Pri teknikaj detaloj

2018

Januaro

La 2-an de januaro 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 5-an de januaro 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 11-an de januaro 2018 RP korektis erareton en ĉiuj Verdaj Informilo el 2017.

Sed li alŝutis tion nur la 12-an de januaro 2018. Krome li korektis iomete CSS en la ĉefa titolo, precipe se enestas samtempe kolortransiro.

La 14-an de Januaro 2018 RP korektis la simbolon de Google Chrome sur nia teknikopaĝo pri foliumiloj.

Vespere li alŝutis la novan Verdan Informilo 1/2018.

Krome li aktualigis nian kalendaron.

La 15-an de januaro 2018 RP aktualigis nian startopaĝon kaj aldonis paĝon pri la informstando 2017.

La 18-a de januaro 2018 RP korektis la informojn pri la informstando 2017 kaj rearanĝis la fotarojn, tiel ke nun estas eĉ du: de Reneo kaj de Vernereto.

La 21-an de januaro 2018 RP korektis iomete sur la startopaĝo.

La 30-an de januaro 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

Februaro

La 5-an de februaro 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 19-an de februaro 2018 RP korektis ligilon al la paĝaro pri Aninta Nowakowska, aktualigis nian kalendaron kaj alŝutis kelkajn fotoojn pri nia februara kunveno, nome de Brunjo, si mem kaj Vernereto.

La 22-an kaj 23-an de februaro 2018 RP rearanĝis kelkajn bildarojn.

La 25-an de februaro 2018 RP iomete plimalgrandigis la CSS-dosieron por la kolortransiroj, parte laŭ la inspira paĝo.

La 26-an de februaro 2018 RP rearanĝis kvar bildarojn.

La 27-an de februaro 2018 RP aldonis iom da kodo, por ke finfine la kolortransiro eĉ funkciu per Edge.

Marto

La 4-an de marto 2018 RP ŝanĝis la formatigon de la piedlinio de nia paĝaro, tiel ke ĉe mallarĝa fenestro de foliumilo ne plu povas okazi parta kovrado de du tieaj kestoj. Krome li forigis tiean turnadon per transform: rotate().

La 8-an de marto 2018 RP iomete ŝanĝis la ĉefpaĝon.

La 9-an de marto 2018 RP rearanĝis iomete la kaplinian parton de nia paĝaro kaj la enplekton de Jquery. Krome li iomete ŝanĝis CSS.

La 11-an de marto 2018 RP rearanĝis iomete la piedlinian parton de nia paĝaro. Krome li iomete ŝanĝis CSS kaj aldonis kelkajn signojn al Fontello-tiparo.

La 12-an kaj 13-an de marto 2018 RP denove iomete korektis la CSS kaj kelkajn skriptojn. Krome li aktualigis nian kalendaron.

La 16-an de marto 2018 RP ŝanĝis la manieron aperigi la ŝpruc-helpilon ĉe aŭtora ligilo en la piedlinio de la paĝaro.

La 17-an de marto 2018 RP aldonis ion al CSS-dosiero pri kolortransiroj, tiel ke nun eĉ :focus bone funkcias tie.

La 18-an de marto 2018 RP iomete rearanĝis la ŝpruc-helpilojn, precipe la trian varianton kun atributa selektilo [data-helpilo].

La 19-an de marto 2018 RP korektis ligilon en la listo de personaj paĝoj kaj aldonis plian ligilon tie. Krome li kreis por paĝoj kun averto propran CSS-dosieron.

La 23-an de marto 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 24-an de marto 2018 RP aldonis plian adreson al nia paĝo pri la landa asocio kaj iomete korektis kaj aldonis ion al CSS.

La 25-an kaj 26-an de marto 2018 RP apartigis la du lingvojn en la listigo de niaj informiloj.

La 26-an de marto 2018 RP aldonis rektajn ligilojn al kantoj ĉe Jutubo. Krome li korektis la fonan koloron de la trianguleto de la malsupra ŝpruc-helpilo ĉe la ligilo al la aŭtoropaĝo.

La 28-an de marto 2018 RP kreis HTML-ajn versiojn de la ĉijaraj Verdaj Informiloj kaj redaktis la paĝon pri partneraj regionoj kaj pri ĈEP.

La 29-an kaj 30-an de marto 2018 RP kreis HTML-ajn versiojn de la Verdaj Informiloj 2017.

Aprilo

La 2-an de aprilo 2018 RP aldonis la Lightbox-trajton al la paĝo pri Ondo-Esperanto.

La 3-an de aprilo 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 4-an de aprilo 2018 RP difinis la defaŭlte uzatan tiparon per font-family:Verdana,Helvetica,Geneva,Arial,"Trebuchet MS",sans-serif;, tiel ke nun la teksto estas iomete pli bone legebla. Krome li aldonis ĉe kelkaj ŝpruchelpiloj markilon, tiel ke nun tuj videblas, ke ŝpruchelpilo ĉe ligilo ĉeestas.

La 5-an de aprilo 2018 RP aldonis plian menueron al la ĉefa navigilo de la paĝaro kaj kreis novan paĝon pri aktivecoj en la urbo Rostock. Krome li ebligis, ke sur malgranda ekrano la kaplinio kaj ĉefa navigilo aspektas alie.

La 7-an de aprilo 2018 RP iomete ŝanĝis CSS, tiel ke sur mallarĝa ekrano la submenuoj de la du lastaj menueroj fluas same kiel la aliaj, dum ke sur larĝa ekrano ili fluas tiel ke ilia dekstra rando orientiĝas je la koncerna ĉefa menuero.

Krome li ankaŭ alĝustigis la submenuojn sur la teknikaj paĝoj, tiel ke ili aperas ĉe tro mallarĝa ekrano unu sub alia.

La 9-an de aprilo 2018 RP aldonis lang="de" kaj lang="eo" al ĉiuj unulingvaj dosieroj de nia paĝaro. Krome li iomete ŝanĝis la CSS por la du unuaj variantoj de ŝpruchelpiloj.

La 12-an de aprilo 2018 RP ŝanĝis la ĉefan navigilon de nia paĝaro post translokigo de kelkaj dosieroj pri lokaj grupoj.

Krome li finfine sukcesis forigi strangajn horizontalajn rulilojn, kiuj kelkfoje aperis en Fajrovulpo kaj Google Chrome, kvankam ne estis maltro da spaco. Supozeble la jenaj CSS-kodoj ne bone funkcias kune:

Fontoteksto CSS
         font:0/0 serif;
         left:-9999em;

La 13-an de aprilo 2018 RP rearanĝis CSS, por ke finfine sur la startopaĝo la tiea foto alĝustiĝu al la larĝeco de la foliumilo.

La 14-an de aprilo 2018 RP konstatis, ke tio bedaŭrinde nur sub certaj kondiĉoj funkcias. :-( Krome li finfine sukcesis iomete plibeligi mallongigon en la piedlinio.

La 26-an de aprilo 2018 RP provis alĝustigi la larĝecon de la ŝpruchelpiloj ĉe linisalto ĉe la koncerna ligilo en Webkit-foliumiloj. Tio tamen nur parte sukcesis. Sed li sukcesis korekti la pozicion.

La 27-an de aprilo 2018 RP aktualigis nian kalendaron. Krome li ion aldonis al CSS, tiel ke nun eĉ en malnovaj Safari-foliumiloj bone funkcias la trianguletoj de la ŝpruchelpiloj.

La 29-an de aprilo 2018 RP ŝanĝis la enplekton de foto sur la startopaĝo.

La 30-an de aprilo 2018 RP aldonis fotojn al nia paĝaro.

Majo

La 2-an de majo 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 3-an de majo 2018 RP alŝutis pliajn fotojn pri la marta kunveno kaj ligis ilin al kalendaro pri jam okazintaj aranĝoj.

La 4-an de majo 2018 RP alŝutis fotojn pri nia informstando, kiun ni organizis la 1-an de majo 2018.

La 5-an de majo 2018 RP aktualigis la startopaĝon kaj aldonis videon al la malnova paĝo de kalendaro.

La 7-an de majo 2018 RP kopiis la videon sur la aŭtoropaĝon. Kaj la 8-an de majo li iomete aldonis priskribon tie.

La 8-an de majo 2018 RP aldonis ligilon al niaj informoj pri Ondo-Esperanto.

La 9-an de majo 2018 RP aldonis poemon al la aŭtoropaĝo. Krome li aldonis duan videon al malnova paĝo de kalendaro kaj korektis ion en la subnavigejo de la teknikaj paĝoj.

La 11-an de majo 2018 RP anstataŭis la bildon sur la startopaĝo.

La 12-an de majo 2018 RP aldonis iom da CSS por la videoj en la listo de ekzemplaj kantoj.

La 17-an de majo 2018 RP aktualigis teknikajn paĝojn, nome pri foliumiloj kaj ŝpruchelpiloj. Krome li aldonis iom da CSS.

La 18-an de majo 2018 RP sukcesis malaperigi la bildpartan balbutemon de la 55-sekunda video en tabulkomputila Fajrovulpo. Li por tio anstataŭis la jenan kodon:

Fontoteksto HTML
<source src="../videoj/shtetino/2018/shtetino-20180421.mp4" type='video/mp4; codecs="avc1.42E01E, mp4a.40.2"' media="only screen and (min-device-width: 568px)" />

per pli komleksa:

Fontoteksto HTML
<!--[if gt IE 9]><!-->
 <source src="../videoj/shtetino/2018/shtetino-20180421.mp4" type='video/mp4; codecs="avc1.42E01E, mp4a.40.2"' media="only screen and (min-device-width: 568px)" />
<!--<![endif]-->
<!--[if lte IE 9]>
 <source src="../videoj/shtetino/2018/shtetino-20180421-1.mp4" type='video/mp4; codecs="avc1.42E01E, mp4a.40.2"' media="only screen and (min-device-width: 568px)" />
<![endif]-->

kaj alinomis la koncernajn dosierojn.

La 19-an de majo 2018 RP difinis maksimuman larĝecon kaj ŝanĝis la larĝecon ĉe rekte enplektitaj videoj, jene:

Fontoteksto CSS
                                                width:calc(640px + 0.6em + 2px);
                                                max-width:100%;

La 22-an de majo 2018 RP malaperigis strangan fuŝon de ligilo kun fona koloro en Interreta Esplorilo kaj Edge. Li simple "kaŝis" la fonan kaj malfonan kolorojn tie per @supports. Alie post la linisalto subite malaperis la teksto en la nomitaj foliumiloj.

La 23-an de majo 2018 RP iomete rearanĝis la paĝon pri la landa asocio kaj aldonis ion al la paĝo pri ESN. Krome li iomete korektis la korekton de la antaŭa tago.

La 24-an de majo 2018 RP ŝanĝis la "kaŝadon" de koloroj, tiel ke ili denove funkcias ankaŭ en pliaj foliumiloj, kiel ekzemple Pale Moon. Krome li aldonis plian simbolon de foliumilo al nia paĝo pri foliumiloj.

La 25-an de majo 2018 RP malaperigis fuŝon ĉe ligiloj kun ŝpruchelpilo en Fajrovulpo.

Vespere li aktualigis la paĝaron pro aldono de novaj ligiloj al la ĉefa navigilo.

La 26-an de majo 2018 RP aldonis trianguleton al la ŝpruchelpilo pri Jquery kaj malaperigis la nefluon de la maldekstra bildo sur la startopaĝo, se ekrano mallarĝas.

La 28-an de majo 2018 RP finredaktis la Verdan Informilon 5/2018 kaj ligis ĝin al la startopaĝon.

Krome li aktualigis nian kalendaron.

La 31-an de majo 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

Junio

La 1-an de junio 2018 RP aldonis plian trajton al la ĉefa navigilo, tiel ke sur mallarĝaj ekranoj estas uzata tiel nomata "hamburga menuo".

La 2-an de junio 2018 RP korektis la trianguleton ĉe la malsupra ŝpruchelpilo pri Jquery, tiel ke ĝi eĉ ĉe :focus estas lokigita ĝuste. Krome li korektis eraron en Fajrovulpo ĉe la time-etikedoj.

La 3-an de junio 2018 RP reduktis la nombron de rekte enplektitaj CSS-dosieroj. Sed ial la reta servilo ne akceptis eĉ ŝanĝon de .css.php al .css ĉe unu dosiero.

Krome li aldonis informojn pri plia foliumilo, nome K-Meleon 76.

La 4-an de junio 2018 RP finfine solvis la problemon de la antaŭa tago, instigante la servilon ekuzi PHP en la versio 7. Krome li aldonis plian kolorskemon, kiu efikos nur dum unu tago en la jaro, nome la 7-an de junio, omaĝe al filino de retano.

Vespere li aldonis informojn pri subteno de <video>-etikedo en diversaj foliumiloj.

La 5-an de junio 2018 RP korektis ligilon en nia kalendaro kaj aktualigis la invitilon por la oktobra kurseto. Krome li alilokigis la dosierojn pri la videoj kaj alĝustigis la koncernajn paĝojn.

La 6-an de junio 2018 RP aldonis prelegon pri Esperanto al niaj germanlingvaj informoj. Pro la grandeco li faris tion duparte.

La 7-an de junio 2018 RP aldonis iom da priskriba teksto al la unua parto de la antaŭtage metita prelego. Krome li aldonis ion al niaj plej oftaj demandoj. Vespere li aldonis ligilon al informoj pri LAMA.

La 8-an de junio 2018 RP tiel ŝanĝis la subnavigejon sur niaj teknikopaĝoj, ke ili nun estas montrataj sur larĝaj ekranoj dukolumne.

La 11-an de junio 2018 RP pretigis sur nia germanlingva informopaĝo ĉe ambaŭ aŭdiodosieroj propran ludilon. Por tio li ekuzis Modernizr, iom da Jquery, iom da Javaskripto kaj sufiĉe kompleksan CSS.

La 12-an de junio 2018 RP aktualigis nian kalendaron. Krome li aldonis kolorojn por la hover-efiko en la nove kreita ludilo por aŭdaĵoj kaj la lasta informtabelo pri foliumiloj.

Li krome aldonis terminon. Vespere li aldonis elŝutan ligilon al la mem kreita ludilo de aŭdaĵoj kaj donis al ĝi simbolon el la Icon Font for jQuery UI.

La 13-an de junio 2018 RP ŝanĝis la aspekton de la bildaj galerioj, tiel ke la ĉefa CSS-dosiero malkreskis kaj la tieaj ŝpruchelpiloj malaperis.

Vespere li korektis kelkajn CSS-aĵojn.

La 14-an de junio 2018 RP sukcesis imiti la novan :focus-within-trajton eĉ en kelkaj pli malnovaj foliumiloj. La kodo konsistas el tri partoj:

Fontoteksto CSS
                   header #search.focus {
                   background-color:#cfc;background:-webkit-linear-gradient(bottom, #beb, #dfd);background:linear-gradient(to top, #beb, #dfd);                                   color: black;
                        }

la skripto:

Fontoteksto Javaskripto
// Fuer :focus-within, 20180614
if (!Modernizr.focuswithin) {
/* nach https://www.w3schools.com/jquery/tryit.asp?filename=tryjquery_event_focusout */
                $("#search").focusin(function(){
                        //$(this).css("background-color", "#FFFFCC");
                        $(this).addClass('focus');
                });
                $("#search").focusout(function(){
                        //$(this).css("background-color", "#FFFFFF");
                        $(this).removeClass('focus');
                });
                }

kaj en ĉiu HTML-dosiero staras en la kapo:

Fontoteksto HTML
<script src="js/modernizr-custom.js"></script>

Krome li korektis la paĝan piedlinion en la malnova foliumilo Opera 12.

La 15-an de junio 2018 RP iomete ŝanĝis la paĝon pri frukta supo kun buloj el faruno kaj ovo.

Vespere li aldonis simbolon al la paĝo pri ESN kaj la kalendaro, per CSS.

Malfruan vesperon li aktualigis nian teknikopaĝon kaj la informojn pri fontello.

La 16-an de junio 2018 RP ŝanĝis la startopaĝon, tiel ke ligilo al informoj pri esperanto-literoj ne plu aperas en ŝpruchelpilo, sed aparte. Krome li korektis kelkajn CSS-stilojn por malnovaj Interretaj Esploriloj.

La 17-an de junio 2018 RP aktualigis la teknikopaĝon kaj aldonis du pliajn terminojn.

La 19-an de junio 2018 RP ŝanĝis kelkajn CSS-stilojn.

La 20-an de junio 2018 RP alinomis kelkajn htm-dosierojn al html-dosieroj kaj alĝustigis la ligilojn al tiuj dosieroj.

La 21-an de junio 2018 RP korektis la aŭtoropaĝon kaj iomete nian CSS-dosieron por kolortransiroj. Krome li aldonis ligilon al niaj informiloj el 2002 al la startopaĝo.

La 22-an de junio 2018 RP korektis la altecon de la kaplinio en la malnova Interreta Esplorilo 7. Krome li transmetis du ligilojn el la startopaĝo el la titollinio al la ĉefa teksto, por eviti strangan flagradon de la serĉujo ĉe tuŝado de la ligilo kun interna kolortransiro, en Fajrovulpo kaj parencaj foliumiloj.

La 23-an de junio 2018 RP aldonis kelkajn <time>-etikedojn al la aŭtoropaĝo. Krome li aldonis plian skanitan foton tie kaj kreis el la nun du fotoj malgrandan galerion.

La 24-an de junio 2018 RP aldonis pliajn informojn al la paĝo pri foliumiloj kaj korektis CSS-dosieron por la malnova Interreta Esplorilo 7.

La 26-an de junio 2018 RP aldonis ion al la teknikaj paĝoj kaj nia kolekto de terminoj. Krome li iomete ŝanĝis la aŭdaĵludilon sur nia germanlingva informpaĝo.

La 27-an kaj 28-an de junio 2018 RP iomete korektis la aspekton de la mem kreita aŭdaĵludilo. Krome li finfine sukcesis forigi la strangan linion de tiu ilo en Fajrovulpo sub Android.

La 29-an de junio 2018 RP aldonis ion al la aŭtoropaĝo. Krome li aktualigis nian kalendaron kaj iomete korektis la piedlinion en Pale Moon.

La 30-an de junio 2018 RP alŝutis fotarojn de Brunjo kaj Reneo pri nia junia societa kunveno.

Julio

La 2-an de julio 2018 RP kreis novan ESN-simbolon, kiu aspektas iomete pli hele kaj ne plu estas pikseleca.

La 3-an de julio 2018 RP kreis novan SEFT-simbolon, kiu ne plu aspektas pikselece kaj estas pli bone skalebla.

La 4-an de julio 2018 RP aldonis foton al la paĝo pri Esperanto en la urbo Rostock. Krome li aldonis ligilojn al niaj plej oftaj demandoj.

La 5-an de julio 2018 RP lingve apartigis la fotaron pri si mem kaj korektis ligilon en la germana aŭtoropaĝo. Krome li aldonis plian informon al niaj plej oftaj demandoj.

La 8-an de julio 2018 RP apartigis la informojn pri tiparoj.

La 10-an de julio 2018 RP enretigis la Verdan Informilon 7/2018 kaj aldonis ligilon al ĝi al la startopaĝo. Krome li korektis kelkajn eraretojn.

La 11-an de julio 2018 RP aldonis plian terminon al nia kolekto.

La 12-an de julio 2018 RP korektis kelkajn fuŝojn en malnovaj bildokolektoj pri SEFT kaj eĉ aldonis guglan mapon tie, nome per la jena kodo.

Fontoteksto HTML
<iframe src="https://www.google.com/maps/embed?pb=!1m18!1m12!1m3!1d2385.3624446116564!2d13.42781491598351!3d53.28304218715196!2m3!1f0!2f0!3f0!3m2!1i1024!2i768!4f13.1!3m3!1m2!1s0x47a97e56f44530f1%3A0xc39b7bcbd7c7d8f5!2sCampingplatz+Am+Dreetzsee!5e0!3m2!1sde!2sde!4v1531426429317" width="600" height="450" frameborder="0" style="border:0" allowfullscreen></iframe>

La 22-an de julio 2018 RP aktualigis la informojn pri SEFT kaj nian kalendaron.

La 29-an de julio 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 30-an de julio 2018 RP aldonis fotojn pri SEFT 2018 kaj aktualigis nian kalendaron.

Aŭgusto

La 1-an kaj 2-an de aŭgusto 2018 RP lingve apartigis pliajn fotarojn pri SEFT.

La 5-an de aŭgusto 2018 RP rearanĝis la mapojn pri SEFT.

Vespere li aktualigis nian kalendaron.

La 13-an de aŭgusto 2018 RP enretigis la pdf-version de la Verda Informilo 8/2018. Krome li iomete korektis la aŭtoropaĝon.

La 14-an de aŭgusto 2018 RP enretigis la html-version de la Verda Informilo 8/2018.

La 21-an de aŭgusto 2018 RP aktualigis nian kalendaron. Krome li korektis kelkajn bildarojn.

La 22-an de aŭgusto 2018 RP aldonis plian bildaron.

Septembro

La 26-an de septembro 2018 RP aktualigis niajn informojn pri testitaj foliumiloj. Krome li aktualigis nian kalendaron.

Oktobro

La 27-an de oktobro 2018 RP aktualigis niajn informojn pri testitaj foliumiloj. Krome li aktualigis nian kalendaron.

Novembro

La 24-an de novembro 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

Decembro

La 9-an de decembro 2018 RP aktualigis nian kalendaron.

La 31-an de decembro 2018 RP aktualigis nian kalendaron kaj enretigis novan Verdan Informilon 9/2018.