Neubrandenburg e.V.“. La du unuaj vortoj aperas supre iomete kurbe kaj la urbonomo kaj mallongigo aperas malsupre.

Krome la teksto havas ombron.

La simbolo jam videblas en kelkaj partoj de nia paĝaro, nome:

4. Simboleto por nia paĝaro

Jam ekde 10 jaroj nia paĝaro enhavas propran legosignan bildsimboleton (angle favicon). Pro teknikaj kialoj Reneo emas iomete aktualigi ĝin.

Jen la malnova kaj nova versioj:

Iomete malklara pro malgranda dosiero

La simboleto konsistas el la flago de Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj la Verda Stelo.

Bonvolu sendi proponojn pri eventuala alia tia legosigna bildsimboleto al la malsupre menciita retpoŝta adreso de Reneo, kaj se vi kapablas eble eĉ dosieron, laŭeble kiel svg-dosieron, ĉar tia dosiero estas bone skalebla.

5. Societa kunveno en junio 2018

Marde, la okazis nia societa kunveno en la gastejo „Uns Eck“.

Temaro:

  • Esperanto-Fervojistoj kunvenos en Prerow de la ĝis , Neubrandenburganoj planas partopreni tie,
  • lingvaj ekzercoj
  • estontaj kunvenoj (41-a SEFT de la ĝis la , ĝardenfesto la en Pragsdorf, kurseto la )
  • propono pri la supre menciitaj simboloj de Reneo
Foto 5: Vernerego kaj Reneo
Foto 5: Vernereto kaj Reneo
Foto 6: Vernereto
Foto 6: Vernereto

Dum nia societa kunveno Vernerego protokolis la temojn.

Ankaŭ eblas rigardi fotojn en nia paĝaro jene:

6. Estontaj kunvenoj

  • 41-a SEFT, de la ĝis la ,
  • ĝardena festo la , en Pragsdorf,
  • kurseto por komencantoj la , ekde la ĝis la ,
  • LAMA-kunveno la en Güstrow

7. Nekrologo pri Kurt Güse el Ŝverino

Ni funebras pro la forpaso de nia Honora Membro Kurt Güse (1924-2018)

Kurt Güse forpasis la . Instigis lin lia edzino Elli, mortinta 2006, lerni Esperanton en 1968 en unu de la unuaj popollernejaj kursoj de la novfondita Esperanto-Asocio de GDR. Elli kaj Kurt Güse estis bonkonataj en E-rondetoj de orienteŭropaj E-kluboj, precipe en Pollando, Ĉeĥio, Estonio kaj Hungario. La plej granda merito de Kurt estis la oficialaj amikecaj kontraktoj inter gemelkluboj de la Esperanto-grupoj. Kiel prezidanto de la LKK 1985 Kurt Güse kunorganizis la 5-an Internacian Medicinistan Esperanto-Renkontiĝon (IMEK) en Ŝverino. 1992 li apartenis al la LKK de la 70-a Germana Esperanto-Kongreso en nia urbo.

Kurt Güse estis aktiva membro de la Subdistrikta Laborrondo Esperanto en Ŝverino inter 1976 kaj 1984. Ekde 1983 ĝis la dissolvo de la distriktoj 1990 li kiel Distrikta Prezidanto en Ŝverino staris je la dispono. De 1983 ĝis 1990 li estis membro de la Centra Estraro de GDREA. Por siaj aktivecoj li plurfoje estis honorita de GDREA. Ekde la jaro 2005 la klubanoj nomigis lin „Honora Membro de la Esperanto-Klubo Ŝverino“. Ankoraŭ pli ol 90-jaraga li partoprenis kelkajn klubajn vesperojn. Kurt Güse mortis en la aĝo de 94 jaroj. Lia ceesto tre mankos al niaj E-rondetoj. – roko -

La funebra ceremonio okazos la en la kapelo sur la malnova tombejo en Ŝverino.

Eblas kondolenci ĉe lia filino: Marlis Rieck, Ahornstr. 43, 19057 Schwerin.

 

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de