Pri teknikaj detaloj

2016

Marto

La 23-an de marto 2016 RP kreis la unuan Verdan Informilon 2016 kiel PDF-dosieron kaj alĝustigis la enplektojn de la dosiero.

RP aktualigis je 23-a de marto 2016 ankaŭ la kalendaron de nia paĝaro.

La 27-an de marto 2016 RP aktualigis la teknikajn detalojn kaj kreis apartan paĝon pri 2015.

La 28-an de marto 2016 RP korektis la fontotekstojn, ĉar ofte estis troa linisalto je la komenco, kelkfoje eĉ je la fino. Krome li ŝanĝis la manieron montri pri kia fontokodo temas, tiel ke eĉ foliumiloj, kiuj ne subtenas :before, montras tion.

Aprilo

La 3-an de aprilo RP finfine kreis la html-ajn versioj de la plej lastaj Verdaj Informiloj:

Krome li aldonis pliajn HTML-ajn etikedojn al la tieaj bildoj:

La 3-an kaj 4-an de aprilo RP aktualigis la version de Jquery kaj korektis erareton en la piedlinio de la paĝaro.

La 4-an de aprilo 2016 RP aldonis retrovitajn informojn pri societa kunveno en marto 2004 kaj fotojn pri la landa kunveno en 2015 kaj la informstando en 2015.

Krome li korektis kelkajn fuŝojn en la kalendaraj paĝoj.

La 9-an de aprilo 2016 RP forigis la bildetojn el la menueroj, kiuj havas submenuon, kaj metis alian markilon per simbolo. Por tio li ekuzis:

Fontoteksto CSS
            /* inspiriert von dem Menübeispiel in http://tympanus.net/codrops/css_reference/after/ */
            nav#chefa ul li[data-col] a:after {
                     content: "\25bc";
                     font-size: .7em;
                     padding-left: 5px;
                     vertical-align: middle;
            }

Por la stato de supermenuera musmontrilo (angle hover) li ekuzis la jenon:

Fontoteksto CSS
            nav#chefa ul li[data-col] a:hover:after {
                   content: "\25b2";
            }

La 10-an de aprilo 2016 RP aldonis la <time>-etikedon al la plej aktuala Verda Informilo 1/2016 kaj kelkajn mikroformatojn pri aranĝoj.

Li krome anstataŭigis la gradientan skripton per iomete truka kolortransiron (angle gradient) per CSS3, kiu troviĝas en stila paĝo kaj kies detaloj trovigas sur paĝo pri kolortransiroj.

La 25-an de aprilo 2016 RP enretigis la plej aktualan Verdan Informilon 2/2016 kiel pdf-dosieron.

La 26-an de aprilo 2016 li iomete korektis la informilon.

La 27-an de aprilo 2016 li iomete ŝanĝis la subnavigilojn en la teknikaj paĝoj kaj la informiloj kaj alĝustigis la koncernajn css-formatojn.

Majo

La 4-an de majo 2016 RP iomete altigis la koloran kontraston en la ĉefa navigilo uzante la paĝon https://leaverou.github.io/contrast-ratio. Krome li ankaŭ iomete altigis la koloran kontraston inter la fona koloro kaj la ligiloj.

Krome li aldonis iom da formatoj al la numerado de ĉapitroj, tiel ke el la jena kodo:

Fontoteksto CSS
           h2:before {
                   content: counter(h2) ". ";
           }
           h3:before {
                   content: counter(h2) '.'counter(h3) ' ';
           }

fariĝis pli longa kodo:

Fontoteksto CSS
           h2:before {
                   content: counter(h2) ".";
                   padding: 1px 2px;
                   margin-right: 0.5em;
                   background: #cfc;
                   color: #000;
                   border: 1px solid #999;
                   border-radius:5px;
                   font-weight: bold;
           }
           h3:before {
                   content: counter(h2) '.'counter(h3);
                   padding: 1px 2px;
                   margin-right: 0.5em;
                   background: #cfc;
                   color: #000;
                   border: 1px solid #999;
                   border-radius:5px;
                   font-weight: bold;
           }

La 10-an de majo 2016 RP enretigis la plej aktualan Verdan Informilon 3/2016 kiel pdf-dosieron, kun grandeco de 1,28 MB.

Krome li korektis la sagecan parton ĉe la tria varianto de ŝpruchelpiloj.

La 20-an de majo 2016 RP korektis la invitilojn por la semajnfinaj seminarioj, ĉar tie la kolortransiro aspektis strange.

La 21-an de majo 2016 RP korektis la paĝon pri kantoj. Krome li aktualigis nian kalendaron kaj aldonis fotojn pri la informstando je la 1-a de majo 2016.

La 29-an de majo 2016 RP korektis la trianguleton ĉe la tria varianto de niaj ŝpruchelpiloj.

Junio

La 7-an de junio 2016 RP korektis la tekstan pozicion de la unua varianto de niaj ŝpruchelpiloj.

La 9-an de junio 2016 RP korektis la kolortransiron, ĉar ĝi estis difekta ĉe linisalto antaŭ la <span>-etikedo. La ideon por tio havis Harry Boeck. Dankegon pro tio.

Krome li ebligis aperigon de pli granda bildo ĉe la maldekstra antaŭrigarda bildo sur la startopaĝo.

La HTML li kompletigis jene. El:

Fontoteksto HTML
<figure style="width:90px;margin-right:15px;" class="live helpoteksto"><a href="informostandoj/2016/fotoj.html"><img src="bildoj/informostandoj/2016/de_reneo/bildo008_t.jpg" width="80" height="80" alt="Werner im Gespräch am Infostand 2016" title="Werner im Gespräch am Infostand 2016" /></a><figcaption>Werner im Gespräch am Infostand 2016</figcaption></figure>

fariĝis

Fontoteksto HTML
<figure style="width:90px;margin-right:15px;" class="live helpoteksto" data-img="dua"><a href="informostandoj/2016/fotoj.html"><img src="bildoj/informostandoj/2016/de_reneo/bildo008_t.jpg" width="80" height="80" alt="Werner im Gespräch am Infostand 2016" title="Werner im Gespräch am Infostand 2016" /><img src="bildoj/informostandoj/2016/de_reneo/bildo008.jpg" /></a><figcaption>Werner im Gespräch am Infostand 2016</figcaption></figure>

La sekva CSS estas eĉ tute nova:

Fontoteksto CSS
         /* Hover-Effekt mit zweitem großen Bild */
         figure[data-img] {
                           position:relative;
         }
         figure[data-img] a img + img {
                           opacity:0;
                           visibility:hidden;
                           height:0;
                           transition:all 0.5s;
                           position:absolute;
                           top:-7px;
                           left:-7px;
                           border:1px solid transparent; /* blauer Standardborder soll weg */
         }
         figure[data-img]:hover a img + img {
                           opacity:1;
                           visibility:visible;
                           height:600px;
                           border:8px solid #EEEEEE;
         }
         /* Figcaption bei data-img anpassen */
         figure.live.helpoteksto[data-img]:hover figcaption {
                           bottom:auto;
                           top:-60%;
         }
         figure.live.helpoteksto[data-img]:hover figcaption:after,
         figure.live.helpoteksto[data-img]:hover figcaption:before {
                           bottom:auto;
                           top:100%;
                           transform:rotate(180deg);
         }

La 10-an de junio 2016 RP aldonis pliajn formatojn al la ŝpruchelpilo pri la RSS-fluo.

La 30-an de junio 2016 RP korektis fuŝajn ligilojn en la startopaĝoj: germane kaj esperante.

Krome li aldonis fotojn pri la ĝardenfesto en 2010 al la paĝo pri aranĝoj en 2010.

Julio

La 4-an de julio 2016 RP aktualigis diversajn dosierojn, rearanĝis tri CSS-dosierojn de la paĝaro kaj eĉ aktualigis ĉiujn HTML-dosierojn pro apartigo de enplektado por unu el la CSS-dosieroj. Ekde nun tri CSS-dosieroj uzas interne iom da PHP, sed tio estas iomete ruze kaŝata, tiel ke la ligiloj en la HTML-dosieroj nenion montras pri tio.

Temas pri la tri sekvaj:

Fontoteksto HTML
<link rel="stylesheet" href="esperanto.css" type="text/css" media="all" />
<link rel="stylesheet" href="helpilo.css" type="text/css" media="all" />
<link rel="stylesheet" href="gradiento.css" type="text/css" media="all" />

Por ke PHP funkciu, necesas truko en .htaccess-dosiero kaj iom alĝustigo de la servilo. La truko kaŭzas, ke ĉe vokado de unu el la supraj ligiloj la servilo liveras dosierojn kun aldona finaĵo .php. Sed tiam PHP jam traktis la enhavon, tiel ke la servilo liveras puran CSS.

Je la komenco de tia miksa paĝo el PHP kaj CSS necesas la jeno, por ke foliumilo bone povu trakti la dosieron:

Fontoteksto PHP
<?php
header('Content-Type: text/css');
?>

La 5-an de Julio 2016 RP korektis la trianguleton por pli malnovaj foliumiloj ĉe la tria varianto de la ŝpruchelpiloj, ĉar ĝi aperis tro supre.

Kaj li finfine kreis HTML-versiojn de la Verdaj Informiloj 2/2016 kaj 3/2016. Vespere li eĉ kreis la PDF-version de Verda Informilo 4/2016.

La 6-a de julio 2016 RP aldonis pliajn terminojn al nia kolekto.

La 7-an de julio 2016 RP kreis la HTML-version de la Verda Informilo 4/2016.

Krome li aldonis plian trajton al la kolortransiroj, nome nun la kolortransiro ŝanĝeblas per supera musmontrilo.

La 8-an de julio 2014 RP korektis kelkajn tajperarojn en la plej aktualaj verdaj informiloj kaj aldonis la HTML-etikedojn <picture> kaj <source> al la tieaj bildoj kaj <time> al la ĉapitroj pri kunvenoj.

La 10-an kaj 11-an de Julio 2016 RP aldonis kelkajn CSS-formatojn por bildoj.

La 11-an de julio 2016 posttagmeze RP aldonis plian CSS-formaton por bildoj, tiel ke superflua <p>-etikedo ne estas videbla en novaj foliumiloj.

La 12-an de julio 2016 RP transmetis informojn pri skriptoj en novan paĝon. Krome li rearanĝis subnavigejon por la teknikaj paĝoj.

La 15-an de julio 2016 RP aldonis pliajn formatojn, tiel ke ankaŭ aktuala menuero en la ĉefa navigejo havas markilon, se ĝi havas submenuon.

Fontoteksto CSS
            /* inspiriert von dem Menübeispiel in http://tympanus.net/codrops/css_reference/after/ */
            nav#chefa ul li[data-col] a:after,
            nav#chefa ul li[data-col] b:after {
                    content: "\25bc";
                    font-size: .7em;
                    padding-left: 5px;
                    vertical-align: middle;
            }
            nav#chefa ul li[data-col] b:after { 
            padding-right:5px;
            }
            nav#chefa ul li[data-col] a:hover:after,
            nav#chefa ul li[data-col] b:hover:after,
            nav#chefa ul li[data-col] a:focus:after,
            nav#chefa ul li[data-col] a.focus:after,
            nav#chefa ul li[data-col] b.focus:after {
                   content: "\25b2";
            }
            nav#chefa ul li[data-col] .ordner a:after,
            nav#chefa ul li[data-col] .ordner b:after {
                   content:"";
            }

Krome li ŝanĝis la formatojn por la ŝpruchelpilo de la aktuala menuero ekuzante :before anstataŭ :after.

La 19-an de julio 2016 RP korektis fuŝeton ĉe la dua varianto de ŝpruchelpiloj, se la ligilo subite enhavas linisalton.

La 20-an de julio 2016 RP korektis nian ligilaron.

La 21-an de julio 2016 RP korektis kaj aldonis ion al la plej oftaj demandoj (nur germane).

La 23-an de julio 2016 RP aldonis plian fontaron el Fontello kaj ŝanĝis iomete la paĝaran CSS.

La 24-an de julio 2016 RP aldonis bildetojn al la paĝo pri la foliumiloj uzante la supre menciitan tiparon kaj iomete mallongigis la tabelojn. Krome li aldonis pliajn terminojn al nia kolekto.

La 27-an de julio 2016 RP iomete korektis la horizontan pozicion de la trianguleto ĉe la RSS-ŝpruchelpilo. Krome li rearanĝis la listojn en la paĝara piedlinio ekuzante tie <figure> kaj <figcaption> por la priskribo.

La 29-an de julio 2016 RP aldonis skripton por ebligi la trian varianton de ŝpruchelpiloj ankaŭ en la malnova Interreta Esplorilo 7. Ĝi ne subtenas :after nek :before kaj tial bezonas alian manieron.

Fontoteksto Javaskripto
function tooltip() {
  //aus http://stackoverflow.com/questions/15755459/how-to-detect-ie7-and-lower-using-jquery-support
  //check for IE7
  if(navigator.appVersion.indexOf("MSIE 7.")!=-1) {
         //alert("Saluton, IE7");
         var tooltiptext = $("[data-helpilo]").attr('data-helpilo');
         //var elem='<span class="ie">' + tooltiptext + "</span>";
         //$("[data-helpilo]").append(elem).attr("class","helpilo");
         var klasse= $("[data-helpilo]").attr('class');
         var klasseneu=klasse + " helpilo";
         $("[data-helpilo]").attr("class",klasseneu);
         $("[data-helpilo] span.io").html(tooltiptext);
  }
}

Krome li korektis terminon en la paĝo pri uzataj foliumiloj kaj aldonis ĝin al nia kolekto de terminoj.

Aŭgusto

La 1-an de aŭgusto 2016 RP alŝutis fotojn pri SEFT 2015 kaj kreis galerion el ili per PHP. La galerio ankaŭ uzas Javaskripton, kiu post klako sur bildon aperigas sen ŝanĝo de la paĝo la rilatan grandan bildon.

Ĉe la PHP-skripto kodoj el la jenaj paĝaroj estas uzataj:

La Javaskripto devenas el:

La 14-an de aŭgusto 2016 RP aldonis informojn pri SEFT 2017.

La 17-an de aŭgusto 2016 RP aktualigis la informojn pri SEFTSomera Esperanta Familia/Feria Tendaro sur la startopaĝo ekuzante por tio iom da PHP.

Krome li malaperigas ion el la kaplinio de la paĝaro, se la uzata ekrano estas tro mallarĝa.

Fontoteksto CSS
                   /* Auf kleinen Bildschirmen soll einiges verschwinden */
                   @media screen and (max-width:710px) {
                           header h2 {
                                   display:none;
                           }

                   } /* Ende @media */

La 18-an de aŭgusto 2016 RP transprenis kelkajn formatojn de ligiloj al mallongigoj, tiel ke eĉ mallongigoj sub la musmontrilo (CSS-pseŭdoklaso: :hover) ŝanĝas la tekstan kaj fonan kolorojn.

La 20-an de aŭgusto 2016 RP finfine ekuzis simbolon el plia tiparo por Jquery, en la piedlinio de la paĝaro.

La 21-an de aŭgusto 2016 RP ŝanĝis la fonan koloron, se la musmontrilo staras sur mallongigo, por ke ĝi estu alia ol ĉe ligiloj.

Krome li aldonis ligilon al paĝaro pri tajpado de esperantaj literoj al nia informpaĝo pri uzado de esperantaj literoj en la interreto.

La 22-an de aŭgusto 2016 RP korektis fuŝon sur la startopaĝo, kiun kaŭzis la uzo de <iframe>Laŭ Komputeko: enpaĝa kadro (angle: inline frame). Por tio nur necesis aldono de la atributo target="_top" al la paĝo kiu aperas en la <iframe>. Nun klako de ligilo aperigas novan paĝon en la sama langfolio de la foliumilo.

Krome li kreis novajn bildajn galeriojn pri SEFT 2016, unue kun fotoj faritaj de li kaj poste kun fotoj de Uta.

La 24-an de aŭgusto 2016 RP aldonis pliajn variablojn al la PHP-bazita CSS-dosiero, aldonis pliajn ombrojn al diversaj kestoj kaj ŝanĝis kelkajn kolorojn de borderoj.

Krome li ebligis ŝpruchelpilon ĉe la HTML-etikedo <code> kun la atributo class="helpilo" per aldono al la koncerna CSS-dosiero.

RP krome kompletigis nian liston de terminoj por informatiko.

La 25-an de aŭgusto 2016 RP apartigis kelkajn paĝojn pri teknikaj detaloj, ĉar ili jam estis sufiĉe grandaj.

Krome li korektis iom da CSS por la malnovega IE7.

Li ankaŭ aldonis simbolojn al la aŭtora paĝo kaj korektis iomete paĝon pri la termino "smurfo".

Danke al Vernero RP povis alŝuti pliajn fotojn pri SEFT 2016.

La 26-an de aŭgusto 2016 RP aldonis recepton pri frukta supo kun buloj el faruno kaj ovoj.

Krome li aktualigis la paĝon pri Ondo-Esperanto (germane) kaj la kalendaron.

La 27-an kaj 28-an de aŭgusto 2016 RP ŝanĝis la navigejon tiel, ke unulingvaj paĝoj nur havas unulingvan navigejon.

La 29-an de aŭgusto 2016 RP aldonis serĉoskripton de Webdesign Weisshart kaj modifis la fotaron pri Ondo-Esperanto, tiel ke nun malpli da dosierujoj estas uzataj por la informoj.

Krome li modifis kelkajn fotarojn de SEFT, tiel ke ili bezonas malpli da dosieroj.

La 30-an de aŭgusto 2016 RP modifis pliajn fotarojn.

Krome li denove ŝanĝis la CSS-formatojn por la unua ŝpruchelpilo, tiel ke nun ne plu gravas, kiu HTML-etikedo estas uzata por tio.

Kaj li ŝanĝis resp. aldonis skriptojn por la tre malnova Interreta Esplorilo 7, tiel ke ŝpruchelpilo ĉe la nova HTML-etikedo <time> finfine eĉ tie videblas.

La unua skripto anstataŭigis la Javaskripton de la 29-a de Julio 2016 por la malnovega Interreta Esplorilo 7. Tial nun funkcias ankaŭ pluraj ŝpruchelpiloj.

Fontoteksto Javaskripto
function tooltip_neu() {
  //aus http://stackoverflow.com/questions/15755459/how-to-detect-ie7-and-lower-using-jquery-support
  //check for IE7
  if(navigator.appVersion.indexOf("MSIE 7.")!=-1) {
         //alert("Saluton, IE7");
        $("[data-helpilo]").each(function(){
         var tooltiptext = $(this).attr('data-helpilo');
         //var elem='<span class="ie">' + tooltiptext + "</span>";
         //$("[data-helpilo]").append(elem).attr("class","helpilo");
         var klasse= $(this).attr('class');
         var klasseneu=klasse + " helpilo";
         $(this).attr("class",klasseneu);
         $(this).children("span.io").html(tooltiptext);  // nach https://api.jquery.com/children/
        });
  }
}

La dua skripto estas por la sama foliumilo, por ke eĉ la HTML5-etikedo <time> kun datetime-atributo funkciu.

Fontoteksto Javaskripto
function time() {
  //aus http://stackoverflow.com/questions/15755459/how-to-detect-ie7-and-lower-using-jquery-support
  //check for IE7
  if(navigator.appVersion.indexOf("MSIE 7.")!=-1) {
         //alert("Saluton, IE7");
        $("time[datetime]").each(function(){
         var tooltiptext = $(this).attr('datetime');
         //var elem='<span class="ie">' + tooltiptext + "</span>";
         //$("[data-helpilo]").append(elem).attr("class","helpilo");
         var klasse= $(this).attr('class');
         var klasseneu=klasse + " helpilo";
         $(this).attr("class",klasseneu);
         var elem = "<span class=\"io\"></span>";
         $(this).append(elem);
         var sprache = $("div#enhavo").attr("lang");
         if ((sprache=="de") && (klasse=="dtstart")) {
                         tooltiptext = "Beginn: " + tooltiptext;
         } else if ((sprache=="de") && (klasse=="dtend")) {
                         tooltiptext = "Ende: " + tooltiptext;
         } else if ((sprache=="eo") && (klasse=="dtstart")) {
                         tooltiptext = "Komenco: " + tooltiptext;
         } else if ((sprache=="eo") && (klasse=="dtend")) {
                         tooltiptext = "Fino: " + tooltiptext;
         }
         $(this).children("span.io").html(tooltiptext);  // nach https://api.jquery.com/children/
        });
  }
}

La 31-an de aŭgusto 2016 RP modifis pliajn bildogaleriojn, tiel ke malpli da HTML-dosieroj estas bezonataj. Kelkfoje ankaŭ necesis ŝanĝoj ĉe la vokantaj paĝoj, precipe ĉe ligiloj.

Septembro

La 1-an de septembro 2016 RP kreis pliajn subpaĝojn pri SEFT kaj rearanĝis la paĝaron pri tio.

La 2-an de septembro 2016 RP aldonis plian terminon kaj ligas paĝojn, kiuj ekzistas en ambaŭ lingvoj. Por tio li eĉ kreis skripton, kiu transmetas la ligilon apud la supran serĉujon.

Fontoteksto Javaskripto
function alie() {
         // Link verschieben
        // $('#search').append( $('p:has(>a#alilingve)') );
        // $('#search').insertAfter( $('p:has(>a#alilingve)') );
        // nach http://stackoverflow.com/questions/1279957/how-to-move-an-element-into-another-element 2 Antworten passen
          $('p:has(>a#alilingve)').insertAfter( $('#search') );
}

Krome li aldonis pliajn ligilojn al nia kolekto pri kursoj kaj al germanlingvaj oftaj demandoj.

Vespere li aldonis flageton al la alilingvaj ligiloj.

La 3-an de septembro 2016 RP ligis pliajn dosierojn en ambaŭ lingvoj unu kun alia.

Krome li aldonis pliajn CSS-formatojn, tiel ke finfine la piedlinio de la paĝaro fariĝas malpli larĝa sur mallarĝaj ekranoj.

La 4-an de septembro 2016 RP aldonis bildojn al la paĝo pri Ondo-Esperanto.

La 6-an de septembro 2016 RP transmetis kelkajn formatojn el la ĉefa CSS-dosiero kaj eĉ kreis apartan dosieron por la paĝoj pri teknikaj detaloj.

La 7-an de septembro 2016 RP iomete ŝanĝis la ĉefan CSS-dosieron, tiel ke ĝi fariĝis iomete malpli granda.

Krome li iomete prilaboris la CSS-dosieron por la kolortransiroj kaj modifis la bildogaleriojn pri niaj informostandoj.

La 8-an de septembro 2016 RP forigis la informojn pri la malnovaj Vindozaj versioj el niaj informoj pri foliumiloj.

La 9-an de septembro 2016 RP ion korektis en niaj informoj pri ŝpruchelpiloj.

La 10-an de septembro 2016 RP kreis la HTML-version de Verda informilo 5/2016.

La 11-an de septembro 2016 RP korektis kelkajn paĝojn el nia kurso, nome:

Krome li aldonis kelkajn CSS-formatojn por difinaj listoj, tamen nur en 3 dosieroj.

Vespere li aldonis 2 pliajn signojn al la tiparo de Fontello kaj ŝanĝis la aspekton de eksteraj ligiloj, tiel ke nun ne plu okazas ŝanĝo de ilia koloro, sed aldono de simbolo el la ĵus menciita tiparo .

Krome aliaj CSS-dosieroj estas uzataj, tiel ke la tiparoj de Flaticon kaj Fontello finfine ec funkcias per Webkit-foliumiloj sur Android.

La 12-an de septembro 2016 RP denove alŝutis intertempe ŝanĝitajn PHP- kaj HTML-dosierojn kaj ŝanĝis la ŝpruchelpilon ĉe la informo pri Jquery tiel, ke ĝi elroliĝas sur malgrandaj ekranoj dekstren kaj ne plu maldekstren.

Krome li lingve apartigis la paĝojn pri informostandoj.

Li ankaŭ ŝanĝis kelkajn CSS-formatojn por la jenaj foliumiloj:

Ili ne (komplete) subtenas display:flex (do tiel nomatan „Flexbox“) kaj tial ricevas por la bildogalerioj la alternativon display:inline-block.

La 13-an de septembro 2016 RP aldonis informojn pri la bildaj galerioj al la paĝo pri foliumiloj.

Krome li sukcesis aranĝi subtenon por la supre menciitaj tiparoj eĉ per la malnova foliumilo Interreta Esplorilo 7 per plia skripto.

La 15-an de septembro 2016 RP korektis tribildan galerion en Verda Informilo 1/2015 kaj riparis fuŝon ĉe la bildoj en Verda Informilo 5/2016.

Krome li ŝanĝis kolortransiron ĉe la ŝpruchelpilo pri RSS-fluo, tiel ke ne plu la trianguleto havas ĝin, sed la ŝpruchelpilo mem.

La 16-an de septembro 2016 RP aktualigis nian kalendaron.

Vespere li korektis la HTML-kodon por bildo en Verda Informilo 1/2015 kaj ŝanĝis la CSS-formatojn por <figure> kaj <img>.

Sed li ankaŭ korektis la formatojn de la priskribo sub bildo en Verda Informilo 3/2016.

Hazarde li eĉ sukcesis malaperigi fuŝon en "Androidbrowser" sub Android 4.4.2, forigante flex:1. Antaŭe bildoj en galerioj interŝoviĝis.

Pro la antaŭe menciita ŝanĝo de CSS por bildoj necesis alĝustigo por la bildo sur la startopaĝo.

La 17-an de septembro 2016 RP iomete korektis skripton, ĉar la malnovega Interreta Esplorilo 7 estis fuŝinta bildon sur la startopaĝo.

Krome li aldonis ion al la specifa CSS-dosiero pri la unua ŝpruchelpilo, tiel ke ĝi finfine ankaŭ havas triangulan parton en la Interreta Esplorilo 8.

Li ankaŭ korektis subpaĝon de la startopaĝo, ĉar en Interreta Esplorilo 7 la ŝpruchelpilo ĉe la <time>-etikedo ne plu funkciis pro metado de la kodo el la startopaĝo en la subpaĝon.

Ĉar sur mallarĝaj ekranoj la ligiloj interŝoviĝis, RP iomete korektis la subnavigejon en la tekniko-paĝoj.

La 18-an de septembro 2016 RP konvertigis la fotaron de Darius el 2006 al bildaro uzanta PHP.

Krome li aldonis CSS-formatojn, ĉar calc() ne funcias en malnovaj foliumiloj.

La 19-an de septembro 2016 RP konvertigis la fotaron pri la flago el Krasny Sulin al bildaro uzanta PHP kaj alĝustigis ligilon tien en Verda Informilo 8/2011.

Krome li finfine sukcesis korekti la sufiĉe fuŝan surekranigon de la erarmesaĝoj, se tia eraro okazis en subdosierujo kaj tial la dosierindikoj por CSS kaj Javaskripto ne estis ĝuste traktitaj.

Li aldonis terminojn al nia kolekto.

La 20-an de septembro 2016 RP kreis alidirektojn por translokigitaj subpaĝoj, tiel ke serĉmaŝinoj ricevas 301-statuson en la dosiera kapo.

Krome li aldonis terminon al nia kolekto.

Vespere li ŝanĝis la piedliniojn de ĉiuj dulingvaj paĝoj, tiel ke la malsamlingvaj tekstoj kondukas al la koncernaj paĝoj.

La 21-an de septembro 2016 RP iomete malgrandigis la ĉefan CSS-dosieron. Ĉe tio li alie enplektis la CSS-dosieron por la teknikopaĝoj, nome en la unuopaj paĝoj per:

Fontoteksto HTML
<link rel="stylesheet" href="../stiloj/tekniko.css" type="text/css" media="all" />

Krome li ŝanĝis la CSS por la bildopriskribo, tiel ke ĝi fariĝis iomete pli mallonga.

Posttagmeze li aldonis la skripton prismjs, tiel ke nun la ĉitieaj fontotekstoj estas markataj iomete kolore.

Por tio necesas tri aldonoj al la fontoteksto de la paĝoj.

En la <head>-parto de la paĝo staras:

Fontoteksto HTML
<link rel="stylesheet" href="../stiloj/prism.css" type="text/css" media="all" />

Antaŭ la </body> staras:

Fontoteksto HTML
<script src="../js/prism.js"></script>

Tie, kie la skripto estu aktiva, class-atributo estu aldonata.

Fontoteksto HTML
<figure class="kodo">
<figcaption>Quelltext <em class="html">HTML</em></figcaption>
<pre><code class="language-html">&lt;script src="../js/prism.js"&gt;&lt;/script&gt;</code></pre>
</figure>

Vespere li krome aldonis fotojn pri la ĝardenfesto 2015.

La 22-an de septembro 2016 RP aldonis fotojn pri la ĝardenfesto 2016.

La 23-an de septembro 2016 RP anstataŭigis la bildojn por listeroj per simboloj.

Krome li forigis la superfluan ŝpruchelpilon ĉe la aktuala menuero en la ĉefa navigejo.

Poste li korektis la larĝecon de la bilda priskribo ĉe duopaj bildoj kaj eraron ĉe la nestigo de @supports kaj @media.

Posttagmeze kaj vespere li korekits Verdajn Informilojn el 2006 ĝis 2016, se ili enhavis erarojn.

La 24-an de septembro 2016 RP korektis pliajn Verdajn Informilojn el 2002-2005.

Krome li konvertigis doc-dosieron de Esperanto-Panoramo 2/2012 al HTML.

Vespere li konvertis bildarojn pri SEFT 2005 kaj 2009 al PHP-dosieroj.

La 28-an de septembro 2016 RP finis la konvertadon de la fotaroj pri SEFT.

La 29-an de septembro 2016 RP iomete reordigis la paĝon pri SEFT-fotoj.

Krome li reordigis kelkajn bildarojn, kies ligiloj estas sur la ESN-paĝo, nome per PHP.

La 30-an de septembro 2016 RP aktualigis nian kalendaron.

Krome li korektis en pli malnovaj Interretaj Esploriloj la trianguleton ĉe la ŝpruchelpilo, kiu aperas apud time-atributo.

Li denove konvertis pliajn bildarojn, kies ligiloj estas sur la ESN-paĝo kaj "en 2005 okazis", nome per PHP.

Poste li korektis kelkajn fotojn en Verdaj Informiloj.

Vespere li donis per CSS al la <time>-etikedo la saman musmontrilon, kiel jam havas <abbr>.

Oktobro

La 1-an de oktobro 2016 RP korektis surekranigan eraron ĉe la ĵus menciitaj ŝpruchelpiloj ĉe <time>, kiu nur okazas, se la foliumila fenstro fariĝas tro mallarĝa.

Krome li aldonis kelkajn informojn pri listoformatoj al nia enkonduka teknikopaĝo.

Posttagmeze li finfine sukcesis korekti la listerojn, kiuj enhavas linisalton. Por tio necesas la jena kodo:

Fontoteksto CSS
                   /* teilweise nach http://alistapart.com/article/taminglists und https://www.html.de/threads/frage-zu-li-before-eigenen-list-style-definieren.37895/ */
                   #enhavo ul {
                                        list-style-type: none;
                                        margin-left:1em;  /* dort 0, was bei uns aber blöd aussieht */
                                        padding-left: 1em;
                                        text-indent: -1em;
                                        }

Sed nestitaj HTML-elementoj ne estu koncernataj kaj tial necesas la jeno:

Fontoteksto CSS
                        /* teilweise wieder zurücksetzen */
                        #enhavo        ul figure,
                        #malchefa_t ul,
                        #malchefa_t2 ul,
                        #enhavo .helpilo2 span {
                                        text-indent:0;
                                        margin-left:0;
                        }
                        #malchefa_t ul,
                        #malchefa_t2 ul {
                                        padding-left:40px; /* vom Browser übernommen, zwecks Zurücksetzen */
                        }

La 2-an de oktobro 2016 RP aldonis ion al la supre menciita CSS jene:

Fontoteksto CSS
                        /* teilweise wieder zurücksetzen */
                        #enhavo        ul figure,
                        #malchefa_t ul,
                        #malchefa_t2 ul,
                        #enhavo .helpilo2 span,
                        #enhavo a {
                                        text-indent:0;
                                        margin-left:0;
                        }
                        #malchefa_t ul,
                        #malchefa_t2 ul {
                                        padding-left:40px; /* vom Browser übernommen, zwecks Zurücksetzen */
                        }

Krome li aldonis simbolon ĉe retpoŝtadresoj, nome per CSS:

Fontoteksto CSS
                        /* Für besondere Seiten bzw. Links */
                        #enhavo a[href^="mailto:"]:link:after,
                        #enhavo a[href^="mailto:"]:visited:after {
                                        content:"\e800";
                                        font-family:"Fontello";
                                        color:black;
                        }

Li denove rearanĝis fotojn, nome pri la jenaj kunvenoj:

Kaj li korektis la enplekton de fotoj pri societa kunveno en Decembro 2014 en la kalendaro pri 2014.

La 3-an de oktobro 2016 RP rearanĝis plian bildaron per PHP kaj aldonis la "Lightbox"-skripton al du pliaj fotaroj.

Krome li aldonis display:flex al du CSS-dosieroj por ebligi, ke malmultaj dukolumnaj paĝoj estos pli belaj.

El unukolumnaj paĝoj li forigis la enplektojn.

La 4-an de oktobro 2016 RP aldonis al la serĉfunkcio en la kaplinio la atributon role="search".

La 5-an de oktobro 2016 RP aldonis kelkajn CSS-formatojn por la teknikaj paĝoj.

Krome li ebligis, ke ankaŭ sur la teknikaj paĝoj funkcias la tieaj subnavigejoj.

Por tio li aldonis ion al la Javaskripta funkcio submenuo.

La 6-an de oktobro 2016 RP aldonis pliajn fotojn pri SEFT.

La 7-an de oktobro 2016 RP aldonis ion al niaj demandoj, sed en la germana.

La 9-an de oktobro 2016 RP korektis la bildon sur la germana aŭtoropaĝo, ĉar tie aperis griza rando.

Krome li iomete plilarĝigis ĉe bildoj aperantaj en ŝpruchelpiloj la randon.

Li ankaŭ ŝanĝis la RSS-ŝpruchelpilon en la piedlinio kaj la ŝpruchelpilojn en la submenuoj de la teknikaj paĝoj.

La 10-an kaj 11-an de oktobro 2016 RP ŝanĝis la du unuajn variantojn de la ŝpruchelpiloj, tiel ke ili nur uzas la pseŭdoelementojn :after kaj :before por la trianguletoj.

Krome li ŝanĝis la fonan bildon de la kaplinio.

La 12-an de oktobro 2016 RP kunigis la CSS-formatojn de la du unuaj variantoj de ŝpruchelpiloj kaj aliordigis ĉion iomete.

La 13-an de oktobro 2016 RP serĉis kaj trovis solvon por la problemo kun la ombro ĉe dekstre lokita triangulo de la unua varianto de ŝpruchelpiloj.

La 14-an de oktobro 2016 RP finfine aperigis la ombrojn eĉ en la Interreta Esplorilo, ĉar ili malaperis ĉe border-collapse:collapse;.

Krome li aktualigis nian kalendaron kaj la startopaĝon.

La 15-an de oktobro 2016 RP korektis la surekranigon de ligitaj mallongigoj, ĉar ilia ŝtopado per padding:0 0.3em estis tro granda. La CSS-kodo estas tre mallonga por tio:

Fontoteksto CSS
                   /* Abkürzung im Link */
                   #enhavo a > abbr {
                                        padding:0;
                   }

La 16-an de oktobro 2016 RP aldonis la paĝon pri esperantoliteroj al la submenuo sur la teknikaj paĝoj.

La 17-an de oktobro 2016 RP malaperigis ombron kaj malsupran punktigitan linion ĉe mallongigo en ligilo jene:

Fontoteksto CSS
                   #enhavo a:hover > abbr,
                   #enhavo a > abbr:hover {
                                        -moz-box-shadow: none;
                                        -webkit-box-shadow: none;
                                        -o-box-shadow: none;
                                        box-shadow: none;
                   }
                   #enhavo a.ligilo > abbr {
                                        border-bottom:none;
                   }

Krome li aldonis helpan skripton por la lasta korekteto, nome:

Fontoteksto Javaskripto
function abbr() {
                 $('a:has(> abbr[title])').each(function(){
                         var klasse = $(this).attr('class');
                         if (klasse) {
                            var klasseneu = klasse + " ligilo";
                         } else {
                            var klasseneu = "ligilo";
                         }
                         $(this).attr("class",klasseneu);
                 });
}

La 29-an de oktobro RP aldonis plian fotaron pri la esperantokurso en 2015 kaj la Lightbox-skripton al pli malnovaj bildaroj pri niaj kursoj.

Krome li kreis HTML-dosieron de Verda Informilo 6/2016.

Novembro

La 12-an de novembro 2016 RP aktualigis nian kalendaron.