je la fino de diservo je Pasko sur la placo de Sankta Petro en Vatikanio la papo benis la urbon kaj teron kaj poste surde balkono salutis la homojn de la mondo uzante multajn lingvojn. Unu el la lingvoj estis Esperanto, kiun li klare kaj bone parolis, dum la origina elsendo de la diservo oni multfoje montris sur ekrano la litero-panelojn, kiuj formis la vorton "ESPERANTO". Tiujn televidelsendojn oni publikis en la tuta mondo kaj atenta spektanto nun scias pri nia internacia lingvo. Pri tio ni tre ĝojas, ja ne estas memkompreneble, ke ankaŭ la nova papo salutas en Esperanto, niaj katolikaj amikoj certe bezonis fortan subtenon, por ke tio okazu.
en agrabla gastejo "Wspomnienie" en la aleo Wojska Polskiego kunvenis 35 personoj el Szczecin kaj regiono por celebri la oran jubilenon de la Esperanto-movado post la dua mondomilito. La ĉefino Lidia Bogusz kun estraro kaj helpantoj zorgeme preparis dignan, belan kunvenon. Lidia Bogusz prelegis pri 50 jaroj Esperanto en Szczecin, Eduardo Kozyra, vicprezidanto de PEA salutis en la nomo de PEA kaj Werner Pfennig gratulis en la nomo de movado el Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj GEA. En malgranda ekspozicio troviĝis la jaraj kronikoj kun multaj fotoj kaj aliaj dokumentoj.
silente, sed tre efike agis komisiono, kiun gvidis dro. Detlev Blanke, ĝi prilaboris plej diversajn temojn de la historio de Esperanto-movado en GDR. Fondita marte 1997 al la komisiono apartenis 24 personoj, dum tiu tempo 21 aŭtoroj verkis kaj eldonis ĉirkaŭ 80 titolojn kun volumo de pli ol 4.000 paghoj. Krome oni produktis KD kompaktajn diskojn kun voĉoj, filmoj) kaj multajn video-filmojn. La komisiono kunvenis ĝis la jaro 2005 12 fojojn, dro. Blanke eldonis dum agado de la komisiono 17 "Cirkulerojn" kun entute 410 paĝoj. Momente ne eblas tute resumi la rezulton de tiu komisiono, sed estas planate eldoni el tiu materialo koncizan libron pri la historio de Esperanto en GDR. Laŭ nia orientiĝo tio estas malofta afero en GEA kaj en aliaj tutlandaj E.-organizoj.
Germana Esperanto-Asocio festos sian 100an jubileon, 1906 Esperanto-amikoj el ĉiuj germanlingvaj landoj fondis tiun tutgermanan
organizon. Krom ĉiuj interesuloj estas plej kore invititaj la amikoj el regionoj, kiuj siatempe apartenis al la landoj Svisio, Aŭstrio kaj
Germanio.
tempo: 02a-05a de junio 2006, loko: Braunschweig
informoj: www.esperanto.de, www.jubileagek.ic.-herzberg.de
aŭ Esperanto-Kiel@web.de
Christian Darbellay, Kaiserstr. 39, 24143 Kiel, Tel.: 0431 73 77 88.
riĉa, varia programo: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj, ekskursoj. Nepre nun aliŭi por atingi hotelon kaj esti en kongreslibro.
19a de aprilo 2006, 17.00-18.00 horoj, kanalo: 88,0. Sendepende de la tempo vi povas viziti/aŭskulti niajn elsendojn en la tuta mondo en la "radioarkivo" aŭ en niaj retpaĝoj: www.esperanto-nb.de Temo: persekutoj kaj ĉikanoj kontraŭ Esperanto sub la diversaj faŝismaj registaroj kaj ŝtatoj en Eŭropo.
Ĵus okazis je 12a de aprilo 2006, en urbo Neustrelitz,
ni pridiskutis la temojn:
10a de majo 2006, Esperanto-klubo Prenzlau invitas,
loko: Jugendgästehaus, Brüssower Allee, komenco: 16.00a, fino je 18.30a horoj.
temoj:
kunveno de rememoroj
Dato: sabato, la 24an de junio 2006 en Neubrandenburg, gastejo "Sandkrug" en Demminerstr. (bushaltejo kaj aŭto-parkejo je la gastejo).
Nia programo:
Ni jam informis pri niaj geamikoj (franca-litova paro), kiuj jam dum unu jaro vivas sur la insulo Tahitio: vi ja scias, meze inter Aŭstralio kaj Suda Ameriko. Ili havas kvarjaran knabinon kaj dujaran knabeton. La kostoj tie estas duoble pli alta ol en Eŭropo, ĉiam, dum tuta jaro 35 gradojn laŭ la skalo de Ceziuso kaj ĉirkaŭe senfina maro kun varma akvo, palmoj, dolĉaj fruktoj sen fino. Sed Darius sopiras al vintro kun frosto, al printempo, somero kaj aŭtuno laŭ sia ritmo. Darius kun familio kore salutas ĉiujn, kiuj konas lin el Neubrandenburg kaj SEFT.
loko: Mielno, 12 km norde de Koszalin, la programo estas agrabla miksaĵo de libertempo, prelegoj, vesperaj aranĝoj, ekskursoj.
Kiam : 13a ĝis 21a de junio 2006.
Informoj: www.esperanto-nb.de aŭ www.esperanto.koszalin.pl
kiam: 12a-16a de septembro 2006,
loko: Negas apud urbo Stralsund, moderna agrabla hotelo "S.E.E.-Hotel" ,
Programo: ripozi, sporti, naĝi, ekskursi kun E.-geamikoj.
Informoj: www.esperantoland.org aŭ pere de la organizanto
Gun.Eb@t-online.de , Tel. Gunter Ebert: 03831 490003.
LAMA, landa asocio MA
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-adreso: werner.pfennig@t-online.de
banko de LAMA:
BLZ: 150 505 00, KTNR:
11 00 360 588
Esperanto-Societo Neubrandenburg r. a.
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-adreso: info@esperanto-nb.de
banko de ESN:
Postbank Hamburg
BLZ: 201 100 22, KT-Nr. 279 712 51 13
Adaptita por la reto de René Philipp.
Krome RP korektis la nombradon de la ĉapitroj, ĉar en la retpoŝta versio dufoje aperis punkto 8.