2026
Januaro
La 22-an de januaro 2026 RP sukcesis refunkciigi nian paĝaron post ŝanĝo de servilo sen ŝanĝo de la firmao. Krome li refunkciigis la eksteran ligilon al la informpaĝo de Hamburgaj esperantistoj. Pro teknikaj kialoj necesis rezigni pri PHP-ruzaĵoj en niaj CSS-dosieroj.
La 23-an de januaro 2026 RP sukcesis refunkciigi informan videon sur nia germanlingva informpaĝo.
La 27-an de januaro 2026 RP aktualigis nian kalendaron.
Februaro
La 4-an de februaro 2026 RP finfine sukcesis refunkciigi ligilon al memorpaĝo pri Anita Nowakowska. Kaj en nia paĝo pri Koszalin estas eĉ video omaĝe al ŝi.
Samtage li korektis kelkajn eksterajn ligilojn hazarde trovitajn kiel ne (plu) funkciintaj. Krome li sukcesis reaperigi ŝveb-musuman efikon de la kolortransiroj.
RP malkovris la 5-an de februaro 2026 ligilon al testa versio de PIV.
La 6-an de februaro 2026 RP aldonis novan Verdan Informilon 1/2026 kaj aktualigis la startajn paĝojn.
La 7-an de februaro 2026 RP aktualigis nian kalendaron kaj tie aldonis mapon pri LAMA-kunveno en Majo. Samtage li korektis unu el niaj js-skriptoj kaj aldonis la informon al nia koncerna tekniko-paĝo. Krome li iomete korektis la Verdan Informilon 1/2026.
La 8-an de februaro 2026 RP korektis retpoŝtan adreson sur la paĝo pri la landa asocio.
La 9-an de februar 2026 RP forigis malnoviĝintan adreson sur la paĝo pri la landa asocio.
La 10-an de februaro 2026 RP aldonis kelkajn informojn laŭ nia kalendaro al la paĝo pri Ŝtetino.
La 12-an de februaro 2026 RP alĝustigis kelkajn ligilojn al la teknikopaĝoj sur la startopaĝo. Krome li korektis ligilon en la paĝo pri gravaj okazintaĵoj.
La 13-an de februaro 2026 RP korektis kelkajn eksterajn ligilojn en nia ligilaro.
La 14-an de februaro 2026 li korektis la kalendaron kaj kelkajn Verdajn Informilojn el 2016 kaj transprenis kelkajn informojn el tio en la kalendaron.
La 15-an kaj 16-an de februaro 2026 RP korektis kelkajn eksterajn ligilojn en la Verdaj Informiloj de 2017, sed bedaŭrinde ne ĉiam estis sukcesa je tio.
La 16-an kaj 17-an de februaro 2026 RP korektis kelkajn eksterajn ligilojn en la Verdaj Informiloj de 2018, sed bedaŭrinde ne ĉiam estis sukcesa je tio.
La 17-an de februaro 2026 RP bedaŭrinde devis forigi eksteran ligilon al video el nia aŭtoropaĝo, ĉar la video ne plu ekzistas.
La 18-an de februaro 2026 RP korektis kelkajn eksterajn ligilojn en la Verdaj Informiloj de 2015, sed bedaŭrinde ne ĉiam estis sukcesa je tio. Dume li ankaŭ ion aldonis al nia kalendaro.
La 19-an de februaro 2026 RP korektis kelkajn eksterajn ligilojn en la Verdaj Informiloj de 2014, sed bedaŭrinde ne ĉiam estis sukcesa je tio. Dume li ankaŭ ion aldonis al nia kalendaro. Krome li aldonis ion al niaj paĝoj pri SEFT de 2001-2018.
La 20-an de februaro 2026 RP aldonis informilon "Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern" el 2001 kaj ligilon al SEFT de 2001-2018. Krome li aldonis ion al nia kalendaro de 2025.
La 21-an de februaro 2026 RP kreis kaj ligis por kelkaj Verdaj Informiloj de 2002 la mankintajn PDF-dosierojn.
La 23-an de februaro 2026 RP aldonis novan Verdan Informilon 2/2026 kaj aktualigis la startajn paĝojn. Krome li iomete aldonis ion al niaj mallongigoj.
La 24-an de februaro 2026 RP aldonis fotojn pri la informostandoj de 2024 kaj 2025 kaj ŝanĝis la startopaĝon. Krome li anstataŭigis listerajn markilojn per simbolo el jam uzata tiparo.
La 26-an de februaro 2026 RP iomete rearanĝis la startopaĝon. Krome li iomete aktualigis la informpaĝon pri la elsendo "Ondo Esperanto", ĉar la elsendoj ekde fino de 2018 ne plu okazas.
La 27-an de februaro 2026 RP redaktis nian plej gravan CSS-dosieron "esperanto.css" kaj tie aldonis kelkajn variablojn. Krome li plisimpligis kelkajn HTML-etikedojn (<br>, <hr>) kaj tie forprenis je la fino la oblikvan strekon. Poste li ankoraŭ iomete ŝanĝis la startopaĝon, tiel ke la ligiloj al malnovaj laŭjaraj informilaroj rekte estas videblaj en la listo.
Vespere li ankoraŭfoje ŝanĝis la menciitan CSS-dosieron, tiel ke tie nun la jena kodo troviĝas.
@supports (flex-wrap:wrap) or (-webkit-flex-wrap:wrap) {
.galerio {
/* bei neuen Browser überschreiben per Flexbox, aber alte Firefox- (vor 28) und Webkit-Browser (vor Chrome 21 und vor Safari 6.1) auslassen, die nicht umbrechen können */
-webkit-display:flex;
display:inline-flex;
gap:.5em;
-webkit-flex-wrap:wrap;
flex-wrap:wrap;
-webkit-justify-content:space-between;
justify-content:space-between;
/* keine 100% bei maximaler Breite, damit die Bildbeschreibungen ganz rechts nicht teilweise abgeschnitten werden */
max-width:90%;
margin-left:0;
}
.galerio figure {
display:block;
/* flex:1;
soll ermöglichen, daß die Beschriftung des Bildes immer gleich platziert wird (Bildbreite + 2 x padding + 2 x Border) - IE11 vermurxt es und zeigt dann horizontale Rollbalken an */
max-width:calc(100px + 2em + 2px);
/*margin-top:3.5em;*/
margin-bottom:2em;
}
} /* Ende @ supports */
La 28-an de februaro 2026 RP malaperigis kelkajn neutilajn CSS-strangaĵojn ĉe la unua bildo sur la aŭtoropaĝo.
Vespere li aldonis la malhelan modon de la interreta paĝaro jene.
@media (prefers-color-scheme: dark) {
#enhavo {
background-color:#333;
}
} /* Ende @media */
Marto
La 1-an de marto 2026 RP redaktis iomete en nia plej grava CSS-dosiero "esperanto.css" kaj tie aldonis ion por la baza skribogrando.
html,
body {
font-size:100%;
font-size:clamp(0.75rem, 0.488vw + 0.634rem, 1rem);
line-height:1.4;
}
Krome li difinis multajn variablojn en "esperanto.css", el kiuj kelkaj eĉ funkcias en "tekniko.css".
:root {
/* Farben */
/* Schatten */
--ligilombro:#888;
--kestombro:#999;
--kestombro2:#AAA;
--bildombro:rgba(0,0,0,0.4);
--kapombro:#CCC;
/* Allgemeine Farben */
--fono:white;
--teksto:black;
/* Hauptmenue */
--navfono:linear-gradient(to top, #beb, #dfd);
--navligilo1:#060;
--navligilo2:#066;
--navligilo3:blue;
--navligilfono3:linear-gradient(to bottom, #fdd, #fbb);
--navsub:linear-gradient(to top, #bee, #dff);
--navaktivfono:linear-gradient(to bottom, #ddf, #bbf);
/* Hauptinhalt */
--enhavofono:#f3fff3;
--cheftitolfono:linear-gradient(to bottom, #f6fff6, #e0ffe0);
--piedfono:#f3fff3;
--piedlistfono:linear-gradient(to top, #beb, #dfd);
--piedlistfono2:linear-gradient(to top, #ebb, #fdd);
/* Fuer tekniko.css */
--kodfono:#fefefe;
--kodcssfono:#fec;
--kodjsfono:#ffc;
--kodjqueryfono:#ff8;
--kodhtmlfono:#cfe;
--kodsvgfono:aqua;
--kodphpfono:#8892bf;
}
Kaj ĉio denove por la malhela modo:
/* Dunkler Modus */
@media (prefers-color-scheme: dark) {
:root {
/* Farben */
/* Schatten */
--ligilombro:#888;
--kestombro:#999;
--kestombro2:#AAA;
--bildombro:rgba(0,0,0,0.4);
--kapombro:#CCC;
/* Allgemeine Farben */
--fono:black;
--teksto:white;
/* Hauptmenue */
--navfono:#363;
--navligilo1:#faf;
--navligilo2:#faa;
--navligilo3:#fcc;
--navligilfono3:linear-gradient(to bottom, #033, #022);
--navsub:linear-gradient(to top, #322, #200);
--navaktivfono:#366;
/* Hauptinhalt */
--enhavofono:#333;
--cheftitolfono:#333;
--piedfono:#333;
--piedlistfono:#363;
--piedlistfono2:#363;
/* Fuer tekniko.css */
--kodfono:#666;
--kodcssfono:#014;
--kodjsfono:#004;
--kodjqueryfono:#008;
--kodhtmlfono:#401;
--kodsvgfono:aqua;
--kodphpfono:#8892bf;
}
} /* Ende dunkler Modus */
La 2-an de marto 2026 RP aldonis kelkajn fotojn pri SEFT 2024 kaj fotojn pri kelkaj ESN-aranĝoj de 2024 kaj 2025.
La 3-an de marto 2026 RP korektis ion sur la aŭtoropaĝo.
La 4-an de marto 2026 RP aldonis kelkajn informojn pri gravaj okazaĵoj. Krome li aldonis ion al la kalendaroj de 2024 kaj 2025.
La 5-an de marto 2026 RP denove ŝanĝis la plej gravan CSS-dosieron. Tio necesis, ĉar ĉe kelkaj tujhelpiloj en bildogalerioj la spaco malsupren ĉe eventuala linisalto pro malgranda foliumilfenestro ne estis konvena kaj pro interkovradoj la teksto parte ne plu estis legebla. Krome li iomete ŝanĝis formatojn por la kaplinio de nia paĝaro, tiel ke nun ĉe mallarĝa ekrano la teksto "Internacia lingvo" ne plu malaperas.
La 6-an de marto 2026 RP aldonis ion al la dosiero "esperanto.css" denove, tiel ke sur mallarĝa ekrano resp. en mallarĝa foliumilo la kaplinio ne plu parte ŝoviĝas malantaŭ la ĉefan menuon.
Krome li testis nian RSS-dosieron per du foliumiloj, nome Fajrovulpo kun la etendilo Feed Preview – Holen Sie sich diese Erweiterung für Firefox (de) kaj Vivaldi.
Vespere li aldonis atentigan frazon sur la paĝo pri SEFT-fotoj.
La 7-an de marto 2026 RP korektis niajn presindikaĵojn kaj la aŭtoropaĝon.
La 8-an de marto 2026 RP aktualigis la liston pri malnovaj SEFT-kunvenoj, kreis kaj alŝutis odt-dosierojn kaj pdf-dosierojn.
La 9-an de marto 2026 RP ŝanĝis kelkajn ligilojn sur la paĝo pri niaj partneraj societoj, ĉar kelkaj bedaŭrinde ne plu estis disponeblaj. Krome li aldonis novan ligilon al la paĝo pri Ŝtetino. Krome li aldonis ligilon al nia paĝo pri LAMA kaj aldonis informon al nia paĝo pri seminarioj.
La 10-an de marto 2026 RP aldonis ligilon al nia kalendarpaĝo de 2015.
La 12-an de marto 2026 RP aldonis informon pri nova grupo al nia paĝo pri LAMA.
La 13-an de marto 2026 RP denove ŝanĝis la plej gravan CSS-dosieron. Pro tio la kaplinio iomete alie aspektas, precipe sur mallarĝaj ekranoj. Krome li aldonis alternativajn retpoŝtajn adresojn al nia SEFT-paĝo.
La 14-an de marto 2026 RP denove redaktis nian paĝon pri LAMA.
La 15-an de marto 2026 RP ion aldonis al nia listo de mallongigoj kaj aktualigis nian kalendaron.
La 16-an de marto 2026 RP aldonis ion al la paĝo pri Rostock kaj al nia listo pri vortoj el afiksoj.
La 17-an de marto 2026 RP skanis informilojn kaj per OCR kreis Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern 1/2001 kiel pdf-dosieron, 81,8 KB [S][de,eo] kaj Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern 2/2001 kiel pdf-dosieron, 105 KB [S][de,eo].
La 18-an de marto 2026 RP skanis informilon kaj per OCR kreis Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern 3/2001 kiel pdf-dosieron, 214 KB [S][de,eo].
La 19-an de marto 2026 RP skanis informilon kaj per OCR kreis Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern 4/2001 kiel pdf-dosieron, 96,6 KB [S][de,eo] kaj Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern 5/2001 kiel pdf-dosieron, 136 KB [S][de,eo]. Krome li ciferecigis la informilon "Esperanto-Panoramo" 4/2001 al pdf-dosiero.
La 20-an de marto 2026 RP ciferecigis kvar informilojn el 2002 kaj iomete rearanĝis la liston.
Krome RP ciferecigis informilon el 2003 kaj iomete rearanĝis la liston.
Vespere RP ciferecigis kelkajn informilojn el 2004 kaj iomete rearanĝis la liston.
La 21-an de marto 2026 RP rearanĝis la liston de informiloj el 2001. Vespere li provis aktualigi kelkajn ligilojn en "Esperantoliteroj en Interreto", sed ne ĉiam estis sukcesa.
La 22-an de marto 2026 RP ciferecigis informilon el 2000.
La 23-an de marto 2026 RP ciferecigis informilon el 2000. Vespere li testis nian RSS-fluon per la foliumilo Brave kaj la etendilo "The RSS Aggregator".
La 24-an de marto 2026 RP enplektis en la aŭtoropaĝon PHP-skripton, kiu kalkulas lian aĝon.
La 25-an de marto 2026 RP korektis la PHP-skripton por la serĉado en Esperanto. Krome li korektis kelkajn bildopaĝojn, ĉar la koncernaj bildoj ne funkciis.
La 26-an de marto 2026 RP iomete ion aldonis al la CSS-dosiero por ŝpruchelpiloj, por marki ĉe la du unuaj variantoj la ligilojn resp. mallongigojn kun ŝpruchelpilo.
La 28-an de marto 2026 RP korektis iomete la CSS-dosieron por la ŝpruchelpiloj kaj alĝustigis la CSS-ĉefdosieron, ĉefe tiujn partojn por la ŝpruchelpiloj pri la aŭtoro.
La 29-an de marto 2026 RP korektis kelkajn ligilojn al la paĝaro pri Schwerin, ĉar ilia interreta paĝaro ne plu funkcias.
La 30-an de marto 2026 RP aldonis sur la startopaĝo iom da CSS, tiel ke la tieaj ŝpruchelpiloj por la ligiloj al la plej malnovaj informiloj fariĝas tiel larĝaj kiel la enhavo postulas.
Aprilo
La 1-an de aprilo 2026 RP ciferecigis plian malnovan informilon el 2000 kaj aldonis sur la paĝo pri jubileo en 2006 foton el nia kolekto.
Krome li korektis la startopaĝon kaj la aŭtoropaĝon.
La 2-an de aprilo 2026 RP aldonis ion al la aŭtoropaĝo.
La 3-an de aprilo 2026 RP aldonis iom da kodo al nia ĉefa CSS-dosiero kaj transmetis du liniojn al alia loko, por eviti interkovradon de ŝpruchelpiloj ĉe linisalto en bildaroj. Krome li forigis iom da nun superflua kodo. Poste li aldonis kodon por aranĝi ŝpruchelpilojn, kiuj indikas, ke iu teksto estas en alia lingvo. Vespere li provis korekti kromefikon de la ŝanĝo sur la germana startopaĝo.
La 4-an de aprilo 2026 RP ciferecigis pliajn malnovajn informilojn el 2000.
La 5-an de aprilo 2026 RP denove forigis la kodon, kiu aperigis ŝpruchelpilojn, kiuj indikis lingvoŝanĝojn. Estis tro da kromefikoj kaj la utilo estis tro malgranda. Krome li ciferecigis pliajn malnovajn informilojn el 2000.
La 6-an de aprilo 2026 RP redaktis la aŭtoropaĝon kaj niajn demandojn. Krome li ankoraŭ alŝutis kelkajn malnovajn informilojn de la ŝtralsundaj Esperantistoj kaj aldonis malnovan invitilon al la paĝo pri Rostock, ĉar la ligilo al Bavario ne plu funkciis.
La 7-an de aprilo 2026 RP ciferecigis la esperantan version de "Ein Leben für Esperanto" en "Unu vivo por Esperanto" hazarde retrovitan en "Konciza Kroniko" el 2006. Vespere li alŝutis la novan Verdan Informilon 4/2026.
La 8-an de aprilo 2026 RP redaktis la aŭtoropaĝon kaj aldonis ion al nia kalendaro kaj nia RSS-fluo.
La 9-an de aprilo 2026 RP plimultigis la uzatajn signojn en la "Fontello"-tiparo al 64 signoj. Poste li iomete korektis nian ĉefan CSS-dosieron. Krome li denove redaktis la aŭtoropaĝon. Krome li korektis kelkajn el niaj ligil-kolektoj.
La 10-an de aprilo 2026 RP korektis niajn kalenderojn de 2020-2022. Vespere li konstatis, ke nia paĝaro sur lia komputilo intertempe kreskis de originaj 780 KB (la 23-an de aprilo 2003) al 862 MB, el kio bildoj jam mem okupas pli ol 570 MB.
La 11-an de aprilo 2026 RP aldonis iom da kodo al nia ĉefa CSS-dosiero, tiel ke eksteraj ligiloj kaj ligiloj al retpoŝtaj adresoj nun havas simbolon kiel markilon.
La 13-an de aprilo 2026 RP ion aldonis al nia kalendaro de 2025 kaj nur vespere al la kalendaro de 2019. Vespere li ŝanĝis la dosierujan skemon por la artikolo pri "Verbandsrat 2014" (societa konsilio) kaj alĝustigis padojn en kelkaj pliaj dosieroj. Poste li aldonis ion al la paĝo pri Ŝtetino kaj la rilataj partoj de nia kalendaro.
La 15-an de aprilo 2026 RP ligis nian paĝon pri LAMA al nova subpaĝo kaj iam poste korektis ion sur tiu paĝo.
La 16-an de aprilo 2026 RP aktualigis nian kalendaron kaj vespere aldonis iom da kodo al nia ĉefa CSS-dosiero, tiel ke nun la serĉkursoro ĉe kelkaj foliumiloj iomete pli bone estas videbla. Bedaŭrinde tio nur funkcias en Vivaldi, Edge kaj Chrome.
La 17-an de aprilo 2026 RP aldonis plian recepton al la aŭtoropaĝo, kiun li tajpis antaŭ jaroj per sia tiama Amiga 600. Posttagmeze li aldonis pliajn videojn al nia kalendaro de 2023, kies diversajn versiojn li kreis per VLC Media Player. Vespere li ligis la alipaĝaran artikolon "Erziehung in zwei Sprachen" el niaj paĝoj pri ESN (germane EVN).
La 18-an de aprilo 2026 RP aldonis iom da CSS al kaplinio de la paĝo pri LAMA.
La 19-an de aprilo 2026 RP forigis la kaŝitajn ligilojn el la ĉefa menuo kaj anstataŭigis ilin per butono. La du ligiloj havis la malavantaĝon, ke dum alklako plenŝtopiĝis la retuma historio. Krome nun ankaŭ la butono sur mallarĝa ekrano estas montrata animacie. La ideo por tio devenas el la dua ekzemplo en la Jutubo-video Basic, Intermediate & Pro animated hamburger icons kaj la rilata testopaĝo ĉe "codepen.io". Li testis la novan funkcion sur komputilo per Fajrovulpo, Edge kaj Vivaldi kaj sur poŝtelefono per Google Chrome kaj Opera.
Nia paĝaro intertempe eĉ kreskis al 916 MB. Vespere RP ion aldonis al la paĝo pri la Landa Asocio.
La 20-an de aprilo 2026 RP alŝutis la novan Verdan Informilon 5/2026 kaj aktualigis la RSS-fluon. Vespere li forigis superfluan kodon el nia ĉefa CSS-dosiero.