Ekde la 10a de junio 2003 ni uzas la ŝpruc-helpilo-programon de Walter Zorn (laŭ LGPL). Ĝi estas programita per JavaSkripto, kaj pro tio estu aktivita Javaskripto, por povi vidi la etajn Javaskriptaĵojn.
Ekde la 17a de junio 2003 la propraj ligiloj distingeblas de fremdaj ligiloj (CSS ebligas tion.). [Atentu, ke ambaŭ ekzemplaj ligiloj nenion efikas, ĉar la kuna "ankro" (salto-celo) ekzakte antaŭas.]
Ekde la 20a de julio 2003 ni uzas la kolorĉeno-javaskripton de René Philipp (laŭ GPL). Ĝi eĉ subtenas tiel nomatajn entojn kaj HTML-etikedojn. Kaze de problemoj enmeti en propran paĝaron vi povas peti pri transsendo de zip-pakita provo-paĝo per retpoŝto al la aŭtoro.
Ekde februaro 2004 estas anstataŭata la proprieta alĝustigo bgproperties="fixed" per CSS background-attachment:fixed. Per tio estas konfigurata la fona grafiko tiel, ke ĝi ne plu kunmoviĝas dum rulado. (Ne funkcias en malnovegaj foliumiloj!)
La 1an kaj 2an de marto 2004 mi aranĝis novajn sub-dosierujojn, i.a. por SEFT, informiloj, kurso kaj paĝo pri ni. Do, se iu ligilo ne plu funkcius pro la ali-konstruo, bonvolu informi nin tujtuje!
Ekde la 18a de marto 2004 la ligiloj aperas en apartaj dosieroj laŭ kategorioj.
En aprilo 2004 ni interŝanĝis la navigejajn grafikojn. Plibonigajn proponojn bonvolu tuj al mi!
Ekde la 15a de aprilo 2004 ne plu ekzistas iuj framoj, ĉar tiuj dum testado kaŭzis tro multe da problemoj. La navigejon mi enplektis per "include"-tekniko uzebla per la programo "Phase5". Ĉi tiu tekniko facile ebligas aktualigon aŭ eĉ ŝanĝon de la tuta navigejo.
La 29an de aprilo 2004 mi testigis la paĝaron je kompatibileco al la normoj HTML 4.1 kaj CSS. La rezulto estis: pozitiva; vidu ankaŭ sub
![]()
La 16an de junio 2004 mi parte (momente nur ĉe unulingvaj kaj senfotaj dosieroj) anstataŭigis kaŝajn tabelojn per la etikedo div. Proponoj pri modernigo de la navigejo bonvolu sendi al mi.
Malgraŭ nevenintaj proponoj ni aktualigis la navigejon je la 15a de decembro 2004 tiel, ke ne plu estas uzataj kaŝaj tabeloj. (Netskapo 4.x ankoraŭ iom strange surekranigas tion.)
Je la 4a/5a de januaro 2005 ni konvertigis nian paĝaron de HTML 4.01 al XHTML 1.0.
Je la 10a de februaro 2005 ni denove testis nian paĝaron je valideco, ĉifoje laŭ XTML 1.0. Nur la index.html-dosiero ne estas valida, ĉar la servilo tie aŭtomate enplektas reklamon.
Je la 22a de majo 2005 ni denove ŝanĝis la navigejon, tiel ke ĝi ne plu enhavas grafikojn.
La 7an de oktobro 2005 mi rearanĝis kelkajn informojn en la startopaĝoj tiel, ke ili nun aperas en aparta ujo dekstre sur la paĝo. Sed la Interretaj Esploriloj 5.x-6 fuŝas la marĝenajn liniojn. Krome mi adaptis la ligilojn al www.seft.de, ĉar nia iama subpaĝaro pri nia tendaro translokiĝis tien.
La 12an de novembro 2005 mi sukcese testis la css-dosierojn uzatajn ĉipaĝare je valideco.
La 18an de novembro 2005 mi aldonis plian menueron.
La 16an de julio 2005 mi mi adaptis la css-formatigon de la menuo al la beta versio de la Interreta Esplorilo (Angle: Internetexplorer).
Je la 30a oktobro 2006 mi aldonis du novajn eroj al la menuo kaj ŝanĝis la enplekton de la RSS-dosiero tiel, ke nun ĉiuj dosieroj havas ligon al ĉi tiu dosiero.
La 29an de februaro 2008 la navigejo denove estis ŝanĝiĝis, ĉar la dosieroj por nia kalendaro nun troviĝas en subdosierujo.
La 2an de marto 2008 la skripto de Walter Zorn estis aktualigita.
Mi sukcese testis nian paĝaron per la jenaj foliumiloj:
Ni uzas nur HTML-etikedojn, kiuj konformas al XHTML 1.0. Se vi trovus iujn etikedojn, kiuj ne normas, ni petas pri informo. Krome ni uzas sur nia paĝaro CSS 1 kaj parte CSS 2.1.
Multaj homoj jam demandis nin, kiel kodigi en la reto la esperanto-literojn.
© René Philipp kaj ESN, aktualigita je 21.05.2008