Verda Informilo, nro. 17/2005, 21a de decembro 2005

estas la oficiala informilo de estraroj de landa asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj
Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN), www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

Ĝojan, pacan Kristnaskon kaj sanan, sukcesan Novjaron 2006 ni deziras al niaj legantoj en la tuta mondo.

1e Zamenhof-Festo 2005

Nian landan Zamenhof-feston okaze de 128a jaro de Esperanto ni travivis en la urbo Gistrov/Güstrow. Ni aŭskultis prelegon pri 100 jaroj Universalaj Kongresoj kaj spektis multi-medio-spektaklon surbaze de DVK, kiun verkis Ralf Kuse. La enhavo estis filmoj pri la aranĝo 100 jaroj Esperanto en Meklenburgio-Antaŭpomerio.

2e Nova LAMA-estraro

Ek de lasta elekto (2003) mortis jenaj membroj: Erich Platek, Paul Linke, Curt Vogler, Gerhard Hennig, Fränze Kuse, Ernst Dietrich. Kun dankemo ni pensas pri ili kaj ilin ni konservas en nia memoro.

3e Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)

kunvenas unufoje monate, jen la venontaj datoj:

La enhava strukturo de la kunvenoj estas: informoj el kaj por ESN, Landa Asocio, GEA kaj UEA, leciono, prelegetoj laŭvice. Preskaŭ ĉiam okazas vespermanĝoj, ĉar ni kunvenas en diversaj privataj loĝejoj aŭ gastejoj en lokoj de nia regiono.

4e Ondo Esperanto

Nia tripersona redakcio aktivas monate unu horon per originaj elsendoj en germana lingvo pri Esperanto. La ripeto de la elsendo okazas en la komenco de la posta semajno. La enhavo celas prezenti al la publiko viglan, varian supervidon pri la loka, landa, germana kaj internacia Esperanto-movadoj. La paŭzo-muziko ĝenerale estas Esperante, foje foje ni sendas intervjuojn - la plej eminenta partnero estis antaŭ ne longe la legenda Barbara Pietrzak kaj ŝia juna kolegino de Radio Polonio. Ankaŭ niajn elsendojn vi povas aŭskulti per interreto: http://radioarkivo.org

5e ni funebras pro Ernst Dietrich (1909 - 2005)

(laŭ gazeta artikolo de dro. T. Dahlenburg, li estas aŭtoro de diversaj Esperanto-libroj kaj post la turniĝo en GDR plenumis honor-oficajn taskojn en sia regiona estraro, ekz. prezidento de regiona parlamento)

Sendube Ernst Dietrich estas la plej profilita personeco el la "Laborista Esperanto-Movado". Ĝis sia morto li estis modelo de solida karaktero. Kvankam jam plagata per diversaj korpaj malsanoj li, per atentemo, sekvis la aferojn ĉirkaŭ si. Siatempe li mem lernis la latinan lingvon kaj korespondis per la franca, rusa, angla kaj Esperanto kun siaj kamaradoj. Ĝis lasta tago de sia vivo li akceptadis je sia lito amikojn kaj konatulojn por rakonti el sia vivo kiel aktiva antifaŝisto, milita interpretisto kaj instruisto pri fremdaj lingvoj. TD daŭrigas: mi ekkonis lin en jaro 1958, mia unua jaro kiel instruisto pri rusa lingvo, li estis mia faka prizorganto kaj mi konstatis, ke li vere estas sincera komunisto. Li ŝirmis min kontraŭ atakoj de ortodoksaj funkciuloj de la reganta partio, mi estis praktikanta kristano kaj membro de Kristana Demokratia Unio de GDR. Ernst Dietrich gajnis min al Esperanto kaj verkis instrumaterialojn por la kursoj en diversaj urboj. La germana Esperanto-movado kaj precipe la Esperanto-amikoj el la eksa GDR dankas al Ernst Dietrich por siaj humanismaj kaj fakaj postlasaĵoj, kiujn li peris al ni per siaj agoj. Mi adiaŭas de mia instruisto Ernst Dietrich, sciante, ke nur sincera konvinkiĝo, ligita kun modesteco kaj strebado al perfektigado , donas veran sencon al nia vivo.

6e Esperanto-aranĝoj en Meklenburgio-Pomerio 2006

28a SEFT ekde 12a -19a de aŭgusto 2006, tendejo Thomsdorf, chio okazas surbaze de memprizorgo: tendo, mangho, programo, informoj ankau : www.seft.de

LAMA-renkonto je 24a de junio 2006 en Neubrandenburg, inaŭguro de la urba "Esperanto-Pado", gvido al la lokoj kiuj rilatas al Esperanto. ekz.: fondodomo de loka E.-movado, lagero por kaptitaj oficiroj dum IIa mondomilito - tie fondis la pola oficiro Poplavski sekretan E.-kurson, E.-kverko en parko de paco.

"Turisma Esperanto Aŭtuno" 12.-16.09.2006, SEE-Hotel Negast, bei Stralsund, feriado, prelegoj kaj ekskursoj.

41a Semajnfina Esperanto Seminario, 27a - 29a de oktobro 2006 en Neubrandenburg, intensaj kursoj pri perfektigado de la lingvo.

7a Landa Zamenhof-Festo je 09a dezembro 2006, la membrokunveno proponis interkonsenti komunan feston kun Hamburgo aŭ Brandenburgio/Berlino.

7e Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)

administrejo: ESN, Brunhilde Pfennig
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
info@esperanto-nb.de

8e Rimarko, koran inviton:

geamikoj el Pollando, kiuj apartenas al PEA, precipe el la pola lando Pomerio, povas partopreni senpage je niaj landaj kunvenoj, ni nur petas antaŭan aliĝon. Pli detalajn informojn vi legu en nia retpaĝaro aŭ skribu papere viajn demandojn al niaj poŝtadresoj.

9e Landa Asocio Meklenburgio-Antaupomerio( LAMA),

administrejo: Werner Pfennig, Uns Hüsung 29/0705, DE 17034 Neubrandenburg,
werner.pfennig@t-online.de