Verda Informilo, nro. 11/2005, 5a de oktobro 2005

estas la oficiala informilo de estraroj de landa asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj
Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN), www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Esperanto en loka radio "Ondo Esperanto"

La E.-Societo Neubrandenburg elsendas po monato unu horon pri Esperanto, la muziko estas de internacie konataj E.-muzikgrupoj.
La redacio de "Ondo Esperanto" konsistas el tri personoj, kiuj preparas 12 ĝis 15 temojn en ĉiu elsendo. La originajn elsendojn oni povas aŭskulti en la regiono de urbo Neubrandenburg, sed ni ofertas ĉiujn programojn en interreto "radio-arkivo". Por nin aŭdi, vizitu niajn retpaĝojn: www.esperanto-nb.de/radio/ondo_esperanto2.html

Ni elsendas ĉiun unuan ĵaŭdon de ĉiu monato ekde 18a ĝis 19a horoj (mezeŭropa tempo). La plej proksima elsendo okazos je la 06a de oktobro 2005, la ripeto: 09a de okt. 11a ĝis 12a horoj

2. Invito al la 40a Esperanto-Semajnfina Seminario

Jam dum 30 jaroj ni aranĝas niajn lingvoperfektigajn seminariojn.
Ne timu sciencajn prelegojn, nia nura celo estas, kunesti en malgrandaj rondoj por peri aŭ praktiki nian lingvon.

Ni ofertas kaj grupon de komencantoj kaj konversacian rondon, laŭ la bezono kaj emo de la partoprenantoj.

Se niaj polaj geamikoj ĝis 20a de oktobro 2005 aliĝos, ili ricevos laŭ nia forto senkostajn tranoktojn kaj liberan manĝon.

Kiam okazos la seminario?
ekde vendredo, la 28a de oktobro (18a horo) ĝis dimanĉo, la 30a de oktobro (12a horo).

Kie okazos la seminario?
en urbo Neubrandenburg, Datzeberg, Uns Hüsung 29/0705.
Per buso de la centra bushaltejo (apud stacidomo) al direkto de kvartalo "Datzeberg" per busnumero 90, de "Datzeberg" al stacidomo per nro. 80.

Kotizoj por germanoj:
15,00 Eŭroj po persono (organizitaj membroj en GEA aŭ unu de ĝiaj subunuoj pagos 10,00 Eurojn). La partoprenantoj mem preparas, el aĉetitaj produktoj, la manĝaĵojn: 2x vespermanĝo, sabata tagmanĝo kaj kafoklaĉo, krome trinkaĵoj.

Ni rekomendas tranoktojn: Wohnheim Fritscheshof, tel. 0395 70 72 967.

Kiel aliĝi? vidu la telefon-nrojn kaj retadresojn de tiu informilo.


Administrejoj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA)
Werner Pfennig
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
tel. 0395 422 13 98
retadreso: werner.pfennig@t-online.de

de Esperanto-Societo Neubrandenburg
Brunhilde Pfennig,
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
tel. 0395 422 13 98
retadreso: brunhilde.pfennig@web.de

konto de Esperanto-Societo Neubrandenburg r. a.
Postbank Hamburg
BLZ: 201 100 22
KT-Nr. 279 712 51 13