Pri teknikaj detaloj de 2003 ĝis 2013

2003

Ekde la 10a de junio 2003 ni uzas la ŝpruc-helpiloLaŭ Sergio Prokovskij. S-ro Zorn nomas la aĵojn en la angla ankaŭ: Tooltips. Sed estas por tio ankoraŭ kelkaj aliaj vortoj. -programon de Walter Zorn (laŭ LGPL). Ĝi estas programita per JavaSkripto, kaj pro tio estu aktivita Javaskripto, por povi vidi la etajn Ĝavaskriptaĵojn. (La ŝpruchelpiloj per Ĝavaskripto intertempe estis anstataŭigitajLa 14-an de septembro 2014..)

Ekde la 17a de junio 2003 la propraj ligiloj distingeblas de fremdaj ligiloj (CSS ebligas tion.). [Atentu, ke ambaŭ ekzemplaj ligiloj nenion efikas, ĉar la kuna "ankro" (salto-celo) ekzakte antaŭas.]

Ekde la 20a de julio 2003 ni uzas la kolorĉeno-javaskripton de René Philipp (laŭ GPLGPL: General Public Lisence, Details unter http://www.gnu.org/copyleft/gpl.html). Ĝi eĉ subtenas tiel nomatajn entojn kaj HTML-etikedojnAspektas ekz. tiel: <strong>dika teksto</strong> por dika teksto.. Kaze de problemoj enmeti en propran paĝaron vi povas peti pri transsendo de zip-pakita provo-paĝo per retpoŝto al la aŭtoro.

Sur la ĉitiea startpaĝo la enplektigo konsistis ĝis la 21-a de novembro 2014 el tri partoj. En la <head>-parto staris la jenaj:

Fontoteksto HTML
  <script type="text/javascript">
  <!--
  /* <![CDATA[ */
  document.write('<link href=\'stiloj/neskr.css\' rel=\'stylesheet\' type=\'text/css\' \/>');
  /* ]]> */
  //-->
  </script>
Fontoteksto HTML
   <script type="text/javascript" src="js/farbverlauf.js"></script>

En la <body>-parto staris mikso el HTML kaj Ĝavaskripto:

Fontoteksto HTML
  <h1>Bonvenon sur la interretaj paĝoj de la Landa Asocio de Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj de la
  <script type="text/javascript">
  <!--
  rainbow("Esperanto-Societo Neŭbrandenburg",4,"00CC00 CCCC00 FFCC00 CC0000");
  -->
  </script>
  <span class="neskr">Esperanto-Societo Neŭbrandenburg</span></h1>

La du partoj kun neskr povas esti forlasataj en propraj projektoj, se tie ĉe mankanta Ĝavaskripto alie estas aranĝata.

2004

Ekde februaro 2004 estas anstataŭata la proprieta alĝustigo bgproperties="fixed" per CSS background-attachment:fixed. Per tio estas konfigurata la fona grafiko tiel, ke ĝi ne plu kunmoviĝas dum rulado. (Ne funkcias en malnovegaj foliumiloj!)

La 1an kaj 2an de marto 2004 mi aranĝis novajn sub-dosierujojn, i.a. por SEFT, informiloj, kurso kaj paĝo pri ni. Do, se iu ligilo ne plu funkcius pro la ali-konstruo, bonvolu informi nin tujtuje!

Ekde la 18a de marto 2004 la ligiloj aperas en apartaj dosieroj laŭ kategorioj.

En aprilo 2004 ni interŝanĝis la navigejajn grafikojn. Plibonigajn proponojn bonvolu tuj al mi!

Ekde la 15a de aprilo 2004 ne plu ekzistas iuj framoj, ĉar tiuj dum testado kaŭzis tro multe da problemoj. La navigejon mi enplektis per "include"-tekniko uzebla per la programo "Phase5". Ĉi tiu tekniko facile ebligas aktualigon aŭ eĉ ŝanĝon de la tuta navigejo.

La 29an de aprilo 2004 mi testigis la paĝaron je kompatibileco al la normoj HTML 4.1 kaj CSS. La rezulto estis: pozitiva; vidu ankaŭ sub
valida HTML4.10 valida CSS

La 16an de junio 2004 mi parte (momente nur ĉe unulingvaj kaj senfotaj dosieroj) anstataŭigis kaŝajn tabelojn per la etikedo div. Proponoj pri modernigo de la navigejo bonvolu sendi al mi.

Malgraŭ nevenintaj proponoj ni aktualigis la navigejon je la 15a de decembro 2004 tiel, ke ne plu estas uzataj kaŝaj tabeloj. (Netskapo 4.x ankoraŭ iom strange surekranigas tion.)

2005

Je la 4a/5a de januaro 2005 ni konvertigis nian paĝaron de HTML 4.01 al XHTML 1.0.

Je la 10a de februaro 2005 ni denove testis nian paĝaron je valideco, ĉifoje laŭ XTML 1.0. Nur la index.html-dosiero ne estas valida, ĉar la servilo tie aŭtomate enplektas reklamon.

Je la 22a de majo 2005 ni denove ŝanĝis la navigejon, tiel ke ĝi ne plu enhavas grafikojn.

La 7an de oktobro 2005 mi rearanĝis kelkajn informojn en la startopaĝoj tiel, ke ili nun aperas en aparta ujo dekstre sur la paĝo. Sed la Interretaj Esploriloj 5.x-6 fuŝas la marĝenajn liniojn. Krome mi adaptis la ligilojn al www.seft.de, ĉar nia iama subpaĝaro pri nia tendaro translokiĝis tien.

La 12an de novembro 2005 mi sukcese testis la css-dosierojn uzatajn ĉipaĝare je valideco.

La 18an de novembro 2005 mi aldonis plian menueron.

2006

La 16an de julio 2006 mi mi adaptis la css-formatigon de la menuo al la beta versio de la Interreta Esplorilo (Angle: Internetexplorer).

Je la 30a oktobro 2006 mi aldonis du novajn eroj al la menuo kaj ŝanĝis la enplekton de la RSS-dosiero tiel, ke nun ĉiuj dosieroj havas ligon al ĉi tiu dosiero.

2008

La 29an de februaro 2008 la navigejo denove ŝanĝiĝis, ĉar la dosieroj por nia kalendaro nun troviĝas en subdosierujo.

La 2an de marto 2008 la skripto de Walter Zorn estis aktualigita.

2009-2013

Reneo aktualigis nur la enhavajn paĝojn.